Gianni Rodari - Infanoj kaj pupoj

Infanoj kaj pupoj
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Infanoj kaj pupoj

Mia infano havas pupon,
kaj ŝia pupo havas ĉion:
liton, ĉareton,
kuirejajn meblojn,
kaj tasojn, kaj manĝilojn, kaj potojn,
kaj ŝrankon kun vestaĵoj
fulaj, sur arkoj,
kaj risorta aŭto
per kiu
ŝi iras en la halo
kiam la ŝuoj ŝin dolorigas.

Mia infano havas pupon,
kaj ŝia pupo havas ĉion,
eĉ kromajn pupetojn,
pli malgrandajn,
kun propraj bovletoj,
tasetoj, manĝiletoj kaj tiel plu.
Kaj ĉi tiu estas ĉarma rakonteto
sed nur iomete, ĉar
ekzistas pupoj kiuj havas ĉion
kaj infanoj kiuj havas nenion.