Gianni Rodari - La kosma kokido
Gianni Rodari Tradukis Manuel Giorgini
Lastan jaron, dum Pasko, en la hejmo de profesoro Tibolla, ĉu vi scias kio forsaltis de la ĉokolada ovo? Surprizo: kosma kokido, tute simila al tera kokido, sed kun kapitana ĉapo sur la kapo, kaj televidila anteno sur la ĉapo.
La profesoro, la sinjorino Luisa kaj la infanoj, kune, diris: Ho, kaj post tiu ho ili ne plu trovis vortojn.
La kokido ĉirkaŭrigardis malfeliĉe.
- Kiom malantaŭaj vi estas sur ĉi tiu planedo, - li rimarkis, - ĉi tie estas nur Pasko; ĉe ni, sur Oka Marso, jam estas merkredo.
- De ĉi tiu monato? - demandis profesoro Tibolla.
- Tute ne! Merkredo de la venonta monato. Sed laŭ jaroj, ni estas pli antaŭaj je 25.
La kosma kokido promenetis tien kaj reen por malrigidigi siajn krurojn, kaj grumblis: - Kia ĝeno! Kia terura ĝeno.
- Kio ĝenas vin? - sinjorino Luisa demandis.
- Vi rompis la flugpovan ovon kaj mi ne povos reveni al Oka Marso.
- Sed ni aĉetis la ovon en kukvendejo.
- Vi scias nenion. Ĉi tiu ovo estas, fakte, spacŝipo, kamuflita kiel paska ovo, kaj mi estas ĝia estro, kamuflita kiel kokido.
- Kaj la ŝipanaro?
- Mi ankaŭ estas la ŝipanaro. Sed oni nun degrados min. Oni portos min almenaŭ al kolonela grado.
- Nu, kolonelo pli valoras ol kapitano.
- Ĉe vi, ĉar viaj gradoj estas inversaj. Ĉe ni la plej alta grado estas simpla civitano. Sed ne gravas. Mia misio fiaskis.
- Ni povus diri ke ni bedaŭras, sed ni ne scias pri kio temis la misio.
- Ha, eĉ mi ne sciis. Mi nur devis atendi en tiu kukvendejo ĝis la sekreta agento aperus.
- Interese, - la profesoro diris, - vi ankaŭ havas sekretajn agentojn sur la Tero. Kaj se ni irus al la polico por diri tion?
- Jes, jes, vi iru kaj parolu pri kosma kokido, kaj ĉiuj ridos je vi.
- Ankaŭ vi pravas. Do, pro tio ke ni estas kune, vi parolu iom pli pri ĉi tiuj sekretaj agentoj.
- Ili havas la taskon trovi la teranojn kiuj iros al Oka Marso post dudek kvin jaroj.
- Estas iom amuze. Ni, nun, eĉ ne scias kie estas Oka Marso.
- Vi forgesas, kara profesoro, ke ni estas laŭ tempo antaŭ vi je 25 jaroj. Ekzemple ni jam scias ke la kapitano de la tera ŝipo kiu atingos Okan Marson, nomiĝos Gino.
- Ho, - diris la plej granda filo de profesoro Tibolla, - ĝuste kiel mi.
- Simpla koincido, - sentencumis la kosma kokido. - Li nomiĝos Gino kaj estos tridek tri jaraĝa. Do, nun, sur la Tero, li ĝuste havas ok jarojn.
- Ho ve, - diris Gino - ĝuste mia aĝo.
- Ne interrompu min la tutan tempon, - severe kriis la estro de la spaca ovo. - Kiel mi estis klariganta, ni devas trovi ĉi tiun Gino kaj la aliajn estontajn ŝipanojn, por gardi ilin, sen ke ili rimarku, kaj por ĝuste eduki ilin.
- Kio, kio? - la profesoro diris. - Ĉu ni ne ĝuste edukas niajn infanojn?
- Ne vere. Unue, vi ne kutimigas ilin al la ideo ke ili devos vojaĝi inter la steloj; due, vi ne instruas al ili, ke ili estas civitanoj de la universo; trie, vi ne instruas al ili ke la vorto "malamiko", ekster la Tero, ne ekzistas; kvare...
- Pardonu, estro, - lin interrompis sinjorino Luisa, - kiu estas la familia nomo de tiu via Gino?
- Pardonu; li estas via, ne nia. Li nomiĝas Tibolla. Gino Tibolla.
- Sed tiu estas mi! - sursaltis la filo de la profesoro. - Hura!
- Hura kio? - krietis la sinjorino Luisa. - Ĉu vi vere kredas ke via patro kaj mi konsentos...
Sed la kosma kokido jam flugis inter la brakoj de Gino.
- Hura! Misio plenumita! Post dudek kvin jaroj ankaŭ mi povos reveni hejmen.
- Kaj la ovo? - petis mallaŭte la fratineto de Gino.
- Nu, ni tuj manĝu ĝin, kompreneble.
Kaj tiel ili faris.