yksi.org
Hejmo    Poŝto    Registro    Tekstoj    Fotoj    Elŝutoj    Ligoj    Novaĵoj    Kontakto   
Elektu kategorion
Ĉi tie vi povos legi la 15 plej novajn novaĵojn de la retejo.
Administra interfaco
2006-05-12 00:18:37
Post iom malpli ol jaro de la unua kreado de esp, mankas ankoraŭ bona administra interfaco. Estas nun eble 4-5 paĝoj, ol supozeble 20-25, en tiu sekcio. Mi ade provas trovi bonajn ideojn kaj ade provas trovi tempon, kaj ofte mankas al mi kaj kaj.

Vintre iu mia samlaborejano ofertis defieme helpi min per kreado de kiel eble plej bona administra interfaco. Li komencis kaj sufiĉe frue produktis kelkajn mirindajn paĝojn, sed lia emo kaj lia tempo draste malkreskis, kaj nun ĝi estas nefinita. Mi povus ekuzi ĝin, ĝi estas plurvidpunkte pli kompleta ol la mia, sed mi ne estus centprocente komforta kun ĝi.

Ĉi-vespere mi sukcesis finfine repreni la laboron en miajn manojn kaj enkonduki kelkajn ŝanĝojn pri kiuj mi delonge pripensumis. Mia celo estas krei unu bonegan paĝareton (ekz. listo de artikoloj, modifado de artikolo, kio ajn je artikolo, ktp) por havi modelon por ĉiu alia subsekcio de la administra interfaco.

Mi influiĝas de aliaj CMS-projektoj, kiel Mambo, kaj ju pli mi rigardas ilin, des pli mi senesperiĝas kaj pensas ke vere restas multego por fari.

Mi tamen tro multe ŝatas ĉi tiun projekton por lasi ĝin, kaj mi sentas ke, escepte de katastrofoj, mi ja finos ĉion, des pli ke nun alia mia projekto finfine kompletiĝis...
Administranto
esp 1.0   ·   RSS   ·   2019-04-23 01:04:45 EDT   ·   XHTML 1.1   ·   CSS