yksi.org
Hejmo    Poŝto    Registro    Tekstoj    Fotoj    Elŝutoj    Ligoj    Novaĵoj    Kontakto   
Elektu kategorion
Ĉi tie vi povos legi la 15 plej novajn novaĵojn de la retejo.
Ho, Kanado
2005-08-31 23:16:24
[bildo]
Bone, mi vizitis Kanadon kaj mi feliĉas je tio. La vetero estis ne perfekta (pluvis intermite kaj mi devis uzi pulovron - en aŭgusto, bleĥ!). Tamen estis bele retrovi metrojn, kilogramojn kaj litrojn en norda ameriko, kvankam kelkaj budoj de la bazaro de strato Jean Talon ank(or)aŭ vendas laŭ funtoj.

En Montrealo ni gastiĝis de la familio Fleury, kiu tre agrable disponigis ĉion kion vizitanto povus bezoni. Urbo Kebeko, al kiu ni dediĉis tagon, pli forte suferis aĉveterajn kondiĉojn, sed laŭ mi la vojaĝo plu indis.

Verŝajne la plej amuza anekdoto estas, ke en gazetvendejo de la kvartalo Eta Italio mi trovis maljunulan geedzan paron kiu venis de Venecio, sed kiu loĝis en Kanado dum 8 jaroj kaj revenis vizite post 33 jaroj de sia foriro.

Bonsurprize, tute ne estis problemoj ĉe la limbordo. Ŝajnas ke la usonaj aŭtoŝoseaj bord-kontrolistoj estas multe malpli paranojaj ol iliaj flughavenaj kolegoj. Oni nur volis scii praktike de kie mi venas kaj kion mi faris en Kanado. Nenio kompare al la demandmitralado kiun mi suferis alvene al Bostono...

Nu, tio estas verŝajne ĉio por nun. Mi esperas povi baldaŭ disponigi fotojn pri mia vojaĝo en la retejo.

Administranto
esp 1.0   ·   RSS   ·   2019-10-23 07:35:44 EDT   ·   XHTML 1.1   ·   CSS