yksi.org
Hejmo    Poŝto    Registro    Tekstoj    Fotoj    Elŝutoj    Ligoj    Novaĵoj    Kontakto   
Elektu kategorion
Ĉi tie vi povos legi la 15 plej novajn novaĵojn de la retejo.
Kaj jen denove...
2005-09-17 12:03:46
Satellite
Mi aĉetis antaŭ semajno novan porteblan komputilon: estas modelo Satellite m40 de Toshiba. Ĝi estas vere bona.

Mi atendis semajnon ĉar mi dum la unuaj tagoj ne certis pri ĝia bona funkciado: nu, ĉio pli-malpli funkciis, krom Firefox. Ĝia ekrano flagrumis intermite je kelkaj paĝoj dum kondutis tute normale ĉe aliaj, sen apera kialo.

Nur post multe, multe da provoj (inkluzive instalado de la plej nova versio, Deer Park) kaj longa serĉo mi trovis solvon, kaj nun ĝi estas praktike perfekta.

En la komputilo estas 80GB-a durdisko, 512MB-oj da memoro, larĝa ekrano (16dekona), interna sendrata retkarto, interna kartetlegilo (por ciferecfotilaj memorkartoj), kaj la procesilo estas Pentium M je 1,60 GHz.

Ĝi anstataŭigas mian antaŭan komputilon, Gericom Blockbuster, kiun mia fratino aĉetos el mi kontraŭ konvena prezo.
Administranto
esp 1.0   ·   RSS   ·   2019-06-17 06:12:00 EDT   ·   XHTML 1.1   ·   CSS