La Biblioteko de Babelo
de Jorge Luis Borges
Tradukis Manuel Giorgini
La Universo (kiun aliaj nomas Biblioteko) konsistas je nedifina, kaj eble
senfina, nombro de sesangulaj galerioj, kun grandaj aerumaj putoj meze,
ĉirkaŭigitaj de malaltaj balustradoj. El iu ajn heksagono videblas la supraj kaj
malsupraj etaĝoj, senfine. La distribuado de la aĵoj en la galerioj estas
Senŝanĝa. Dudek kvin grandaj bretoj, po 5 por ĉiu flanko, kovras ĉiun flankon
krom unu; ilia alteco, kiu samas al tiu de la etaĝo mem, ne tro superas tiun de
iu ajn normala biblioteko. La libera flanko frontas al mallarĝa koridoro kiu
siavice frontas al alia galerio, samforma al la unua kaj al ĉiuj. Dekstre kaj
maldekstre de la koridoro estas du malgrandaj kabinetoj. Per la unua oni povas
dormi stare, per la dua plenumi proprajn necesojn. El ĉi tie oni iras al la
spirala ŝtuparo, kiu leviĝas kaj malleviĝas senfine. En la koridoro estas
spegulo kiu fidele duobligas la aspektojn. La homoj kutime konkludas el tiu
spegulo ke la Biblioteko ne estas senfina (se vere estus, kial estus ĉi tiu
nevera duobligo?); mi preferas revi ke ĉi tiuj arĝentaj surfacoj formigas kaj
promesas la senfinon... La lumo venas el sferformaj fruktoj kiuj nomiĝas Lampoj.
Estas po du por heksagono, laŭ transversa linio. La lumo kiun ili produktas
estas senĉesa, nesufiĉa.
Kiel ĉiu homo en la Biblioteko, dum mia juneco mi vojaĝis; mi migris serĉante
libron, eble la katalogon de la katalogoj; nun, miaj okuloj preskaŭ ne kapablas
decifri tion kion mi skribas, kaj mi pretiĝas morti ne malproksime el la
heksagono en kiu mi naskiĝis. Mortinta, ne mankos kompatemaj manoj kiuj ĵetos
min for de la balustrado; la nesondebla aero estos mia sepultado; mia korpo
dronos kaj detruiĝos en la vento farita de la falado, kiu estas senfina. Mi
asertas ke la biblioteko estas senlima. La idealistoj temumas ke la
heksagonformaj salonoj estas necesa formo de la absoluta spaco, aŭ almenaŭ, de
nia diveno de la spaco. Ili rezonas ke iu triangula aŭ kvinangula salono estas
tute nepensebla (la Mistikuloj asertas havi dum ekstazo la riveladon de
rondforma ĉambro, kiu enhavas grandan cirklan libron, kontinudorsan, kiu
komplete turniĝas ĉirkaŭ la flankoj; sed ilia atesto estas suspekta, iliaj
vortoj malhelaj. Ĉi tiu cikla libro estas Dio). Sufiĉu nun al mi, ripeti la
klasikan aserton: << la Biblioteko estas sfero kies preciza centro estas iu ajn
heksagono kaj kies cirkonferenco estas neatingebla >>.
Ĉiu muro de ĉiu heksagono enhavas kvin bretojn; ĉiu breto enhavas tridek du
librojn samformajn; ĉiu libro konsistas je kvarcent dek paĝoj; ĉiu paĝo je
kvardek linioj; ĉiu linio je kvardek literoj nigrkoloraj. Estas ankaŭ literoj
sur la dorso de ĉiu libro; tamen, ili ŝajne ne celas nek helpas komprenigi la
enhavon de la paĝoj. Mi scias ke iam ĉi tiu malkohereco ŝajnis mistera al mi.
Antaŭ paroli pri la solvo (kies malkovro, senregarde de ĝiaj tragikaj
projekcioj, estas la ĉefa afero en la historio), mi emas memorigi kelkajn
aksiomojn.
Unue: la Biblioteko ekzistas "Ab Aeterno". Tiun verecon, kies tuja korolario
estas la estonta eterneco de la mondo, neniu racia menso povas dubi. La homo,
ĉi tiu malperfekta bibliotekisto, povas esti produkto hazarda, aŭ de
misintencaj demiurgoj; la Universo, kaj ĝia eleganta konsisto de bretoj,
enigmoplenaj libroj, nelaceblaj ŝtuparoj por la vojaĝanto kaj necesejoj por la
sidita bibliotekisto, ne povas ne esti produkto de iu dio. Por ekkompreni la
distancon inter dieco kaj homeco, sufiĉas kompari ĉi tiujn aĉajn,
tremoplenajn simbolojn kiujn mia erarpova mano skribaĉas sur la koverto de iu
libro, kun la sistemaj literoj en la enhavo de la libro: akurataj, dolĉaj,
nigregaj, neniam malsimetriaj.
Due: la kvanto da ortografiaj simboloj estas je dudek kvin. Tiu konstato
ebligis, antaŭ jam tri jarcentoj, formigon de ĝenerala teorio de la biblioteko
kaj solvadon kontentigan de la problemo, kiun neniu konjektado povis deĉifri:
la ĥaosa, senforma naturo de preskaŭ ĉiu libro. Unu el ili, kiun mia patro
trovis en la heksagono de la rondo 15-98, konsistis je la literoj MCV, perverse
ripetitaj de la unua ĝis la lasta linio. Iu alia (tre ofte legita en ĉi tiu
zono) estas simpla litera labirinto, sed la lasta paĝo diras: << Ho tempo, viaj
piramidoj >>. Jam nun ĉiu scias: por ĉiu komprenebla linio, estas miloj da
sensencaj kakofonioj, vortaj konfuzamasoj kaj malkoheroj (mi scias pri iu
barbara regiono kies bibliotekistoj malakceptas la vanan kaj superstiĉan
kutimon serĉi sencon en la libroj, kaj komparas ĝin al sencoserĉado pri
sonĝoj aŭ manolinioj... Ili konsentas pri la fakto ke la inventintoj de la
skribado imitis la dudek kvin naturajn simbolojn, sed asertas ke ĉi tiu apliko
estas tute hazarda, kaj ke la libroj mem ne signifas ion ajn. Ĉi tiu konkludo,
kiel ni vidos poste, ne estas tute erara).
Dum longa tempo oni kredis, ke ĉi tiuj nekompreneblaj libroj konformis al
malaperintaj aŭ malproksimegaj lingvoj. Nu, estas vere ke la prahomoj, la unuaj
bibliotekistoj, parolis lingvon kiu estas ege malsimila al la nuna; estas vere
ke post naŭ milioj dekstren la lingvo jam dialektas kaj naŭdek etaĝoj supren
ĝi estas nekomprenebla. Ĉio ĉi, denove, estas ja vera; sed kvarcent dek
paĝoj de neŝanĝaj MCV ne povas konformi al iu ajn idiomo, eĉ dialektega aŭ
praega. Kelkaj enŝovis ke ĉiu litero povus influi la venontan, kaj ke la
valoro de MCV en la tria linio de la paĝo sekdep unua ne estis la sama de tiu
kiu aperas en alia linio de alia paĝo; sed tiu malpreciza tezo ne sukcesis.
Aliaj homoj pensis al kriptografio; tiu hipotezo estis universale akceptita, sed
ne tute kiel ĝiaj inventintoj ĝin ellaboris.
Antaŭ kvincent jaroj, la ĉefulo de iu supra heksagono trovis libron konfuzan
kiel la aliaj, sed en kiu estis ĉirkaŭ du paĝoj da homogena, ŝajne legebla
verkado. Li montris tion al migranta tradukisto, kaj ĉi-lasta diris al li ke la
paĝoj estis skribitaj en la portugala; aliaj diris al li ke temis pri la jida
lingvo. Oni povis finfine konkludi, post serĉado kiu daŭris ĉirkaŭ unu
jarcenton, ke temis pri dialekto samojeda-litova de gvarania lingvo, influita de
klasika araba lingvo. Oni deĉifris ankaŭ la enhavon: nocioj de kombinatoriko,
ilustritaj per ekzemploj de senlime ripetaj permutaĵoj. Tiuj ekzemploj
kapabligis genian bibliotekiston malkovri la fundamentan leĝon de la
Biblioteko.
Tiu saĝulo konstatis ke ĉiuj libroj, eĉ malsamegaj, konsistis je la samaj
bazaj elementoj: la spaco, la punkto, la komo, la dudek du alfabetaj literoj. Li
ankaŭ finformigis konjekton kiun ĉiu vojaĝanto konfirmis: ne ekzistas, en la
Biblioteko, du tute egalaj libroj. El tiuj nerefuteblaj premisoj li konkludis ke
la Biblioteko estas Totala, kaj ke ĝiaj bretoj registras ĉiun eblan kombinon
de la dudek kvin ortografiaj simboloj (nombro kiu, kvankam grandega, ne estas
senfina), alivorte ĉion, kion oni povas esprimi per ĉiu lingvo. Ĉio: la
ĝisdetala historio de la estonteco, la aŭtobiografioj de la ĉefanĝeloj, la
fidela katalogo de la biblioteko, miloj kaj miloj da falsaj katalogoj, la
pruvado de la falseco de tiuj katalogoj, la pruvado de la falseco de la fidela
katalogo, la gnostika vanĝelo de Basilido, la komento de tiu vanĝelo, la
komento de la komento de tiu vanĝelo, la verŝajna raporto de VIA morto, la
traduko de ĉiu libro en ĉiun lingvon, la interpolado de ĉiu libro en ĉiujn
librojn.
Kiam oni proklamis ke la Biblioteko enhavis ĉiun libron, la unua impreso estis
eksterordinare feliĉa. Ĉiu homo sentis sin posedanto de netuŝita kaj fidela
trezoro. Ne plu ekzistis iu ajn persona aŭ monda problemo, kies solvo ne
ekzistis: en iu heksagono. La Universo estis klarigebla, la universo abrupte
atingis la senlimajn dimensiojn de l'Espero. Tiam oni multe parolis pri la
Venĝadoj: libroj apologiaj kaj profetaj kiuj por ĉiam pravigis la agojn de
ĉiu homo en la universo kaj enhavis strangajn misterojn por ĝia estonteco.
Miloj da ambiciuloj forlasis siajn proprajn naskiĝajn heksagonojn kaj ĵetiĝis
supren laŭ la ŝtuparoj, movitaj de la vana celo trovi propran Venĝadon. Tiuj
migrintoj enbataliĝis en la mallarĝaj koridoroj, ĵetis trompemajn librojn en
la senfundajn putojn, tie mortis ili mem, ĵetitaj el homoj de malproksimaj
regionoj. Multaj freneziĝis. La Venĝadoj vere ekzistas (mi vidis du, kiuj
parolas pri personoj estontaj, kaj eble ne imagitaj), sed tiuj serĉintoj
forgesis ke la ebleco trovi la propran, aŭ iun ajn nefidelan variaĵon de la
propra, estas esence NULA.
Ankaŭ oni esperis, tiam, je la klarigo de la fundamentaj misteroj de l' homaro:
la originoj de la Biblioteko kaj de la Tempo. Estas verŝajne, ke oni povas doni
vortan klarigon de tiuj gravaj misteroj: se la lingvo de la filozofoj ne
sufiĉas, la multforma Biblioteko certe produktis jam sian propran neaŭditan
idiomon necesan, kaj la vortarojn kaj la gramatikojn de ĉi tiu lingvo. Jam dum
kvar jarcentoj la homoj lacigis la heksagonojn... Ekzistas oficialaj serĉistoj,
inkvizitoroj. Mi vidis ilin labori: ili alvenas ĉiam senesperigitaj, parolas
pri ŝtuparoj sen iu certa ŝtupo, kie ili riskis morti; parolas pri ŝtuparoj
kaj galerioj kun bibliotekisto; foje, ili prenas la plej proksiman libron kaj
ĝin foliumas, serĉante maldecajn vortojn. Videble, neniu vere atendas trovi
ion.
Post la senlima espero, kiel kutime, sentiĝis troa deprimiĝo. Ŝajnis kvazaŭ
elteneble scii ke ja en iu breto de iu heksagono ekzistis valoregaj libroj, kaj
ke tiuj libroj estis praktike neatingeblaj. Iu blasfema sekto proponis ke oni
interrompu la serĉadojn kaj ke ĉiu homo ekmiksu literojn kaj simbolojn por
konstrui, pro preskaŭ neebla donaco hazarda, ĉi tiujn librojn. La istancoj
sentis sin devigitaj aperigi striktajn leĝojn. La sekto malaperis, sed kiam mi
estis juna mi vidis maljunulojn kiuj longe kaŝiĝis en la necesejoj, kaj
malforte strebis rimedi la dian malordon per metalaj disketoj.
Aliaj, male, kredis ke kio estas grave, tio estas detrui la senutilajn verkojn.
Ili invadis la heksagonojn, montris dokumentojn ne ĉiam falsajn, kolere
foliumis iun libron kaj kondamnis la tutan breton: ilia higienema, asketa,
senracia furiozo detruis milionojn da libroj. Oni mallaŭdas iliajn nomojn, sed
tiuj kiuj tristas pro la <<trezoroj>> kiujn ilia frenezeco detruis, forgesas du
gravajn aferojn. Unue: la Biblioteko tiom vastas, ke ĉiu malgrandigo homa estas
infinitezima. Due: ĉiu specimeno estas unika, neanstataŭigebla, sed (ĉar la
Biblioteko estas Totala) restas tamen centmiloj da neperfektaj similaĵoj, tio
estas, libroj kiuj diferencas nur je unu litero aŭ komo. Malsame al la
ĝenerala juĝo, mi kredas tial ke la konsekvencoj de la agoj de tiuj Purigistoj
estis troigitaj pro la hororo, kiun tiuj fanatikuloj instigis. Ilin
antaŭenpuŝis la freneza ideo konkeri la librojn de la Karmezina Heksagono:
libroj pli malgrandaj ol kutime; ĉionpovaj, ilustritaj kaj magiaj.
Ni ankaŭ scias pri alia tiama superstiĉo: pri la Libra Homo. En iu breto de iu
heksagono (la homoj pensis), devas ekzisti iu libro kiu estas la ŝlosilo kaj la
kompendio de ĉiuj aliaj: iu bibliotekisto ĝin legis, kaj nun li similas al Dio.
En la lingvo de ĉi tiu zono estas konservitaj kelkaj signoj de la kulto de tiu
malproksima oficisto. Multaj migras serĉante Lin, vane puŝiĝis en la plej
malproksimajn galeriojn. Kiel loki la eminentan sekretan heksagonon kiu Lin
gastigas? Kelkaj proponis regresan manieron: por trovi la libron A, unue
konsultu la libron B; por trovi la libron B, unue konsultu la libron C kaj tiel
plu senfine... je tiaj adventuroj mi elspezis miajn jarojn.
Ne ŝajnas al mi neebla, ke en iu certa breto de la Universo ekzistas iu Totala
Libro; mi preĝas la nekonatajn Diojn, por ke iu homo - eĉ se nur unu, eĉ se
antaŭ mil jaroj - ĝin trovis kaj legis. Se la honoro, la saĝeco kaj la feliĉo ne
estas por mi, estu por aliaj. Ekzistu la Paradizo, eĉ se mia loko estas en la
Infero. Oni libere ofendu kaj detruu min, sed estu ke, eĉ en unu momento, en
ununura homo, Via Granda Biblioteko praviĝu!
Asertas la malpiuloj ke la nesenceco estas tute normala en la Biblioteko kaj ke
la racio (samkiel la simpla kohereco) estas kvazaŭ-mirakla escepto. Ili parolas
(mi scias) pri la << Fevra Biblioteko, kies hazardoplenaj libroj ĉiam senĉese
riskas ŝanĝiĝi al aliaj, kaj ĉion asertas, neas kaj konfuzigas kiel frenezaj
dioj >>. Ĉi tiuj vortoj, kiuj ne nur denoncas la malordon, sed ankaŭ ilustras
ĝin, ĝenerale pruvas la teruran pensokapablon kaj la senesperan malscion de
tiuj, kiuj ilin elparolas. Verdire, la Biblioteko enhavas ĉiujn verbajn
strukturojn, ĉiujn variaĵojn permesitaj de la dudek kvin ortografiaj simboloj,
sed ne eĉ unu absolutan sensencaĵon. Estas tute senutile montri al mi ke la plej
bona libro de la heksagonoj, kiujn mi administras, titolas << Kombita Tondro >>,
alia << La Gipsa Kramfo >> kaj alia << Axaxaxas mlö >>. Ĉi tiuj prepozicioj,
unuavide nekoheraj, estas certe klarigeblaj alegorie aŭ kriptografie; tiu
klarigo estas pervorta, kaj tial, ex hypothesi, jam ekzistas en la Biblioteko.
Mi ne povas imagi iun ajn kombinaĵon de literoj
dhcmrlchtdj
kiun la Dia Biblioteko ne jam antaŭvidis, kaj kiu ne signifas ion en iu ajn el
ĝiaj sekretaj lingvoj. Neniu povas elparoli silabon, kiu ne plenas je dolĉeco
kaj hororo; kiu ne estas, en iu ajn el tiuj lingvoj, la pova nomo de iu Dio.
Paroli estas produkti taŭtologiojn. Ĉi tiu senutila kaj parolema vortamaso jam
ekzistas en iu el la tridek du libroj de la kvin bretoj de iu certa heksagono -
samkiel ĝia neado. (Iu certa nombro N da eblaj lingvoj uzas la saman vortaron;
en iuj, la simbolo 'Biblioteko' konsentas la korektan difinon de 'Longdaŭra kaj
senlima sistemo de heksagonaj galerioj', sed en aliaj Biblioteko signifas
'pano'n, aŭ 'piramido'n, aŭ iun ajn alian aferon, kaj por aliaj aferoj
ekzistas sep vortoj kiuj ilin difinas. Ĉu vi, mia leganto, certas, ke vi
komprenas mian lingvon?)
La metodika skribado distras min de la nuna kondiĉo de la homoj, kiujn stultigas
la certeco ke ĉio estas jam skribita. Mi scias pri kvartaloj en kiuj la junuloj
surgenuiĝas antaŭ la libroj, barbare kisante iliajn paĝojn, sen scipovi deĉifri
eĉ unu literon. La epidemioj, la herezaj malkonsentoj, la migradoj kiuj
neeviteble kunportas banditecon, dek-on-igis la popolon de la heksagonoj. Eble
mi jam paroletis pri la memmortiĝoj, ĉiun jaron pli oftaj. Eble miaj maljuneco
kaj timo trompas min, sed mi opinias ke la homa speco - la nura - estas
malaperonta, kaj ke nur la Biblioteko restos: iluminita, soleca, senfina,
perfekte senmova, plenplena je valoregaj libroj, senutila, neruinebla kaj
sekreta.
Mi aldonas: senfina. Mi ne prezentas tiun adjektivon pro retorika kutimo; mi
simple diras ke ne mallogikas pensi ke ĉi tiu mondo estas senfina. Tiuj, kiuj
opinias ĝin limigita, supozas tial ke en iu malproksima loko la koridoroj kaj la
ŝtuparoj povus ĉesi. Tio estas absurdaĵo! Tiuj kiuj imagas ĝin senlima, forgesas
ke estas ja limigita la nombro da libroj. Mi aŭdacas enŝovi ĉi tiun solvon: la
Biblioteko estas SENLIMA kaj PERIODA. Se iu ĉiama vojaĝanto trairus ĝin laŭ iu
ajn direkto, ĝi konstatus je la fino de la jarcentoj, ke la samaj libroj
ripetiĝas laŭ la sama malordo (kiu fariĝus ordo: La Ordo). Tiu eleganta espero
feliĉigas mian solecon.
1941, Mar della Plata