Funes, la memoranta
Jorge Luis Borges
Traduko de Manuel Giorgini

Mi lin memoras (mi ne rajtas elparoli tiun sanktan verbon; unu nura homo sur la Tero havis tiun rajton kaj tiu homo mortis), kaj mi memoras la malhelan pasifloron kiun li tenis en la mano, ĝin rigardanta kiel neniu iam ajn vidis tiun floron, nek iam ajn vidos, eĉ se tiu ĝin rigardos de la taga ĝis la nokta krepusko, dum tuta vivo. Mi memoras lian silenteman vizaĝon, indiantrajtan, strange foran malantaŭ cigaredo. Mi memoras (mi kredas) liajn akrajn interplektistajn manojn; ĉe tiuj manoj mi memoras mateservicon, kun la insignoj de la Orienta Bando; mi memoras flavan kurtenon ĉe fenestro de lia domo, kun nedifinita laga pejzaĝo. Mi klare memoras lian voĉon; la naza, sobra, iom lamenta voĉo, de la antikva orillero, sen la italaj hodiaŭaj siblaj konsonantoj. Mi ne vidis lin pli ol tri fojoj; la lastan en 1887... Ŝajnis al mi feliĉa projekto, peti al ĉiuj kiuj lin konis, skribi pri li; mia atesto estos eble la plej mallonga, certe la plej malriĉa, sed ne la plej senpartia de la publikigota libro. Mia mallaŭdinda kondiĉo de argentinano malhelpos min uzi ditirambon - deviga ĝenro en Urugvajo, kiam la temo estas Urugvajano. Beletristo, klerulo, buenos-ajresulo; Funes neniam elparolis tiujn insultajn vortojn, sed mi sufiĉe certas ke mi por li reprezentis tiajn misfortunojn. Pedro Leandro Ipuche skribis ke Funes estis antaŭvenanto de superhomoj «sovaĝa kaj dialekta Zaratustro»; mi ne dubas tion, sed oni ne forgesu ke li ankaŭ estis civitano de Fray Bentos, kun certaj nekuraceblaj limoj.

Mia unua memoro de Funes estas tre neta. Mi lin vidas dum marta aŭ februara vespero en 1884. Mia patro tiun jaron portis min por ferii al Fray Bentos. Mi estis revenanta kun mia kuzo Bernardo Haedo al la bieno San Francisco. Ni revenis kantante, rajdside, kaj tiu ne estis la nura kialo de mia feliĉo. Post sufokiga tago, ega ardezkolora ŝtormo malheligis la ĉielon. La suda vento ĝin urĝigis, jam la arboj frenezis; mi timis (kaj esperis) ke la furioziĝo de la akvo surprizu nin meze de la kamparo. Ni kuris ian konkurson kontraŭ la ŝtormo. Ni eniris strateton kiu sinkis inter du altegaj brikaj trotuaroj. Abrupte malheliĝis; supre mi aŭdis sveltajn paŝojn, preskaŭ sekretajn; mi levis la okulojn kaj vidis knabon kuranta sur la mallarĝa kaj ruiniĝinta trotuaro kvazaŭ sur mallarĝa kaj ruiniĝinta muro. Mi memoras liajn ŝuojn el ŝnuro; mi memoras kontraŭ la jam senfina nubaro, lian cigaredon kaj lian duran vizaĝon. Bernardo alkriis lin: - Kioma horo estas, Ireneo? - Sen konsulti la ĉielon, sen halti, la alia respondis: - Kvar minutoj ĝis la naŭa, knabo Bernardo Juan Francisco. - La voĉo estis akuta, ŝercema.

Mi estas tiom distriĝema, ke ĉi tiu dialogo ne kaptintus mian atenton, se ĝin ne petintus mia kuzo, kiun instigis (mi kredas) ia loka fiero, kaj la deziro montriĝi indiferenta al la triopa adiaŭo de la alia.

Li diris al mi ke la knabo sur la strateto estis iu certa Ireneo Funes, fama pro kelkaj strangaĵoj, kiel tio ke li ne vizitadis iun ajn, kaj ke li sciis la horon, kvazaŭ horloĝo. Li aldonis ke li estis filo de vilaĝa gladistino, Maria Clementina Funes, kaj ke lia patro, laŭ kelkaj, estis brito O'Connor, kuracisto ĉe la instalaĵoj; laŭ aliaj, iu ranĉisto de la distrikto de Salto. Li loĝis kun sia patrino en bieno malantaŭ la vilao de Lauri.

Ni pasigis la somerojn de 1885 kaj 1886 en Montevideo. En 1887 mi revenis al Fray Bentos. Nature, mi petis pri ĉiuj kiujn mi konis, kaj laste pri la «kronometra Funes». Oni respondis ke li fortreniĝis de ĉevalo kaj li senespere paraliziĝis. Mi memoras la strange malfeliĉan impreson kiun ĉi tiu novaĵo donis al mi; kiam mi vidis lin la nuran fojon, ni venis ĉevale el San Francisco kaj li promenis supre; la misfortuno, en la rakonto de mia kuzo Bernardo, havis econ de sonĝo kreita el antaŭaj elementoj. Oni diris al mi ke li ne moviĝis el faldolito, kun okuloj fiksaj al ĝardena figarbo, aŭ al aranea teksaĵo. Je vesperiĝo, li lasis ke oni proksimigu lin al la fenestro. Li tiom arogantemis, ke li ŝajnigis ke la frapo kiu lin trafulmis estis profitiga... Dufoje mi vidis lin malantaŭ la kradfenestro, kiu krude substrekis lian kondiĉon je eterna prizulo; unuafoje senmovan, kun malfermitaj okuloj; duafoje, denove senmovan, absorbitan je kontemplo de odora santonina branĉeto.

Ne sen ia vantemo, mi tiam komencis sisteman studon de la latina lingvo. En mia valizo mi havis la De viris illustribus de Lhomod, la Thesaurus de Quicherat, la komentariojn de Cezaro kaj malparigitan volumon de la Naturalis Historia de Plinius, kiu superis (kaj plu superas) miajn modestajn kapablojn kiel latinisto. En malgranda vilaĝo, ĉion oni ekscias; Ireneo, en lia ĉeborda ranĉo, ne malfrue sciis pri la alveno de tiuj anomaliaj libroj. Li sendis al mi elegantan kaj ceremonian leteron en kiu li memoris nian renkontiĝon, malfeliĉe efemeran, «de la tago sepa de februaro de la jaro okdek kvar», li ekzaltis la brilecajn servojn kiujn don Gregorio Haedo, mia onklo, tiun saman jaron mortinta, «donis al niaj du patrujoj en la glora tago de Ituzaingó» kaj petis al mi pruntedoni al li iun ajn el tiuj volumoj, kune kun vortaro «por la bona kompreno de la origina teksto, ĉar mi ankoraŭ ne konas la latinan». Li promesis ilin redoni bonstate kaj preskaŭ tuj. La skribado estis perfekta, tre longigita; la ortografio estis tia kian Andres Bello deziras: i por y, j por g. Komence, kompreneble, mi timis ŝercon. Miaj kuzoj certigis min ke ne, ke estis kutima afero por Ireneo. Mi ne sciis ĉu la ideo laŭ kiu por lerni la malfacilan latinan sufiĉas, kiel nura ilo, vortaro, venis el neglekto, nescio aŭ stulteco; por lin komplete elrevigi, mi sendis al li la Gradus ad Parnassum de Quicherat kaj la volumon de Plinius.

La 14an de februaro oni telegrafis al mi el Buenos-Ajreso, ke mi tuj revenu, ĉar mia patro fartis «neniel bone». Dio pardonu min; la prestiĝo esti ricevanto de urĝa telegramo, la deziro komuniki al la tuta Fray Bentos la kontraŭdiron inter la negativa formo de la novaĵo kaj la sendiskuteco de la adverbo, la tento dramigi mian suferon ŝajnigante virecan stoikecon, ĉio ĉi, eble forprenis al mi ajnan eblon por doloro. Dum pakado, mi rimarkis ke mankis al mi la Gradus kaj la Naturalis Historia. La Saturno ekveturos la postan tagon, matene; tiun vesperon, post la manĝo, mi ekvojis al la hejmo de Funes.

En la bone zorgita ranĉo la patrino de Funes min ricevis.

Ŝi diris ke Ireneo estis en la funda ĉambro, kaj ke mi ne miru, ke mi trovos lin en mallumo, ĉar li kutimis pasigi mortintajn horojn sen lumigi kandelon. Mi transiris la pavimitan korton, mallarĝan vestiblon; mi atingis la duan korton. Estis pergolo; la mallumo ŝajnis al mi totala. Subite mi aŭdis la altan kaj ŝerceman voĉon de Ireneo. Ĉi tiu voĉo parolis latine; ĉi tiu voĉo (kiu venis el tenebro) artikulaciis per ama amuzo paroladon, aŭ preĝon, aŭ sorĉon. Resonis la latinaj silaboj en la tera korto; mia timo kredis ilin nedeĉifreblaj, senfinaj; poste, dum la longega dialogo tiunokta, mi sciis ke ili konsistigis la unuan alineon de la dudek kvara ĉapitro de la sepa libro de la Naturalis Historia. La temo de tiu ĉapitro estas memoro; la lastaj vortoj estis: ut nihil non iisdem verbis reddetur auditum.

Sen ajna voĉoŝanĝo, Ireneo diris al mi ke mi eniru. Li estis sur la lito, fumanta. Ŝajnas al mi ke mi ne vidis lian vizaĝon ĝis la mateniĝo; mi kredas memori la braĝon de lia cigaredo, foje revigligitan. La ĉambro vage odoris je humideco. Mi sidiĝis; mi ripetis la rakonton pri la telegramo kaj la malsano de mia patro.

Mi nun atingas la plej malfacilan parton de mia rakonto; kiu (estas bone ke la leganto sciu ekde nun) havas neniun alian temon ol ĉi tiu dialogo de antaŭ duona jarcento. Mi ne provos reprodukti la vortojn, nun nerekapteblajn. Mi preferas resumi verece la multajn aferojn kiujn Ireneo diradis al mi. La nerekta formo estas fora kaj malforta; mi scias ke mi rezignas la efikon de mia rakonto; mi lasas al la leganto imagi la franĝajn frazojn kiuj min sorĉis tiun nokton.

Ireneo komencis per elnombrado, en la latina kaj en la hispana, de la kazoj de mirinda memoro, registritaj en la Naturalis Historia: Cyrus, reĝo de la persoj, kiu scipovis nome alvoki ĉiujn soldatojn el sia armeo; Mitridato Eŭparatoro, kiu administris justicon en la dudek du lingvoj de sia imperio; Simonido, inventinto de mnemotekniko; Metrodoro, kiu profesiis la arton fidele ripeti tion kion li aŭskultis nur unu fojon. Per evidenta bonfido, Ireneo miris ke tiuj kazoj surprizas. Li diris al mi ke antaŭ tiu pluvema vespero, je kiu la ĉevalo lin fortrenis, li estis tio, kio ĉiuj kristanoj estas: blindulo, surdulo, senmemorulo. (Mi provis memorigi al li lian precizan percepton de la tempo, lian memoron de homaj nomoj, sed li ne aŭskultis min). Dum dek naŭ jaroj li vivis kiel sonĝanto: li rigardis sen vidi, aŭskultis sen aŭdi, li ĉion, aŭ preskaŭ ĉion, forgesis. Falinte, li perdis konscion; kiam li reakiris ĝin, la nuno estis tiom riĉa kaj klara, ke ĝi estis netolerebla, kaj same por la plej banalaj kaj malnovaj memoroj. Malmulte poste li rimarkis la paralizon; la afero apenaŭ interesis lin; li rezonis (li sentis) ke senmoveco estis minimuma prezo; nun liaj senso kaj memoro estis neerarpovaj.

Ni per ekrigardo sensas: tri glasojn sur tablo. Funes: ĉiujn rebojn, berarojn kaj vinberojn de pergolo. Li sciis la formojn de la aŭstralaj nuboj en la mateniĝo de la 30a de aprilo 1882, kaj li povis ilin kompari, en la memoro, al la marmora koverto de libro kiun li nur unu fojon vidis, aŭ kun la ŝaŭmo kiun remo levis, en la Rio Negro, la antaŭtagon de la batalo de Quebracho. Ĉi tiuj memoroj ne estas simplaj: ĉiu vida bildo ligiĝis al sentoj muskolaj, varmecaj ktp. Li povis rekonstrui la sonĝojn de siaj dormoj, ĉiun bildon de sia duondormo. Du aŭ tri fojojn li rekonstruis tutan tagon; li neniam hezitis, sed ĉiu rekonstruado postulis alian tutan tagon. Li diris al mi: - Mi sola havas pli da memoroj, ol ĉiu homo, kune, iam ajn havos, de la komenciĝo de la mondo. - Kaj ankaŭ: - Miaj sonĝoj estas kiel via maldormo. - Kaj ankaŭ: - Mia memoro, sinjoro, estas kiel rubkolektejo. - Cirklo sur tabulo, rektangula triangulo, rombo, estas formoj kiujn ni povas plene intuicii; sammaniere Ireneo vidis la taŭzitajn kolharojn de ĉevalido, senfinan gregon en montoĉeno, la multajn vizaĝojn de mortinto dum longa funebra vigilo. Mi ne scias, kiom da steloj li vidis en la ĉielo.

Ĉi tiujn aferojn, kiujn li diris al mi, nek tiam, nek iam ajn, mi dubis. Tiam ne ekzistis kinematografo nek fonografo; estas tamen neverŝajne kaj preskaŭ nekredeble ke neniu eksperimentis kun Funes. La fakto estas, ke ni vivas per prokrastigo de prokrastigeblaĵoj; eble ni ĉiuj profunde scias ke ni estas senmortuloj, kaj ke, iam, ĉiu homo faros ĉiujn aferojn kaj ĉion scios.

El la mallumo Funes plu parolis.

Li diris al mi ke ĉirkaŭ 1886 li malkovris originalan numerosistemon kaj dum malmultaj tagoj li superis dudek kvar mil. Li ne skribis ĝin, ĉar al li sufiĉis por ĉiam ĝin pensi unu nuran fojon. La unua instigo, mi kredas, venis al li pro la malfeliĉa afero, ke por skribi 33 en arabaj ciferoj oni bezonas du signojn kaj du vortojn, anstataŭ unu nura vorto aŭ signo. Li tuj aplikis ĉi tiun bizaran principon al la aliaj numeroj. Anstataŭ sepmil dek tri li diris (ekzemple) «Máximo Perez»; anstataŭ sepmil dek kvar, «La Fervojo»; aliaj numeroj estis «Luis Melián Lafinur, Olimar, sulfuro, la trifolio, la baleno, la gaso, la kaldrono, Napoleono, Agustín de Vedia». Anstataŭ kvincent li diris «naŭ». Al ĉiu vorto respondis iu certa signo, ia marko; la lastaj estis tre komplikaj... Mi provis klarigi al li ke ĉi tiu rapsodio de senkoheraj frazoj estis precize la malo de numerosistemo. Mi rimarkigis al li ke diri 365 signifas diri tri centojn, ses dekojn, kvin unuojn; analizo kiu ne eblas kun «numeroj» kiel «La nigra Timoteo» aŭ «Mantelo je karno». Funes min ne aŭdis, aŭ ne volis aŭdi.

Locke, en la 17a jarcento, proponis (kaj rifuzis) neeblan idiomon en kiu ĉiu unuopa afero, ĉiu ŝtono, ĉiu birdo kaj ĉiu ramo havu propran nomon; Funes iam pensis al ĉi tia idiomo, sed li ĝin malakceptis, ĉar ĝi ŝajnis al li tro maldetala, tro ambigua. Li fakte memoris, ne nur ĉiun folion de ĉiu arbo de ĉiu monto, sed ankaŭ ĉiun fojon je kiu li ĝin sensis aŭ imagis. Li decidis redukti ĉiun el siaj pasintaj tagoj al sepmilo da memoroj, markotaj per ciferoj. Lin malpersvadis du konsideroj: la senfino de la tasko; ĝia senutileco. Mi opinias ke je sia morto li ankoraŭ ne finintus klasi ĉiun memoron de sia infanaĝo.

La du projektoj kiujn mi priparolis (senfina vortaro por la natura numeroserio, senutila mensa katalogo de ĉiu memorimago), estas sensencaj, sed rivelas ian balbutan grandiozecon. Ili permesas al ni travidi, aŭ dedukti, la vertiĝoplenan mondon de Funes. Li, ni ne forgesu, estis preskaŭ nekapabla je ĝeneralaj, platonaj ideoj. Ne nur por li estis malfacile kompreni kial la ĝenerala simbolo «hundo» povas indiki tiom vastan kvanton da individuoj malsamaj laŭ dimensioj kaj formo; sed lin ankaŭ ĝenis la fakto, ke la hundo de la tria horo kaj dek kvar minutoj (vidita profile) havas la saman nomon kiel la hundo de la tria horo kaj dek kvin minutoj (vidita fronte). Lia propra vizaĝo en la spegulo, liaj propraj manoj, ĉiun fojon surprizis lin. Diras Swift ke la imperiestro de Liliputo kapablis distingi la movadon de horloĝaj nadloj; Funes kontinue distingis la kvietan progresadon de putro, de kario, de laceco. Li rimarkis la progresojn de morto, de humideco. Li estis la soleca kaj klarmensa spektanto de multforma, tuja kaj preskaŭ netolereble preciza mondo. Babilono, Londono kaj Novjorko vualis per siaj kruelaj briloj la homan imagpovon; neniu, en iliaj homoplenaj turoj kaj en iliaj febraj stratoj, iam ajn sentis la varmon kaj la premon de tiom tuŝebla realeco, kiel tiu kiu tage kaj nokte konverĝis sur la feliĉa Ireneo, en lia malriĉa sudamerika ĉirkaŭurbo. Estis por li tre malfacile dormi. Dormi signifas distriĝi el la mondo; Funes, kuŝanta sur la faldolito, en mallumo, imagis ĉiun fendon kaj ĉiun reliefon de la precizaj domoj kiuj lin ĉirkaŭis. (Mi ripetas ke la plej malgrava el liaj memoroj estis pli detala kaj viva ol nia percepto de fizika ĝuo aŭ turmento). Oriente, je la fino de la kvartalo, estis disa malorda aro da novaj, nekonataj domoj. Funes ilin imagis nigraj, kompaktaj je homogena tenebro, nekonataj; al tiu direkto li turnis la kapon por dormi. Li ankaŭ kutimis imagi sin je la fundo de la rivero, lulita kaj nuligita de la fluo.

Li senpene lernis la anglan, la francan, la portugalan, la germanan kaj la latinan. Mi tamen suspektas, ke li ne bone kapablis pensi. En la superŝarĝita mondo de Funes nur ekzistis detaloj, preskaŭ tujaj.

La hezitanta mateniĝa heleco eniris tra la tera korto.

Tiam mi vidis la vizaĝon de tiu voĉo kiu la tutan nokton parolis. Ireneo estis dek naŭ jaraĝa; li naskiĝis en 1868; li ŝajnis al mi monumenteca kiel la bronzo, sed antikva kiel Egiptio, antaŭa al profetaĵoj kaj al piramidoj. Mi pensis ke ĉiu ajn el miaj vortoj (ĉiu ajn el miaj movoj) daŭros en lia senpaca memoro; frostigis min la timo multobligi senutilajn gestojn.

Ireneo Funes mortis en 1899, pro pulma kongesto.

[1942]