TLöN, UQBAR, ORBIS TERTIUS
de J.L. Borges
Traduko de Manuel Giorgini

Mi dankas la malkovron de Uqbar al kuniĝo de spegulo kaj enciklopedio. La spegulo maltrankviligis fonon de halo en vilao en strato Gaona, en Ramos Mejía; la enciklopedio trompe titoliĝas The Anglo-American Cyclopaedia (Novjorko, 1917), kaj estas represaĵo, ne malpli laŭlitera ol enuiga, de la Brita Enciklopedio de 1902. La afero okazis antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj. Bioy Casares, kiu vespermanĝis ĉe ni tiun vesperon, estis parolanta pri sia projekto de romano rakontita en unua persono, kies rakontanto, pro forpreno aŭ distordo de kelkaj faktoj, ekuzus kontraŭdirojn, kiuj povus permesi al kelkaj legantoj - al malmultegaj legantoj - divenon de terura aŭ banala vero. De la fora fono de la halo la spegulo nin spionis. Ni malkovris (malfrue nokte ĉi tiu malkovro estas neevitebla) ke estas io monstra en speguloj. Bioy Casares tiam memoris ke unu el la ĉefherezuloj de Uqbar juĝis ke speguloj kaj kopulacio estas abomenaj, ĉar ili multobligas la nombron de homoj. Aldemandite pri la origino de tiu memorinda citaĵo, li respondis ke la Anglo-American Cyclopaedia enhavis ĝin en sia artikolo pri Uqbar. En la vilao (kiun ni luis kune kun la mebloj) estis ekzemplero de tiu verkaĵo. En la lastaj paĝoj de la volumo XXVI ni trovis artikolon pri Uppsala; en la unuaj de la XXVII, pri Ural-Altaic Languages; eĉ ne unu nuran vorton pri Uqbar. Inter seniluziĝo kaj miro, Bioy konsultis la indekson; li vane provis ĉiun eblan skribomanieron: Uqbar, Ucbar, Ooqbar, Ookbar, Oukbahr... Antaŭ lia foriro, li diris al mi ke temis pri regiono de Irako, aŭ Malgrandazio. Mi konfesu, ke mi iom embarasite kapjesis. Mi konjektis ke tiu nedokumentita lando, tiu sennoma ĉefherezulo, estis falsaĵo improvizita de la modesteco de Bioy, por gravigi frazon. La tute sterila esploro de unu el la atlasoj de Justus Perthes konfirmis mian dubon.

La venontan tagon, Bioy min vokis el Buenos Aires. Li diris ke li estas rigardanta la artikolon pri Uqbar, en la XXVI-a volumo de la Encyclopaedia. En ĝi ne estis la nomo de la ĉefherezulo, sed estis raporto pri lia doktrino, kaj per preskaŭ samaj vortoj kiel tiuj kiujn li citis, kvankam - eble - literature malsuperaj. Li citis el memoro, Copulation and mirrors are abominable. La teksto de la Encyclopaedia diris: "Laŭ unu el tiuj gnostikuloj, la videbla universo estas iluzo, aŭ - pli precize - sofismo; speguloj kaj patreco estas abomenaj (mirrors and fatherhood are abominable), ĉar ili ĝin multobligas kaj diskonigas". Mi diris al li, tute sincere, ke mi ŝatos vidi tiun artikolon. Post malmultaj tagoj li ĝin portis al mi. Tio min surprizis, ĉar la skrupulaj kartografiaj indeksoj de la Erdkunde, fare de Ritter, tute ne konas la ekziston de Uqbar.

La volumo portita de Bioy estis fakte la XXVI-a de la Anglo-American Cyclopaedia. La alfabeta montro sur la frontispico kaj ripo estis la sama kiel sur nia ekzemplero (Tor-Ups), sed la volumo, anstataŭ havi 917 paĝojn, havis 921. Tiuj pluaj kvar paĝoj enhavis la artikolon pri Uqbar: ne antaŭviditan (kiel la leganto eble rimarkis) de la alfabeta montro. Ni poste certiĝis ke inter la du volumoj, krom ĉi tiu, ne estis aliaj malsamoj; ili ambaŭ (kiel mi verŝajne jam klarigis) estis represaĵoj de la deka Encyclopaedia Britannica. Bioy aĉetis sian ekzempleron en iu ajn aŭkcia vendado.

Ni legis la artikolon iom atente. La nura interesa parto estis tiu jam citita de Bioy. La cetero ŝajnis tre verŝajna, tre kongrua kun la ĝenerala tono de la verkaĵo kaj (kiel kompreneble) iom enuiga. Per relegado ni malkovris, sub ĝia rigora strukturo, ian fundamentan sendeterminecon. El la dek kvar nomoj de la geografia sekcio, ni nur rekonis tri (Khorassan, Armenia, Erzerum), ambigue interpolitaj tra la teksto; el la historiaj nomoj, nur unu: tiun de la trompinto Magiisto Esmerdi, kiu tamen estis citita nur komparcele. La artikolo celis specifi la limbordojn de Uqbar, sed ĝiaj nebulaj rilatlokoj estis riveroj, krateroj kaj montoj de tiu sama lando. Ni ekzemple legis ke la suda limbordo formiĝis de la basebenaĵoj de Tsai Chaldun kaj de la delto de rivero Axa, kaj ke en la insuloj de tiu delto abundas sovaĝaj ĉevaloj. Ĉi tio je komenciĝo de paĝo 918. El la historia sekcio (paĝo 920) ni lernis ke, pro la religiaj persekutoj de la XIII-a jarcento, ortodoksuloj serĉis rifuĝon en tiujn insulojn, kie plu staras iliaj obeliskoj, kaj kie ne maloftas, per fosado, trovi iliajn ŝtonajn spegulojn. La sekcio pri Lingvo kaj Literaturo, tre mallonga, nur unu rimarkeblan parton enhavis, en kiu oni klarigis ke la literaturo de Uqbar havis fantastan karakterizon, kaj ke ĝiaj epopeoj kaj legendoj neniam rilatis al realeco, sed al la du fikciaj regionoj de Mlejnas kaj Tlön... La bibliografio enhavis kvar volumojn kiujn ni ankoraŭ ne sukcesis trovi, kvankam la tria - Silas Haslam, History of the Land Called Uqbar, 1874 - ĉeestas en la katalogoj de la librovendejo de Bernard Quaritch. (1). La unua, Lesbare und lesenswerthe Bemerkungen über das Land Ukkbar in Klein-Asien, estas datita 1641 kaj verkita de Johannes Valentinus Andreä. La afero estas signifoplena: nur du jarojn poste mi neatende retrovis tiun nomon en kelkaj paĝoj fare de De Quincey (Writings, XIII-a volumo), kaj mi lernis ke estis nomo de germana teologisto, kiu, je komenco de la jarcento XVII-a, priskribis la fikcian komunumon "Rozokruco"; komunumo kiun aliaj, poste, reale kreis uzante liajn imagitaĵojn kiel ekzemplon.

Tiun saman vesperon ni estis ĉe la Nacia Biblioteko, sed ni vane ĝenis atlasojn, katalogojn, jarlibrojn de geografiaj socioj, memoraĵoj de vojaĝantoj kaj de historiistoj. Neniu iam ajn estis en Uqbar. Eĉ la ĝenerala indekso de la enciklopedio de Bioy ne havis tiun nomon. La venontan tagon, Carlos Mastronardi (al kiu mi priparolis la aferon) hazarde vidis en librovendejo la nigrajn kaj orkolorajn ripojn de la Anglo-American Cyclopaedia. Li eniris kaj konsultis la volumon XXVI-an. Kompreneble, li ne trovis ajnan signon pri Uqbar.

II

En la Hotel de Adrogué, inter la elverŝemaj kaprifolioj kaj la iluzia fono de la speguloj, plu ekzistas ia limigita kaj malkreskanta memoro pri Herbert Ashe, inĝeniero de la Ferrocarriles del Sur. En vivo, kiel multaj britoj, li suferis je senrealeco; en morto, li eĉ ne plu estas la fantomo, kiu li estis. Alta, senreva; lia laca rektangula barbo estis ruĝa. Ŝajnas ke li estis vidvo, sen filoj. Ĉiun unuan aŭ duan jaron li iris al Britio; por viziti (laŭ tio kion mi vidas el fotoj kiujn li montris) iun sunhorloĝon kaj kelkajn kverkojn. Mia patro starigis kun li (sed la verbo estas troa) unu el tiuj anglaj amikiĝoj kiuj dekomence ekskludas konfidencon kaj tre baldaŭ preterlasas konversacion; ili kutime interŝanĝis librojn kaj revuojn; ili alfrontis unu la aliajn je ŝakmatĉoj... Mi lin memoras en la halo de la hotelo, kun matematiklibro enmane, kelkfoje rigardanta la nerekapteblajn kolorojn de la ĉielo. Iun vesperon ni estis parolantaj pri la dekduuma nombrosistemo (en kiu dek du skribiĝas kiel dek); Ashe diris al mi ke li estis tradukanta mi ne scias kiajn dekduumajn tabelojn al sesdekonaj tabeloj (en kiuj sesdek skribiĝas kiel dek). Li pludiris ke tiun laboron konfidis al li norvegulo en Rio Grande do Sul. Ok jarojn ni lin konis, kaj neniam li diris, ke li vizitis tie... Ni parolis pri paŝtista vivo, pri capangas, pri la brazila etimologio de la vorto gaucho (kiun kelkaj orientaj maljunuloj plu prononcas kiel gaúcho), kaj ne plu temis - Dio min pardonu - pri dekduumaj funkcioj. En la septembro de 1937 (ni ne estis en la hotelo), Herbert Ashe mortis pro rompiĝo de aneŭrismo. Antaŭ kelkaj tagoj li ricevis el Brazilo sigelfermitan kaj registritan paketon. Estis libro en granda oktavo. Ashe lasis ĝin en la trinkejo, kie - post monatoj - mi ĝin retrovis. Mi eklegis ĝin kaj mi sentis leĝeran kaj miroplenan vertiĝon, kiun mi ne priskribos, ĉar ĉi tiu ne estas la historio de miaj emocioj sed la historio de Uqbar, Tlön, kaj de Orbis Tertius. En iu islama nokto, kiun oni nomas la Nokton de la Noktoj, la ĉielaj pordoj malfermiĝas, kaj la akvo en kruĉoj fariĝas pli dolĉa. Eĉ se tiuj pordoj, tiam, malfermiĝintus, mi ne sentintus tion, kion mi fakte sentis. La libro estis skribita angle kaj enhavis 1001 paĝojn. Sur ĝia leda flava ripo legis mi jenajn vortojn, kiujn frontispico ripetis: A First Encyclopaedia of Tlön. Vol. XI. Hlaer to Jangr. Ne estis dato, nek presloko. La unua paĝo, kaj la veleno de iu tabelo, surhavis ovalan stampon, intenslazura, kun jena skribaĵo: Orbis Tertius. Antaŭ du jaroj, inter paĝoj de plagiata enciklopedio, mi trovis supraĵan priskribon de falsa lando; nun la hazardo portis al mi ion pli valoran kaj malfacilan. Ĉemane mi havis, nun, vastan kaj sisteman eron de la Totala Historio de nekonata planedo, kun ĝiaj arkitekturoj kaj ĝiaj militoj, kun la teruro de ĝiaj mitologioj kaj la bruo de ĝiaj lingvoj, kun ĝiaj imperiestroj kaj ĝiaj maroj, kun ĝiaj mineraloj kaj ĝiaj birdoj kaj ĝiaj fiŝoj, kun ĝia algebro kaj ĝia fajro, kun ĝiaj teologiaj kaj metafizikaj disputoj. Kaj ĉio ordigita, kohera, sen videbla doktrina aŭ parodia celo.

La "dek unua volumo", pri kiu mi parolas, enhavas referencojn al antaŭaj kaj sekvaj volumoj. Néstor Ibarra, en jam klasika artikolo de N. R. F., neas la ekziston de tiuj volumoj; Ezequiel Martínez Estrada kaj Drieu La Rochelle refutis, eble finvenke, tiun dubon. Sed la fakto estas ke, ĝis nun, la plej zorgaj serĉadoj restis senrezultaj. Vane ni taŭzis la bibliotekojn de la du Amerikoj kaj de Eŭropo. Alfonso Reyes, laca je ĉi tiuj policaj kaj subulaj penoj, proponas ke ni kune iniciatu projekton por rekonstrui la multajn kaj masivajn volumojn kiuj mankas, ex ungue leonem. Li duonŝerce, duonserioze, kalkulas ke tuta generacio da tlönistoj povus sufiĉi. Tiu aŭdaca kalkulo reportas nin al la fundamenta problemo: kiuj estis la inventistoj de Tlön? La plurala formo estas neevitebla, ĉar la hipotezo de unu nura inventisto - ia senfina Lebnitz, laboranta inter ombroj kaj modesto - unuanime malakceptiĝis. Oni opinias ke ĉi tia brave new world estas verko de sekreta socio de astronomoj, biologoj, inĝenieroj, metafizikuloj, poetoj, kemiistoj, moralistoj, pentristoj, geometroj... sub la estrado de obskura geniulo. Abundas, fakte, uloj kiuj regas tiujn diversajn studfakojn, sed ne abundas tiuj kiuj kapablas je invento, kaj eĉ malpli estas tiuj kiuj kapablas postmeti inventon al rigora kaj sistema plano, kia estas tiu de Tlön. Ĉi tiu plano estas tiom vasta, ke ĉies kontribuo devis esti infinitezima. Komence oni kredis ke Tlön estis pura ĥaoso, senrespondeca imagolicenco; oni nun scias ke estas kosmo, kaj ke la intimaj leĝoj kiuj ĝin regas estis difinitaj, kvankam provizore. Sufiĉu al mi memorigi ke inter la ŝajnaj kontraŭdiroj de la "dek unua volumo" oni ekrimarkis fundamentan pruvon de la ekzisto de la aliaj volumoj: ja tiom lucidas kaj ĝustas ĝia sekvita ordo. Popolaj revuoj disvastigis, per pardonebla troigo, la zoologion kaj topografion de Tlön; mi opinias ke ĝiaj travideblaj tigroj kaj ĝiaj elsangaj turoj ne meritas, eble, la daŭran atenton de ĉiu homo. Sed mi aŭdacas elspezi kelkajn minutojn pri ĝia koncepto de la universo.

Hume, unu fojon por ĉiam, rimarkis ke la argumentoj de Berkeley ne konsentas ajnan replikon kaj ne inspiras ajnan konvinkon. Ĉi tiu verdikto estas tre vera sur la Tero, tre falsa sur Tlön. La nacioj de tiu planedo estas - denaske - idealismaj; ilia lingvo kaj ties derivadoj - religio, literaturo, metafiziko - antaŭsupozas idealismon. La mondo, por ili, ne estas kunekzisto de objektoj en la spaco; estas serio heterogena da sendependaj agoj; estas sinsekva, tempa, ne spaca. En la konjekta Ursprache de Tlön, el kiu venas la "nunaj" idiomoj kaj dialektoj, ne ekzistas substantivoj; ekzistas senpersonaj verboj, kvalifikitaj el adverbovaloraj sufiksoj (aŭ prefiksoj) unusilabaj. Ekzemple: ne ekzistas vorto kiu kongruas al nia vorto "luno", sed ekzistas verbo kiu por ni estus "luni" aŭ "luneci". Leviĝas la luno super la rivero estus hlör u fang axaxaxas mlö, tio estas, laŭorde: supren malantaŭ ĉiamflui luniĝis. (Xul Solar mallonge tradukas: ek, malantaŭ porflui lunis).

La antaŭa menciaĵo temas pri la sudhemisferaj idiomoj. En tiuj de la norda hemisfero (pri kies Ursprache la dek unua volumo donas malmultajn indikojn) la praĉelo ne estas la verbo, sed la unusilaba adjektivo. Substantivo formiĝas per amasigo de adjektivoj. Oni ne diras "luno"; oni diras aera-hela sur malhela-ronda, aŭ oranĝkolora-pala-altlazura, aŭ ajnan alian grupiĝon. En ĉi tiu speciala kazo, la adjektivaro kongruas al reala objekto; sed temas pri, kiel dirite, speciala kazo. En la literaturo de tiu hemisfero (samkiel en la ekzistanta universo de Meinong) abundas idealaj objektoj, alvokitaj kaj solvitaj en unu nura momento laŭ poemaj necesoj. Ĉi tiujn objektojn kelkfoje fiksas nura samtempeco; kelkaj konsistas je du terminoj, unu videca kaj unu aŭdeca: la koloro de la naskiĝanta tago kaj la fora kribleko de birdo; aliaj je pluraj terminoj: la suno kaj la akvo kontraŭ la brusto de naĝanto, la malpreciza trema rozkoloro kiun oni vidas per duonfermitaj okuloj, la sento de tiu kiu lasas sin portiĝi de rivero, kaj, samtempe, de revo. Ĉi tiuj duagradaj objektoj povas kombiniĝi kun aliaj; la procezo, danke al kelkaj mallongigoj, estas praktike senfina. Ekzistas famaj poemaĵoj kiuj konsistas je nur unu ega vorto. Ĉi tiu vorto respondas al nur unu objekto, la poema objekto kreita de la aŭtoro. Pro tio ke neniu kredas al realeco de substantivoj, paradokse venas tio, ke ties kvanto estas senfina. La idiomoj de la norda hemisfero de Tlön posedas ĉiun nombron de la hindeŭropaj lingvoj, kaj multajn aliajn.

Ne estus troe aserti ke la klasika kulturo de Tlön inkluzivas nur unu fakon: psiĥologion. Aliaj subiĝas al tiu. Mi jam diris ke la loĝantoj de tiu planedo imagas la universon kiel serion da mensaj procezoj, kiuj ne okazas en la spaco, sed sinsekve, en la tempo. Spinoza atribuas al sia neelĉerpebla diaĵo la normojn de penso kaj de etendiĝo; en Tlön neniu komprenus la apudmeton de la dua (kiu temas nur pri kelkaj statoj) kaj de la unua, kiu estas perfekta sinonimo de la kosmo. Alivorte: ili ne konceptas ke la spaceco pludaŭru en la tempo. Percepton de fumado ĉe la horizonto, kaj poste de la brulanta kamparo, kaj de la malbone estingita cigaredo kiu kaŭzis la incendion, oni konsideras kunligon de ideoj.

Ĉi tiu monismo, aŭ totala idealismo, malvalidigas sciencon. Klarigi (aŭ juĝi) fakton, estas kunigi ĝin al alia fakto; sed tiu kunigo, sur Tlön, estas sekva stato de la subjekto, kaj ne aplikeblas al la antaŭa stato, do ne iluminas ĝin. Ĉiu mensa stato estas nereduktebla; la nura nomado, tio estas, klasifikado, implicas falsigon. El tio oni povus konkludi ke sur Tlön ne ekzistas sciencoj, nek rezonadoj. La paradoksa vero estas ke sciencoj tie ekzistas, kaj en preskaŭ senfina kvanto. Al filozofioj, en la norda hemisfero, okazas tio kio en suda hemisfero okazas al substantivoj. La fakto ke iu ajn filozofio ne povas esti, dekomence, io pli ol ludo, io pli ol Philosophie des Als Ob, kontribuis al ilia plimultiĝo. Abundas nekredeblaj sistemoj, sed kun plaĉa arkitekturo aŭ sensacia karaktero. La metafizikuloj de Tlön ne serĉas la veron, nek la verŝajnon, sed la surprizon. Ili pensas al metafiziko kiel al fako de fantasta literaturo. Ili scias ke iu ajn sistemo estas nur submetiĝo de ĉiu aspekto de la universo al iu ajn el tiuj aspektoj. Sed eĉ la eksprimo "ĉiu aspekto" estas refutebla, ĉar ĝi baziĝas sur neebla aldono de la nuna momento al la antaŭaj; kaj tiu mem pluralo, "la antaŭaj", estas malpermesita, ĉar ĝi postulas alian neeblan operacion... Unu el la skoloj de Tlön eĉ neas la tempon: ĝi argumentas ke la estanteco estas nedifinita, ke la estonto ne havas ajnan realecon krom kiel estanta espero. (2). Alia skolo asertas ke la tempo jam finpasis, kaj ke nia vivo estas nur memoro aŭ krepuska reflekto, sendube falsigita kaj mutilita, de nerekaptebla procezo. Alia, deklaras ke la historio de la universo - kaj en ĝi, de niaj vivoj, de la plej palaj detaloj de niaj vivoj - estas skribaĵo produktita de subula dio por kompreniĝi kun demono. Alia, ke la universo estas komparebla al tiuj kriptografioj en kiuj ne ĉiu signo havas valoron, kaj ke nur veras tio kio okazas ĉiun tricentan nokton. Alia, ke dum ni ĉi tie dormas, ni vekas aliflanke, kaj do ke ĉiu homo estas du homoj.

Inter la doktrinoj de Tlön, neniu tiom skandalis kiel materiismo. Kelkaj pensuloj provis ĝin difini, sed per pli fervoraj ol klaraj terminoj, same kiel faras tiuj kiuj konscias, ke ili proponas paradokson. Por faciligi la komprenon de tiom absurda tezo, ĉefherezulo de la jarcento XI (3) elpensis la sofismon de la naŭ kupraj moneroj, kies indigniga renomo egalas, en Tlön, al tiu de la Eleaj memkontraŭdiroj. De tiu "artifika rezonado" oni havas plurajn versiojn, kiuj diferencas pri la kvanto kaj da moneroj kaj da retrovoj. Jen la plej komuna:

Marde, X, revenante hejmen tra senhoma pado, perdas naŭ kuprajn monerojn. Ĵaŭde, Y trovas sur tiu pado kvar monerojn, iom rustaj pro la merkreda pluvo. Vendrede, Z ekvidas tri monerojn sur la sama pado kaj tiun saman vendredon, X retrovas du sur la sojlo de sia hejmo.

El ĉiu tiu historio la ĉefherezulo pretendis konkludi la realecon - tio estas, la daŭron - de tiuj naŭ rehavitaj moneroj.

Estus absurde (li asertis) imagi ke kvar el tiuj moneroj ne ekzistis inter mardo kaj ĵaŭdo, tri de mardo ĝis vendredo, kaj du de mardo ĝis vendrede matene. Estas logike pensi ke ili ekzistis - eĉ se per iu sekreta maniero, kies kompreno malpermesiĝas al homoj - en ĉiu momento de tiuj tri periodoj.

La lingvo de Tlön malbone taŭgis por la difino de ĉi tiu paradokso; la plejmulto ne komprenis ĝin. La defendantoj de komuna saĝo komence limigis sin al rifuzo de la vereco de la afero. Ili ripetadis ke temis pri vorta trompo, kiu baziĝis je la temerara uzo de du neologiaj vortoj, ne sankciitaj de uzo kaj foraj de iu ajn serioza pensado: la verboj "trovi" kaj "perdi", kiuj ĉi tie implicas antaŭsupozon, ĉar ili postulas la identecon de la unuaj naŭ moneroj kun la duaj. Ili memorigis ke ĉiu substantivo (homo, monero, ĵaŭdo, merkredo, pluvo) nur havas metaforan valoron. Ili denuncis la perversan cirkonstancon de tiu "iom rustaj pro la merkreda pluvo", kiu antaŭsupozas tion kion oni celas pruvi: la daŭron de la kvar moneroj inter mardo kaj ĵaŭdo. Ili rimarkis ke unu afero estas sameco, alia afero estas identeco; kaj ili proponis, kiel reductio ad absurdum, la hipotezan kazon de naŭ homoj kiuj en naŭ sinsekvaj noktoj sentus fortan doloron. Ĉu ne estus absurde - ili demandis - pretendi ke tiu doloro estas la sama? (4) Ili aldonis ke la ĉefherezulo nur moviĝis de la blasfema celo atribui la diecan normon de ekzisteco al kelkaj simplaj moneroj; kaj ili rimarkis ke li foje neis plurecon, foje ne. Se sameco implicas identecon - ili argumentis - oni ankaŭ devus agnoski ke la naŭ moneroj estas nur unu monero.

Nekredeble, ĉi tiuj argumentoj ne sukcesis je definitiva refuto. Post cent jaroj de la formulado de la problemo, pensulo ne malpli brila ol la ĉefherezulo, sed je ortodoksa tradicio, kompletigis tre aŭdacan hipotezon. Laŭ tiu feliĉa konjekto, ekzistas nur unu subjekto: tiu subjekto nedividebla estas ĉiu ajn el la estaĵoj de la universo, kiuj estas organoj kaj maskoj de dieco. X estas Y kaj estas Z. Z ekvidas tri monerojn memorante ke X perdis ilin; X trovas du sur la sojlo memorante ke la aliajn oni retrovis... La dek unua volumo komprenigas ke la fina venko de ĉi tiu idealisma panteismo okazis pro tri gravaj kialoj: unue, la forrifuzo de solipsismo; due, la kapablo teni la psiĥologan bazon de sciencoj; trie, la kapablo teni la kulton de la dioj. Schopenhauer (la pasia kaj brila Schopenhauer) esprimas tre similan doktrinon en la unua volumo de Parerga und Paralipomena.

La geometrio de Tlön nur havas du fakojn, sufiĉe apartajn: la vidan kaj la tuŝan. La dua kongruas kun la nia, kaj estas postmetita al la unua. La bazo de vida geometrio estas la surfaco, ne la punkto. Ĉi tiu geometrio ignoras la paralelojn kaj asertas ke homo kiu moviĝas modifas la ĉirkaŭajn formojn. La bazo de tiu aritmetiko estas la nocio de nedifinita nombro. Ili intensigas la konceptan gravecon de "pli granda" kaj "malpli granda", kiujn niaj matematikistoj simbolas per > kaj <. Ili asertas ke la operacio de kalkulado modifas la kvantojn, kaj ilin transformas de nedifinitaj al difinitaj. La fakto ke pluraj uloj, kiuj kalkulas saman kvanton, atingas saman rezulton, estas laŭ la psiĥologoj ekzemplo de idea kunligo aŭ de bona memorekzerco. Ni jam scias, fakte, ke en Tlön la subjekto de kono estas unika kaj eterna.

Literaturajn aspektojn formas ankaŭ, komplete, la ideo de unika subjekto. Malofte okazas ke libroj estas subskribitaj. Plagiateco ne ekzistas: oni decidis ke ĉiu verko estas farita de unu nura aŭtoro, sentempa kaj anonima. Kritikarto kutimas inventi aŭtorojn: ĝi elektas du malsimilajn verkaĵojn - La Tao te ching kaj Mil kaj unu noktoj, ekzemple - atribuas ilin al la sama verkisto, kaj tuj ekprovas priparoli, diligente, la psiĥologion de ĉi tiu interesa homme de lettres...

Ne malpli maldiversaj estas la libroj. Ĉiuj rakontgenraj havas la saman temon, kun ĉiu imagebla interŝanĝo. Tiuj filozofaj senŝanĝe enhavas kaj la tezon kaj la antitezon, la rigorajn por kaj kontraŭ de ĉiu doktrino. Libron kiu ne enhavas sian anti-libron oni konsideras malkompleta.

Jarcentoj post jarcentoj da idealismo ne malsukcesis influi la realecon. Ne estas malofta, en la plej malnovaj regionoj de Tlön, duplikatado de perditaj aĵoj. Du homoj serĉas krajonon; la unua ĝin trovas, kaj nenion diras; la dua trovas duan krajonon, ne malpli reala, sed malpli taŭga ol atendite. Tiuj duagradaj objektoj nomiĝas hrönir, kaj ili estas, kvankam plumpformaj, iom pli longaj. Ĝis antaŭnelonge, la hrönir estis hazardaj kreitaĵoj de forgeso kaj malatento. Ilian metodan produktadon - ŝajnas neeble, sed tiel diras la "dek unua volumo" - oni atingis nur antaŭ cent jaroj. La unuaj provoj estis senfruktaj. La modus operandi meritas mencion. La estro de unu el la ŝtataj karceroj komunikis al kelkaj prizonuloj ke en iama rivera fluejo estis kelkaj sepultejoj, kaj promesis liberigon al tiuj kiuj sukcesos retrovi ion gravan. Dum la monatoj antaŭ la fosado, oni montris al prizonuloj fotojn de tio kion ili devis retrovi. Ĉi tiu unua provo montris ke espero kaj avido povas malhelpi; post tuta semajno da laboro kun fosilo kaj pioĉo, oni nur elterigis neniujn ajn hrönir krom rusta rado, kies dato antaŭis la eksperimenton. Oni tenis la aferon sekretan kaj poste ĝin ripetis en kvar lernejoj. En tri el ili, la malsukceso estis preskaŭ totala; en la kvara (kies estro hazarde mortis dum la unuaj fosadoj) la lernantoj elterigis - aŭ produktis - oran maskon, arkaikan spadon, du aŭ tri terakotajn amforojn, kaj mutilan, duonverdan torson de reĝo, kun surbrusta skribaĵo kiun oni ankoraŭ ne sukcesis deĉifri. Oni tiel malkovris ke la ĉeesto de atestantoj kiuj scias pri la eksperimenta eco de la serĉado, konstistigas kontraŭindikon... La amasaj serĉadoj produktas kontraŭdirajn objektojn; hodiaŭ oni preferas individuajn, preskaŭ improvizitajn laborojn. La metoda produktado de la hrönir (tiel diras la dek unua volumo) donis mirindegan servon al la arkeologoj. Ĝi povis konsultigi, kaj eĉ modifi, la pasintecon, kiu fariĝis ne malpli plasta kaj obeema, ol la estonto. Kuriozaĵo: la duagradaj kaj triagradaj hrönir - la hrönir kiuj venas de alia hrön; subproduktoj de la hrön de hrön - troigas la aberaciojn de la komenca hrön; la kvingradaj preskaŭ ne havas ajnan; la naŭgradaj miksiĝas kun la duagradaj; la dekunugradaj posedas purecon, en la linioj, kiun eĉ ne la originalo havas. La procezo estas perioda: la dekdugrada hrön jam denove ekdifektas. Pli stranga kaj pli pura ol ĉiu hrön estas kelkfoje la ur, la aĵo produktita elvoke, la objekto sugestita el espero. La granda ora masko kiun mi menciis estas fama ekzemplo.

Aferoj sur Tlön duobliĝas; sed ili ankaŭ emas forviŝiĝi kaj perdi siajn detalojn kiam homoj ilin forgesas. Klasika ekzemplo estas antikva sojlo, kiu daŭradis ĝis almozulo ĝin vizitis, kaj post ties morto malaperis. Kelkfoje kelkaj birdoj, nura ĉevalo, savis la ruinaĵojn de amfiteatro.

1940, Salto Oriental

Postskribo de 1947. - Mi reproduktis la antaŭan artikolon tiel kiel ĝi aperis en la Antologio de fantasta literaturo, 1940, nur ellasante kelkajn metaforojn de ia burleska resumo kiu nun ŝajnus nekonvena. Tiom da aferoj okazis ekde tiam... Mi limigos min al simpla menciado.

En marto de 1941, en libro de Hinton kiu apartenis al Herbert Ashe, oni trovis mane skribitan leteron de Gunnar Erfjord. La koverto portis la poŝtostampon de Ouro Preto; la letero komplete klarigis la misteron de Tlön. Ĝia teksto konfirmas la hipotezojn de Martínez Estrada. La belega rakonto komenciĝis unu nokton en Lucerno aŭ Londono, komence de la jarcento XVII-a. Bonvola kaj sekreta socio (inter kiuj membroj estis Dalgarno, kaj poste George Berkeley) stariĝis por inventi landon. En la malpreciza komenca programo estis "hermetikaj studoj", filantropio kaj kabalo. Al ĉi tiu unua periodo apartenas la kurioza libro de Andreä. Post kelkaj jaroj da kaŝkunvenoj kaj antaŭtempaj sintezoj, oni komprenis ke tuta generacio ne sufiĉis por organizi landon. Oni decidis ke ĉiu el la majstroj kiuj konsistigis la socion elektu disĉiplon por daŭrigi la verkon. Ĉi tiu hereda aranĝo respektiĝis. Post dujarcenta hiato, la kunfrataro renaskiĝas en Ameriko. En la jaro 1824, en Memphis (Tennessee), unu el la membroj parolas kun la asketa milionulo Ezra Buckley. Ĉi-lasta lin aŭskultas per ia malestimo, kaj priridas la modestecon de la projekto. Li diras ke en Usono estas absurde inventi landon, kaj proponas la inventon de planedo. Al ĉi tiu giganta ideo li aldonas alian, sugestitan de lia nihilismo: ke oni tenu silenton pri la grandega tasko. Tiam ekcirkulis la dudek volumoj de la unua Encyclopaedia Britannica: Buckley sugestas metodan enciklopedion de la iluzia planedo. Li lasos al la planedo ĝiajn orajn vejnojn, ĝiajn navigeblajn riverojn, ĝiajn preriojn sulkitaj de la taŭro kaj de la bizono, ĝiajn nigrulojn, ĝiajn bordelojn kaj ĝiajn dolarojn, sed nur laŭ unu kondiĉo: "La verko ne negocos kun la trompulo Jesuo Kristo". Buckley neas Dion, sed volas pruvi al la neekzistanta Dio ke mortalaj homoj kapablas koncipi mondon.

Buckley mortas venenita en Baton Rouge, en 1825. En 1914 la socio konfidas al siaj kunlaborantoj, kiuj nun nombras tri cent, la lastan volumon de la unua Encyclopaedia de Tlön. La eldonaĵo restas sekreta; ĝiaj kvar dek volumoj (la plej vasta verkaĵo kiun homoj finfaris) devos utili kiel bazo al alia pli ĝisdetala verko, skribita ne pli angle sed en unu el la lingvoj de Tlön. Ĉi tiu revizio de iluzia mondo provizore nomiĝas Orbis Tertius, kaj unu el ĝiaj modestaj demiurgoj estis Herbert Ashe, mi ne scias ĉu kiel agento de Gunnar Erfjord, aŭ kiel membro. La fakto ke li ricevis la "dek unuan volumon" ŝajnas konfirmi la duan hipotezon. Sed la aliaj volumoj? Ekde la jaro 1942, faktoj ekmultobliĝis. Mi memoras per nekutima klareco unu el la unuaj, kaj mi pensas ke tiam mi sentis ion pri ĝia antaŭaverteco. Tio okazis en apartamento de strato Laprida, antaŭ hela kaj alta balkono, kiu malfermiĝis al sunsubiro. Princino de Faucigny Lucinge ricevis el Poitiers sian arĝentan vazaron. De la vasta fono de kestego, stelumita je internaciaj etikedoj, oni elaperigis senmovajn kaj delikatajn objektojn: arĝentaĵaron de Utrecht kaj de Parizo kun dura heraldika faŭno, samovaron. Inter la vazaro - per perceptebla kaj pala tremeto kvazaŭ de dormanta birdo - mistere palpebrumis kompaso. La princino ĝin ne rekonis. La intense lazura nadlo aspiris al la magneta nordo; la metala kesto estis konkava; la literoj de la ciferplato estis el unu el la alfabetoj de Tlön. Ĉi tiu estis la unua entrudiĝo de la fantasta mondo en la realan mondon. De la dua, pro malkvietiga hazardo, mi mem estis atestanto. Ĝi okazis post kelkaj monatoj, en bazaro de brazilano, ĉe Cuchilla Negra. Amorim kaj mi revenis el Sankta Anna. Ŝvelo de rivero Tacuarembó devigis nin provi (kaj toleri) tian rudimentan gastigon. La brazilano pretigis por ni du grincantajn faldolitojn en granda ĉambro plena je ledaĵoj kaj bareloj. Ni enlitiĝis, sed ĝis tagiĝo nin tenis vekaj plendoj de nevidebla najbaro, kiu ŝajnis ebria kaj alternigis nekompreneblajn blasfemojn al eroj de milongas, aŭ, pli bone, al eroj de unu nura milonga. Kiel kompreneble, ni atribuis tian insistan bruon al amikeco de la viro kun lia propra brando... Sed je tagiĝo, ni trovis la viron morta en la koridoro. La akreco de lia voĉo nin trompis; estis simpla knabo. Dum la deliro, el lia zono forfalis kelkaj moneroj kaj brilmetala konuso, samdiametra al boltingo. Infano kiu volis kolekti tiun konuson, ne sukcesis. Viro ĝin levis, sed grandpene. Mi tenis ĝin en la mano dum kelkaj minutoj kaj mi memoras ĝian netolereblan pezon, kiu daŭris eĉ post kiam mi lasis ĝin. Mi ankaŭ memoras la precizan rondon kiun ĝi skulptis sur mia mano. Fenomeno de tiom malgranda kaj samtempe tiom peza objekto lasis malplaĉan impreson, konsternan kaj timoplenan. Kamparano proponis forĵeti ĝin en la tumultan riveron. Amorim ĝin aĉetis kontraŭ malmultaj pesoj. Neniu sciis ion ajn pri la mortinto, krom tio ke li "venis de la limbordo". Ĉi tiuj malgrandaj kaj pezegaj konusoj (faritaj el metalo kiu ne apartenas al ĉi tiu mondo) estas bildigoj de la diaĵo en kelkaj religioj de Tlön.

Ĉi tie mi finas la personan parton de mia rakonto. La cetero jam estas en la memoro (aŭ en la espero, aŭ en la timo) de ĉiu mia leganto. Sufiĉos al mi memorigi la jenajn faktojn, per mallongaj vortoj kiuj riĉiĝos kaj pligrandiĝos en la kuna konkava memoro. En 1944, ĵurnalisto el la gazeto "The American" (el Nashville, Tennessee) malkovris en biblioteko de Memphis la kvardek volumojn de la unua Encyclopaedia de Tlön. Sed oni plu debatas pri la naturo de la malkovro: ĉu ĝi estis hazarda, aŭ ĉu ĝin konsentis la estroj de la plu nebulplena Orbis Tertius. La plej ŝajna hipotezo estas la dua. En la ekzemplero de Memphis, kelkaj nekredeblaj partoj de la "dek unua volumo" (tiuj, ekzemple, pri duobliĝo de la hrönir) estis mildigitaj aŭ forprenitaj; estas akcepteble pensi ke ĉi tiuj korektoj kongruas al celo prezenti mondon ne tro neakordigeblan al la reala mondo. La dissemado de objektoj de Tlön en diversaj landoj povus esti parto de la sama plano...(6). La fakto estas ke la "retrovo" havis senfinan eĥon en internacia gazetaro. Manlibroj, antologioj, resumoj, laŭliteraj versioj, represaĵoj legitimitaj kaj nelegitimitaj de ĉi tiu Opus Majus de homaro inundis kaj plu superŝutas la Teron. Preskaŭ tuj realeco ekcedis pluraspekte. Tio kio certas, estas ke ĝi sopiris cedi. Antaŭ dek jaroj, nur sufiĉis iu ajn simetrio kun ŝajna ordo - dialektika materiismo, antisemitismo, naziismo - por ravigi homojn. Kiel, do, ne submeti sin al Tlön, al vasta kaj detala pruvo de ordigita planedo? Estas senutile respondi ke ankaŭ realeco estas ordigita. Eble estas ordigita, sed laŭ diaj reguloj - mi traduku: nehomaj reguloj - kiujn ni neniam finas malkovri. Tlön estas eble labirinto, sed estas homfarita labirinto, kiu destiniĝas al homa malkovro.

La kontakto al Tlön, la kutimiĝo al ĝi, diserigis ĉi tiun mondon. Ensorĉita de ĝia rigoreco, homaro forgesas ke temas pri ŝakista, ne anĝela rigoreco. Jam en la lernejojn penetris la "praidiomo" (konjekta) de Tlön; kaj instruado de ĝia harmonia historio (plena je kortuŝaj epizodoj) jam forgesigis tiun kiu prezidis mian infanaĝon; jam en la memoroj, fikcia pasinteco okupas la lokon de la alia, pri kiu ni nenion certe sciis... eĉ ne ĉu ĝi estis falsa. Oni reformis numismatikon, farmakologion kaj arkeologion. Mi supozas ke ankaŭ biologio kaj matematiko atendas sian avataron... Disa dinastio da soluloj ŝanĝis la aspekton de la mondo. La laboro plu daŭras. Se niaj antaŭvidoj ne eraras, post cent jaroj iu malkovros la cent volumojn de la dua Encyclopaedia de Tlön.

Tiam malaperos el la planedo la angla kaj la franca kaj la simpla hispana. La mondo estos Tlön. Mi ne zorgas je tio, mi plu revizias, dum la trankvilaj tagoj de la Hotel de Adrogué, malcertan kevedian tradukon (kiun mi ne pripensas presigi) de la Urn Burial, fare de Browne.


(1) Haslam ankaŭ estas aŭtoro de General History of Labyrinths.

(2) Russell (The Analysis of Mind, 1921, p. 159) supozas ke la planedo kreiĝis de malmultaj minutoj, ekipita je homaro kiu "memoras" iluzian pasintecon.

(3) Jarcento, pro la dekduuma sistemo, signifas ĉi tie periodon de 144 jaroj.

(4) Hodiaŭ, unu el la eklezioj de Tlön firme kaj platone asertas ke kelkaj aferoj kiel iu certa doloro, iu certa verda nuanco de flavo, iu certa temperaturo, iu certa sono, konstituigas la nuran veron. Ĉiu homo, dum la vertiĝa koita momento, estas la sama homo. Ĉiu viro kiu ripetas verson de Shakespeare estas William Shakespeare.

(5) Buckley estis libera pensulo, fatalisto kaj defendanto de sklavismo.

(6) Kompreneble plu solvendas la problemo pri la speco de kelkaj el tiuj objektoj.