La frenezula diagonalo
Davide Zingone
Tradukis kaj adaptis Manuel Giorgini
"Tenue rey, sesgo alfil, encarnizada
Reina, torre directa y peón ladino
Sobre lo negro y blanco del camino
Buscan y libran su batalla armada."
Ajedrez II, Jorge Luis Borges

Neniu alia ludo pli sukcesis tikli la fantazion de verkistoj kaj poetistoj en la jarcentoj, ol ŝakoj. Cervantes, Goethe, Poe, Montale, Bulgakov, Borges, nur por la plej gravajn mencii, dediĉis en siaj paĝoj apartan intereson al ĉi tiu jarmila ludo. La kialo verŝajne estas ke oni eme kaj facile sukcesas forpreni la matematikajn, logikajn ecojn el ŝakoj por teni nur la internan, filozofan nuancon de la ludo. Jen kial tra arta bildigo la ŝaktabulo fariĝas maniĥea universo kie la matĉo inter blanko kaj nigro metaforas la ĉiaman batalon inter bono kaj malbono, la kontraŭstaron de maloj, alivorte, la senfinan dialektikon de la universo, kaptita en eterna disputo inter senmovo kaj fariĝo, vivo kaj morto, konscio kaj nekonscio, batalgrundon por homo kontraŭ si mem, kapablan malhelpi ties certojn kaj enkonduki frenezecon. Samkiel spegulo, ŝakoj reflektas la grandajn pasiojn de homa kondiĉo kaj tradukas laŭ estetika dimensio la draman homan batalon kontraŭ la tempo, kaj kontraŭ siaj limoj, pli ol la adversulaj. Eksa monda ĉampiono Karpov kutimis diri ke militojn homoj devus bataligi de la plej bonaj ŝakludistoj sur ŝaktabuloj, por eviti sangelverŝon de senkulpaj popoloj. Fakte, ne hazarde, la matĉon de 1972 en Reykjavik, Islando, inter la rusa Spasskij kaj la usona Fischer oni vidis kiel la plej bonan metaforon de la streĉo de la malvarma milito: la unua ludisto estis moderstila, klasikema, klara ekzemplo de la soveta planemo; la dua estis neantaŭvidebla, brila, enkarnigo de la usona revo; ili ne sin defiis per bomboj kaj fuseloj, sed per intelekto, la plej nobla homa armilo.

Ŝajnas ke ŝakludo naskiĝis ĉirkaŭ la kvina jarcento p.K. en Bharato kun la nomo "chaturanga", t.e. "kvarobla armeo", kiel evoluo de ludo alportita jarcentojn antaŭe el Ĉinio. Sur la tabulo batalis la kvar fakoj de la bharata armeo: elefantoj, kavalerio, infanterio kaj militĉaroj.

Komence simpla prezento de skemigita milito cele al amuzo de la reĝoj, ŝakludo posedas diversajn legendojn pri sia naskiĝo; laŭ unu el tiuj, la inventisto rifuzis la promesitan duonon de la regno, kiun la reĝo ofertis por la invento; kaj al ĝi li preferis nur unu tritikan grajnon, duobligitan je ĉiu el la 64 ĉeloj sur la tabulo. Unue la reĝo ridetis je tia senzorgemo, sed tuj kiam liaj kontistoj kalkulis la kvanton da tritiko kiun la genia inventisto celis, la reĝo pro kolero freneziĝis kaj dehakigis lian kapon.

Kelkaj nunaj fakuloj konsentas ke la "Latruncolorum lusus" ("la soldata ludo"), malfrua tabula ludo kiun romiaj soldatoj eble lernis dum la militoj en la Oriento, estas rekta praaĵo de ŝakludo. Fakte multaj malfrulatinaj literaturaj atestoj ĝin priskribas kiel ludo pri peonoj sur tabulo kiuj atakas aŭ defendas fortikaĵon. La grava diferenco kompare al ŝakoj, estas ke la "soldata ludo" uzas ĵetkubojn, kaj tial la simileco povus esti nur hazarda.

De Bharato, tamen, ŝakoj moviĝis laŭ la suniro, tra la konkeraj kaj komercaj vojoj, komence en Persio, kie chaturanga fariĝis chatrang, poste en la araba mondo, kie la ludo al-shatranj tre favoriĝis. En Eŭropon ŝakludo penetris inter la 8a kaj la 10a jarcento per la islama konkero de Hispanio kaj la krucaj militiroj en la Sanktan Landon, kaj ĝi rapide disvastiĝis, kiel multaj dokumentoj konfirmas: ekzemple, la atesto de la Grafo de Urgel, en Katalunjo, en la 11a jarcento, priskribas lason de ĉiuj havaĵoj, inter kiuj valora ŝaktabulo, al la eklezio; kaj letero de kardinalo Pietro Damiani, verkita en la jaro 1060, al Papo Aleksandro la dua, en kiu oni plendas je tio, ke la "maŭra ludo" estis konkeranta la kristanojn. Krome pluraj mezepokaj poemaĵetoj, ĉefe francaj, ĉerpas inspiron de la ŝakoj, ĉefe pro la unikaj eblecoj kiujn tiu ludo donis por la disvolviĝo de amrakontoj: en tiu epoko ŝakmatĉo estis unu el la malmultaj kialoj kiuj permesis al viro nemaldecan viziton en virina ĉambro, kaj kompreneble, ĝi ankaŭ donis valoran oportunon al geamantoj por sidi proksime. Sen troa esploro sufiĉu memori ke Tristano kaj Izoto, sed ankaŭ Lanceloto kaj Ĝenevro, uzis ĉi tiun rimedon por sin renkonti, kaj ekzistas kelkaj bildoj pri la reĝo Arturo dum li ludas ŝakojn.

Dum la mezepoko ŝakoj difiniĝis "la ludo de reĝoj, la reĝo de ludoj" kaj oni rakontas ke la granda Napoleono Bonaparte, samkiel multaj aliaj generaloj antaŭ li, pretigis atente siajn militajn taktikojn sur ŝaktabulo. La itala nomo "scacchi" [skakki], kiu samtempe celas kaj la ludon mem kaj la unuopajn pecojn, venas de la persa "shah" (ŝaho, reĝo), tra la araba al-shag kaj la provenca "escac". La fama esprimo "scacco matto" (mato), kiu celas la venkan movon de la matĉo, estas kalkeo de la persa diro "shah mat", "la reĝo mortis".

Dum la longa vojaĝo Eŭropen la originaj ŝakpecoj transformiĝis laŭ la okcidenta batalmaniero. Restis samaj la reĝo, la ĉevalo kaj la peonoj (el la hispana peón "infanteria soldato", siavice el la malfrua latina "pedo", eg-vorto de "pes", "piedo"). Ŝanĝojn tamen suferis la turo, antaŭe nomita "rocco" [rokko], t.e. "fortikaĵo", el rokh, persa nomo por kamelo uzita de pafarkistoj, kaj, laŭ forma kunigo, por la ŝakpeco kiu celis elefanton sur kiun oni montis turon; la reĝino, en la franca "vierge" (virgulino), veninta tra nepreciza popola etimologio de la persa vorto "ferz", kiu signifas "kondotiero, veziro": praktike la soldatestro ŝanĝis sian sekson kaj fariĝis reĝino, la plej forta peco sur la tabulo; kaj la kuriero, en la itala "alfiere", de la araba "al-fil", kiu signifas "elefanto", pro tio ke ĉe la araboj tiu peco ĝuste celis pakidermon. En la itala lingvo la vorto "alfiere" signifas "flagportisto" kaj ankaŭ tiu venas de la araba, sed de la vorto "al-faris", "kavaliro".

Estas kurioze, ke la kuriero estas la nura peco kies nomo ŝanĝiĝas laŭ lingvo: en anglaj landoj ĝi estas episkopo (bishop); en Germanio ĝi estas kuristo aŭ kuranto (Läufer), en Francio, frenezulo (fou). Ĉi-lastan difinon ni aparte ŝatas, ĉar ĝi ŝajnas aludi la diagonalan movon de la kuriero, laŭ la plej stranga perspektivo de tridimensia spaco: ni povus tiun difini la "frenezula diagonalo", la plej bona titolo por la vivo de ĉiuj homoj kiuj devas skizi imagitajn liniojn sur metafora ŝaktabulo; peonoj de pli altnivele ludita matĉo, kiel la 12jarcenta persa poeto Omar Khayyam diris, "Ni estas la peonoj de la mistera ŝakmatĉo ludita de Dio. Li nin movas, nin haltigas, nin forpuŝas, kaj fine unu post la alian li nin ĵetas en la skatolon de l' nenio".

"Delikata reĝo, oblikva kuriero, senkompata
reĝino, rekta turo kaj ruza peono
sur la blank' kaj la nigro de l' promeno
serĉas kaj estras sian armobatalon"