El "La eterna faŝismo", Umberto Eco, "Cinque scritti morali", Milano, 1997.
Traduko de Manuel Giorgini.

[...] Faŝismo certe estis diktaturo, sed ne tute totalisma; tio ne pro mildeco sed pro filozofia malforto de ĝia ideologio. Kontraŭe al tio kion oni kutime opinias, itala faŝismo ne havis propran filozofion. [...] Faŝismo ne estis monolita ideologio, sed kunmetaĵo de diversaj politikaj kaj filozofiaj ideoj, svarmejo da kontraŭdiroj [...]. La senkohera bildo, kiun mi priskribis, ne estis tia pro toleremo; estis ekzemplo de senklapeco politika kaj ideologia. Sed estis ordigita senklapeco, strukturplena konfuzo. Faŝismo estis filozofie senskeleta, sed emocie ĝi estis firme ligita al kelkaj prototipoj. Ni nun alvenas al la dua punkto de mia tezo. Estis nur unu naziismo, kaj ni ne rajtas nomi la trokatolikan falangismon de Franco naziismon, pro tio ke naziismo estas fundamente pagana, politeisma kaj kontraŭkristana, aŭ alie ĝi ne plu estas naziismo. Male, oni povas plurmaniere ludumi faŝisme, kaj la nomo de la ludo ne ŝanĝiĝas. Al nocio de "faŝismo" okazas tio, kio, laŭ Wittgenstein, okazas al nocio de "ludo". Ludo povas aŭ ne povas esti konkurencokapabla; povas aŭ ne povas interesigi homojn, povas postuli iun certan kapablon, aŭ nenian; povas destini premie monon, aŭ ne. Ludoj konsistigas serion da diversaj agoj kiuj nur montras ian familiecan similon.

1 2 3 4
abc bcd cde def

Ni supozu ke ekzistas serio da politikaj grupoj. Grupo 1a karakteriziĝas de la ecoj a, bo kaj co; grupo 2a de bo, co, kaj do, kaj tiel plu. Grupo 2a estas simila al grupo 1a pro tio ke ili havas du kunajn ecojn. Grupo 3a similas al 2a, kaj grupo 4a similas al 3a, pro sama kialo. Oni rimarku ke 3a ankaŭ similas al 1a (ili havas saman econ "co"). La plej kurioza kazo estas grupo 4a, kiu similas al 3a kaj 2a, sed kiu ne havas ajnan kunecon al 1a. Malgraŭ tio, pro la kontinua serio da malgrandiĝantaj similecoj inter 1 kaj 4, pro iuspeca iluzia transitiveco, restas samfamilieca aspekto inter grupoj 4a kaj 1a.

La termino "faŝismo" adaptiĝas al ĉio, ĉar eblas forpreni de faŝisma reĝimo unu aŭ pli da ecoj, kaj oni ĉiam povos rekoni ĝian faŝismecon. Forprenu imperiismon el faŝismo, kaj vi havos Franco, aŭ Salazar; forprenu koloniismon, kaj vi havos balkanan faŝismon. Aldonu al itala faŝismo ian radikalan kontraŭkapitalismon (kiu neniam rabis Mussolini) kaj vi havos Ezra Pound. Aldonu kulton de kelta mitologio kaj Gralan mistikismon (aferoj tute foraj de oficiala faŝismo) kaj vi havos unu el la plej respektitaj guruoj pri faŝismo, Julius Evola.

Malgraŭ tia konfuzo, mi opinias ke eblas pretigi liston de tipaj ecoj de tio, kion mi volas nomi Ur-Faŝismo aŭ "eterna faŝismo". Tiajn ecojn oni ne povas reĝimigi en sistemon: multaj kontraŭdiras unu la alian, kaj estas tipaj de aliaj formoj de despotismo aŭ fanatikismo. Sed sufiĉas ke unu el tiuj ĉeestu, por ke ekformiĝu ia faŝismeca nebulo.

  1. La unua eco de Ur-faŝismo estas kulto pri tradicioj. Tradiciismo estas eĉ pli malnova ol faŝismo. Ne nur ĝi estis specifa de la kontraŭrevolucia katolika pensomaniero post la Franca Revolucio, ĝi eĉ naskiĝis en malfrua helenisma epoko kiel reago al klasika greka raciismo.

    En la mediteranea baseno, homoj de malsamaj religioj (kiujn la Romia panteono indulge akceptis) ekrevis revelacion, ricevita je komenciĝo de homa historio. Ĉi tiu revelacio restis longe kaŝita sub la vualo de jam forgesitaj lingvoj. Oni ĝin asignis al egiptaj hieroglifoj, al keltaj runoj, al sanktaj verkaĵoj, ankoraŭ nekonitaj, de la aziaj religioj.

    Ĉi tiu nova kulturo devis esti sinkretisma. Sinkretismo ne nur estas, kiel vortaroj diras, kunmetaĵo de diversaj formoj de kredoj aŭ praktikadoj. Tia kunmetaĵo devas toleri kontraŭdirojn. Ĉiu originala mesaĝo enhavas ĝermon de saĝeco kaj kiam tiu ŝajnas diri malsamajn aŭ neakordigeblajn aferojn, tio estas nur ĉar ĉiu aludas, alegorie, al iu pravero.

    Sekve, ne povas esti progreso en la scio. Vero jam anonciĝis unu fojon por ĉiam, kaj ni nur povas pluinterpreti ĝian obskuran mesaĝon. Oni nur devas foliumi la libroliston de ĉiu faŝisma movado, por trovi la ĉefajn tradiciemajn pensulojn. Naziisma gnostiko nutris sin per tradiciemaj, sinkretismaj, okultaj elementoj. La plej grava teoriula fonto de la nova itala politika dekstro, Julius Evola, miksis la Gralon kun la Protokoloj de la Saĝuloj de Siono, alkemion kun la Sankta Romia Imperio. La fakto mem, ke por montri sian mensan malfermitecon, parto de la itala politika dekstro lastatempe plivastigis sian libroliston por inkluzivi De Maistre, Guenon kaj Gramsci, estas klara pruvo de sinkretismo.

    Se vi rigardumos inter la bretoj kiuj, en usonaj librovendejoj, titoliĝas per New Age, vi eĉ trovos Sanktan Agostinon, kiu, laŭ mia scio, ne estis faŝisto. Sed la fakto mem, ke oni kunigis Stonehenge kaj Sankta Agostino, tio ja estas sintomo de Ur-Faŝismo.

  2. Tradiciismo kunportas malakcepton de modernismo. Kaj faŝistoj, kaj naziistoj, amegis teknologion, dum kutime tradiciismaj pensuloj rifuzas teknologion kiel neadon de tradiciaj spiritaj valoroj. Malgraŭ tio, kvankam naziismo fieris je siaj industriaj progresoj, ĝia laŭdo de moderneco estis nur surfaca eco de ideologio kiu baziĝis je "sango" kaj "lando" (Blut und Boden). La malakcepto de la moderna mondo kaŝiĝis kiel kondamno de kapitalisma vivmaniero, sed ĝi plejparte rilatis al la rifuzo de spiriteco de 1789 (aŭ de 1776, kompreneble). Klerismo, la Epoko de Racio, vidiĝas kiel la komenco de moderna korupteco. Tiusence, Ur-Faŝismo povas difiniĝi kiel "neraciismo".
  3. Neraciismo ankaŭ dependas de la kulto de ago pro amo de ago. Ago estas bela en si, kaj do devas ekzisti antaŭ, kaj sen iu ajn pripensado. Pensado estas ia kastrado. Tial kulturo estas pridubinda, kiam ĝi ligiĝas al kritikeco. El la citaĵo kiun oni atribuas al Goebbels ("Kiam mi aŭdas ion pri kulturo, mi elingigas mian pistolon"), ĝis la ofta uzo de esprimoj kiel "Porkaj intelektuloj", "Ovkapuloj", "Radikalsnoboj", "Universitatoj estas komunistejoj", ktp, pridubo al intelekta mondo ĉiam estis sintomo de Ur-Faŝismo. Oficialaj faŝismaj intelektuloj ĉefe okupiĝis je akuzado de moderna kulturo kaj de liberala inteligencio, pro tio ke ili abandonis la tradiciajn valorojn.
  4. Nenia sinkretismo povas akcepti kritikon. Kritikemo distingumas, kaj distingado estas modernecaĵo. En moderna kulturo, la scienca komunumo vivas malkonsenton kiel sci-progresigaĵon. Laŭ Ur-Faŝismo, malkonsento estas perfido.
  5. Malkonsento krome estas simbolo de malsamo. Ur-Faŝismo kreskas kaj serĉas akceptiĝon per ekspluato kaj incito de la natura timo je nefidemo. La unua alvoko de faŝisma aŭ prafaŝisma movado ĉiam estas kontraŭ entrudiĝintoj. Ur-Faŝismo estas do laŭdifine raciisma.
  6. Ur-Faŝismo elŝprucas de individua aŭ socia frustro. Tio klarigas kial unu el la plej tipaj ecoj de historiaj faŝismoj estis alvoko al frustrigitaj mezaj klasoj, malkomfortigitaj de ia ekonomia krizo aŭ politika humiliĝo, timigitaj pro premo de subaj sociaj grupoj. En nia epoko, kiam malnovaj "proletoj" fariĝas burĝoj [...], faŝismo trovos en ĉi tiu nova plimulto sian aŭdantaron.
  7. Al tiuj kiuj ne havas ajnan socian identecon, Ur-Faŝismo diras ke ilia nura honoro estas la plej normala, tiu ke ili naskiĝis en la sama lando. Jen la origino de naciismo. Krome, la nuraj kiuj povas provizi la nacion per identeco, estas malamikoj. Tial, baze de Ur-Faŝisma ideologio, estas obsedo pri komploto, prefere internacia. La sekvantoj devas senti sin sieĝitaj. La plej facila maniero por aperigi komploton estas apelacii al ksenofobio. Sed komploto devas ankaŭ veni el interno; judoj kutime estas la plej bona celo, pro tio ke ili havas la avantaĝon, ke ili estas samtempe kaj interne kaj ekstere. En Usono, la plej lasta ekzemplo de komplot-obsedo estas la libro The New World de Pat Robertson.
  8. La sekvuloj devas senti sin humiligitaj de la paraditaj riĉeco kaj forto de la malamikoj. Kiam mi estis infano, oni instruis al mi ke la britoj estis la "popolo de la kvin manĝoj": ili manĝis pli ofte ol la italoj, kiuj estis malriĉaj sed modestaj. Judoj estas riĉaj, kaj helpas sin unu la alian per sekreta reciprok-helpa reto. La sekvuloj tamen devas konvinkiĝi, ke ili kapablas venki la malamikojn. Tiel, pro daŭra movado de retorika tono, la malamikoj estas samtempe tro fortaj kaj tro malfortaj. La faŝismoj kondamnas sin al malvenko de milito, ĉar ili konstitucie estas nekapablaj objektive taksi la forton de la malamikoj.
  9. Laŭ Ur-Faŝismo oni ne luktas por vivi, sed vivas por lukti. Pacismo estas kunlaborado kun la malamiko; pacismo estas malbona, ĉar vivo estas eterna milito. Ĉi tio tamen portas kun si apokalipsan komplekson: pro tio ke la malamikojn oni devas kaj povas venki, oni devos havi finan batalon, post kiu la movado ekregos la mondon. Tia fina solvo implicas postan pacan epokon, iuspecan "oran" epokon, kiu kontraŭdiras la leĝon pri ĉiama milito. Neniu faŝisma estro iam ajn sukcesis solvi tiun kontraŭdiron.
  10. Elitismo estas tipa eco de ĉiu reakcia ideologio, pro tio ke ĝi estas fundamente aristokrata. Historie, ĉiu aristokrata kaj militeca elitismo kunportis malŝaton de la malfortuloj. Ur-Faŝismo ne povas sin deteni el predikado pri "popola elitismo". Ĉiu civitano apartenas al la plej bona popolo en la mondo, la membroj de la partio estas la plej bonaj civitanoj, ĉiu civitano povas (aŭ devus) membriĝi en la partio. Sed oni ne povas havi patricion sen plebano. La estro, kiu bone konscias ke la povo ne riceviĝis laŭ peto, sed konkeriĝis per forto, ankaŭ scias ke la forto baziĝas je malforto de la amaso, tiom malforta, ke ĝi bezonas kaj meritas registon. Pro tio ke la grupo aranĝiĝas hierarkie (laŭ milita modelo), ĉiu suba estro malŝatas siajn subulojn, kaj ĉiu el tiuj malestimas siajn subulojn. Ĉio ĉi plifortikigas la sencon de "amas-elitismo".
  11. Laŭ tiu perspektivo, ĉiu homo edukiĝas por fariĝi heroo. En ajna mitologio, "heroo" estas eksterordinara persono, sed laŭ Ur-Faŝisma ideologio, heroismo estas normala. Tia heroa kulto estas strikte ligita al kulto de morto; ne hazarde, la slogano de falangistoj estis "Viva la muerte!". Al simplaj homoj oni diras ke morto estas bedaŭrinda, sed ĝin oni devas alfronti digne; al kredantoj oni diras ke ĝi estas dolora maniero por atingi supernaturan feliĉon. Ur-Faŝisma heroo, male, volas morton, kiun oni prezentas kiel plej bonan rekompencon por heroa vivo. Ur-Faŝisma heroo senpacience volas morti. Estas dirinde ke pro tiu senpacienco la heroo sukcesas pli ofte mortigi aliajn.
  12. Pro tio ke kaj eterna milito, kaj heroismo, estas malfacilaj ludoj, Ur-Faŝisto transigas sian povemon al seksaj aferoj. Tiu estas la origino de masoĥismo (kiu kunportas malaprezon al virinoj kaj maltoleran kondamon de netipaj seksaj kutimoj, de ĉasteco ĝis samseksamo). Pro tio ke ankaŭ sekso estas malfacila ludo, la Ur-Faŝisma heroo ludas kun armiloj, kiuj estas liaj falusaj simboloj: liaj milit-ludoj estas fakte konstantaj ekzemploj de invidia penis.
  13. Ur-Faŝismo baziĝas je "kvalita popolsocialismo". En demokratio, civitanoj havas individuajn rajtojn, sed civitanaro havas politikan pezon nur laŭ kvanto (t.e. oni sekvas la decidojn de la plimulto). Laŭ Ur-Faŝismo, individuoj ne havas rajtojn, kaj "popolo" estas nur kvalito, monolita instanco kiu esprimas "komunan volon". Pro tio ke neniu kvanto da homoj povas posedi komunan volon, la estro pretendas esti ĝia interpreto. Sen siaj delegpovoj, civitanoj ne agas, ili nur vokiĝas pars pro toto, por ludi la rolon de popolo. La popolo fariĝas do teatreja ŝajnigaĵo. Por havi bonan ekzemplon de kvalita popolsocialismo, ni ne plu bezonas Placon Venecio aŭ Nurburgan stadionon. En nia estonteco antaŭvideblas televidila aŭ interreta kvalita popolsocialismo, en kiu emocia reago de elektita kvanto da civitanoj povas prezentiĝi aŭ akceptiĝi kiel "la voĉo de la popolo". Pro sia kvalita popolsocialismo, Ur-Faŝismo devas kontraŭstari la "putrajn" parlamentajn registarojn. Unu el la unuaj frazoj kiujn Mussolini diris en la itala parlamento estis: "Mi povintus transformi ĉi tiun senvoĉan kaj grizan ejon al tendumejo por miaj rotoj". Fakte li tuj trovis multe pli bonan loĝlokon por siaj rotoj, sed tuj poste li nenioigis la parlamenton. Ĉiam, kiam politikisto ekdubumas pri la laŭleĝeco de la parlamento, ĉar ĝi ne plu reprezentas la "voĉon de la popolo", ni povas ekflari Ur-Faŝismon.
  14. Ur-Faŝismo parolas la "novlingvon". La "novlingvo" inventiĝis de Orwell en la libro 1984, kiel oficiala lingvo de Ingsoc, la Angla Socialismo, sed kelkaj elementoj de Ur-Faŝismo apartenas al diversaj formoj de diktaturo. Ĉiu naziisma aŭ faŝisma lernolibro baziĝis sur skeleta sintakso, por limigi la ilojn taŭgajn por komplika aŭ kritika rezonado. Sed ni devas esti pretaj por identigi aliajn formojn de novlingvo, eĉ kiam ili ekhavas naivan formon de babilprogramo.

Post listigo de la eblaj prototipoj de Ur-Faŝismo, vi bonvole lasu min konkludi. La mateno de la 27a de julio 1943, oni diris al mi ke, laŭ informoj legitaj al la radio, faŝismo kolapsis, kaj Mussolini arestiĝis. Mia patrino petis al mi ke mi aĉetu gazeton. Mi iris al gazetbudo, kaj mi vidis ke ja gazetoj estis, sed la nomoj estis malsamaj kiel kutimaj. Krome, post kelkaj rigardoj, mi rimarkis ke ĉiu gazeto diris malsamajn aferojn. Mi aĉetis iun hazardan kaj legis mesaĝon en ĝia unua paĝo, subskribita de kvin aŭ ses politikaj partioj, kiel Kristana Demokratio, Komunista Partio, Socialista Partio, Ag-Partio, Liberala Partio. Ĝis tiu momento mi kredis ke nur unu partio ekzistas en ĉiu lando, kaj ke en Italio nur estas la Nacia Faŝista Partio. Mi estis malkovranta ke en mia lando povis esti pluraj partioj en la sama momento. Ne nur tion: pro tio ke mi estis lerta knabo, mi tuj komprenis ke ne povis esti, ke tiom da partioj naskiĝis ene de unu nura tago. Mi tiel komprenis ke ili jam ekzistis kiel sekretaj organizoj.

La mesaĝo celebris la finon de la diktaturo kaj la revenon de libereco: parola libereco, preslibereco, libereco de politika asociado. Tiujn vortojn, "libereco", "diktaturo" - ho mia Dio - mi unuan fojon legis. Pro tiuj novaj vortoj mi renaskiĝis kiel okcidenta libera homo.

Ni atentu, ke la senco de tiuj vortoj ne reforgesiĝu. Ur-Faŝismo plu estas ĉirkaŭ ni, kelkfoje en civilaj vestoj. Estus tiom komforte, por ni, se iu montrus sin al la mondo kaj dirus "Mi volas remalfermi Auschwitz, mi volas ke nigrĉemizuloj denove paradu la italajn placojn!". Ve, vivo ne estas tiom facila. Ur-Faŝismo povas plu reveni kaŝita en pli naiva formo. Nia devo estas senmaskigi ĝin kaj fingrumi al ĉiu ajn el ĝiaj novaj formoj - ĉiun tagon, en ĉiu parto de la mondo. [...]