Jorge L. Borges - La biblioteko de Babelo

La Biblioteko de Babelo
de Jorge Luis Borges
Tradukis Manuel Giorgini
By this art you may contemplate the variations of the 23 letters...
The Anatomy of Melancholy, part 2, sect. II, mem. IV

La Universo (kiun aliaj nomas Biblioteko) konsistas je nedifina, kaj eble senfina, nombro de sesangulaj galerioj, kun grandaj aerumaj putoj meze, ĉirkaŭigitaj de malaltaj balustradoj. El iu ajn heksagono videblas la supraj kaj malsupraj etaĝoj, senfine. La distribuado de la aĵoj en la galerioj estas Senŝanĝa. Dudek kvin grandaj bretoj, po 5 por ĉiu flanko, kovras ĉiun flankon krom unu; ilia alteco, kiu samas al tiu de la etaĝo mem, ne tro superas tiun de iu ajn normala biblioteko. La libera flanko frontas al mallarĝa koridoro kiu siavice frontas al alia galerio, samforma al la unua kaj al ĉiuj. Dekstre kaj maldekstre de la koridoro estas du malgrandaj kabinetoj. Per la unua oni povas dormi stare, per la dua plenumi proprajn necesojn. El ĉi tie oni iras al la spirala ŝtuparo, kiu leviĝas kaj malleviĝas senfine. En la koridoro estas spegulo kiu fidele duobligas la aspektojn. La homoj kutime konkludas el tiu spegulo ke la Biblioteko ne estas senfina (se vere estus, kial estus ĉi tiu nevera duobligo?); mi preferas revi ke ĉi tiuj arĝentaj surfacoj formigas kaj promesas la senfinon... La lumo venas el sferformaj fruktoj kiuj nomiĝas Lampoj. Estas po du por heksagono, laŭ transversa linio. La lumo kiun ili produktas estas senĉesa, nesufiĉa.

Kiel ĉiu homo en la Biblioteko, dum mia juneco mi vojaĝis; mi migris serĉante libron, eble la katalogon de la katalogoj; nun, miaj okuloj preskaŭ ne kapablas decifri tion kion mi skribas, kaj mi pretiĝas morti ne malproksime el la heksagono en kiu mi naskiĝis. Mortinta, ne mankos kompatemaj manoj kiuj ĵetos min for de la balustrado; la nesondebla aero estos mia sepultado; mia korpo dronos kaj detruiĝos en la vento farita de la falado, kiu estas senfina. Mi asertas ke la biblioteko estas senlima. La idealistoj temumas ke la heksagonformaj salonoj estas necesa formo de la absoluta spaco, aŭ almenaŭ, de nia diveno de la spaco. Ili rezonas ke iu triangula aŭ kvinangula salono estas tute nepensebla (la Mistikuloj asertas havi dum ekstazo la riveladon de rondforma ĉambro, kiu enhavas grandan cirklan libron, kontinudorsan, kiu komplete turniĝas ĉirkaŭ la flankoj; sed ilia atesto estas suspekta, iliaj vortoj malhelaj. Ĉi tiu cikla libro estas Dio). Sufiĉu nun al mi, ripeti la klasikan aserton: << la Biblioteko estas sfero kies preciza centro estas iu ajn heksagono kaj kies cirkonferenco estas neatingebla >>.

Ĉiu muro de ĉiu heksagono enhavas kvin bretojn; ĉiu breto enhavas tridek du librojn samformajn; ĉiu libro konsistas je kvarcent dek paĝoj; ĉiu paĝo je kvardek linioj; ĉiu linio je kvardek literoj nigrkoloraj. Estas ankaŭ literoj sur la dorso de ĉiu libro; tamen, ili ŝajne ne celas nek helpas komprenigi la enhavon de la paĝoj. Mi scias ke iam ĉi tiu malkohereco ŝajnis mistera al mi. Antaŭ paroli pri la solvo (kies malkovro, senregarde de ĝiaj tragikaj projekcioj, estas la ĉefa afero en la historio), mi emas memorigi kelkajn aksiomojn.

Unue: la Biblioteko ekzistas Ab Aeterno. Tiun verecon, kies tuja korolario estas la estonta eterneco de la mondo, neniu racia menso povas dubi. La homo, ĉi tiu malperfekta bibliotekisto, povas esti produkto hazarda, aŭ de misintencaj demiurgoj; la Universo, kaj ĝia eleganta konsisto de bretoj, enigmoplenaj libroj, nelaceblaj ŝtuparoj por la vojaĝanto kaj necesejoj por la sidita bibliotekisto, ne povas ne esti produkto de iu dio. Por ekkompreni la distancon inter dieco kaj homeco, sufiĉas kompari ĉi tiujn aĉajn, tremoplenajn simbolojn kiujn mia erarpova mano skribaĉas sur la koverto de iu libro, kun la sistemaj literoj en la enhavo de la libro: akurataj, dolĉaj, nigregaj, neniam malsimetriaj.

Due: la kvanto da ortografiaj simboloj estas je dudek kvin. (1) Tiu konstato ebligis, antaŭ jam tri jarcentoj, formigon de ĝenerala teorio de la biblioteko kaj solvadon kontentigan de la problemo, kiun neniu konjektado povis deĉifri: la ĥaosa, senforma naturo de preskaŭ ĉiu libro. Unu el ili, kiun mia patro trovis en la heksagono de la rondo 15-98, konsistis je la literoj MCV, perverse ripetitaj de la unua ĝis la lasta linio. Iu alia (tre ofte legita en ĉi tiu zono) estas simpla litera labirinto, sed la lasta paĝo diras: << Ho tempo, viaj piramidoj >>. Jam nun ĉiu scias: por ĉiu komprenebla linio, estas miloj da sensencaj kakofonioj, vortaj konfuzamasoj kaj malkoheroj (mi scias pri iu barbara regiono kies bibliotekistoj malakceptas la vanan kaj superstiĉan kutimon serĉi sencon en la libroj, kaj komparas ĝin al sencoserĉado pri sonĝoj aŭ manolinioj... Ili konsentas pri la fakto ke la inventintoj de la skribado imitis la dudek kvin naturajn simbolojn, sed asertas ke ĉi tiu apliko estas tute hazarda, kaj ke la libroj mem ne signifas ion ajn. Ĉi tiu konkludo, kiel ni vidos poste, ne estas tute erara).

Dum longa tempo oni kredis, ke ĉi tiuj nekompreneblaj libroj konformis al malaperintaj aŭ malproksimegaj lingvoj. Nu, estas vere ke la prahomoj, la unuaj bibliotekistoj, parolis lingvon kiu estas ege malsimila al la nuna; estas vere ke post naŭ milioj dekstren la lingvo jam dialektas kaj naŭdek etaĝoj supren ĝi estas nekomprenebla. Ĉio ĉi, denove, estas ja vera; sed kvarcent dek paĝoj de neŝanĝaj MCV ne povas konformi al iu ajn idiomo, eĉ dialektega aŭ praega. Kelkaj enŝovis ke ĉiu litero povus influi la venontan, kaj ke la valoro de MCV en la tria linio de la paĝo sekdep unua ne estis la sama de tiu kiu aperas en alia linio de alia paĝo; sed tiu malpreciza tezo ne sukcesis. Aliaj homoj pensis al kriptografio; tiu hipotezo estis universale akceptita, sed ne tute kiel ĝiaj inventintoj ĝin ellaboris.

Antaŭ kvincent jaroj, la ĉefulo de iu supra heksagono (2) trovis libron konfuzan kiel la aliaj, sed en kiu estis ĉirkaŭ du paĝoj da homogena, ŝajne legebla verkado. Li montris tion al migranta tradukisto, kaj ĉi-lasta diris al li ke la paĝoj estis skribitaj en la portugala; aliaj diris al li ke temis pri la jida lingvo. Oni povis finfine konkludi, post serĉado kiu daŭris ĉirkaŭ unu jarcenton, ke temis pri dialekto samojeda-litova de gvarania lingvo, influita de klasika araba lingvo. Oni deĉifris ankaŭ la enhavon: nocioj de kombinatoriko, ilustritaj per ekzemploj de senlime ripetaj permutaĵoj. Tiuj ekzemploj kapabligis genian bibliotekiston malkovri la fundamentan leĝon de la Biblioteko.

Tiu saĝulo konstatis ke ĉiuj libroj, eĉ malsamegaj, konsistis je la samaj bazaj elementoj: la spaco, la punkto, la komo, la dudek du alfabetaj literoj. Li ankaŭ finformigis konjekton kiun ĉiu vojaĝanto konfirmis: ne ekzistas, en la Biblioteko, du tute egalaj libroj. El tiuj nerefuteblaj premisoj li konkludis ke la Biblioteko estas Totala, kaj ke ĝiaj bretoj registras ĉiun eblan kombinon de la dudek kvin ortografiaj simboloj (nombro kiu, kvankam grandega, ne estas senfina), alivorte ĉion, kion oni povas esprimi per ĉiu lingvo. Ĉio: la ĝisdetala historio de la estonteco, la aŭtobiografioj de la ĉefanĝeloj, la fidela katalogo de la biblioteko, miloj kaj miloj da falsaj katalogoj, la pruvado de la falseco de tiuj katalogoj, la pruvado de la falseco de la fidela katalogo, la gnostika vanĝelo de Basilido, la komento de tiu vanĝelo, la komento de la komento de tiu vanĝelo, la verŝajna raporto de VIA morto, la traduko de ĉiu libro en ĉiun lingvon, la interpolado de ĉiu libro en ĉiujn librojn.

Kiam oni proklamis ke la Biblioteko enhavis ĉiun libron, la unua impreso estis eksterordinare feliĉa. Ĉiu homo sentis sin posedanto de netuŝita kaj fidela trezoro. Ne plu ekzistis iu ajn persona aŭ monda problemo, kies solvo ne ekzistis: en iu heksagono. La Universo estis klarigebla, la universo abrupte atingis la senlimajn dimensiojn de l'Espero. Tiam oni multe parolis pri la Venĝadoj: libroj apologiaj kaj profetaj kiuj por ĉiam pravigis la agojn de ĉiu homo en la universo kaj enhavis strangajn misterojn por ĝia estonteco. Miloj da ambiciuloj forlasis siajn proprajn naskiĝajn heksagonojn kaj ĵetiĝis supren laŭ la ŝtuparoj, movitaj de la vana celo trovi propran Venĝadon. Tiuj migrintoj enbataliĝis en la mallarĝaj koridoroj, ĵetis trompemajn librojn en la senfundajn putojn, tie mortis ili mem, ĵetitaj el homoj de malproksimaj regionoj. Multaj freneziĝis. La Venĝadoj vere ekzistas (mi vidis du, kiuj parolas pri personoj estontaj, kaj eble ne imagitaj), sed tiuj serĉintoj forgesis ke la ebleco trovi la propran, aŭ iun ajn nefidelan variaĵon de la propra, estas esence NULA.

Ankaŭ oni esperis, tiam, je la klarigo de la fundamentaj misteroj de l' homaro: la originoj de la Biblioteko kaj de la Tempo. Estas verŝajne, ke oni povas doni vortan klarigon de tiuj gravaj misteroj: se la lingvo de la filozofoj ne sufiĉas, la multforma Biblioteko certe produktis jam sian propran neaŭditan idiomon necesan, kaj la vortarojn kaj la gramatikojn de ĉi tiu lingvo. Jam dum kvar jarcentoj la homoj lacigis la heksagonojn... Ekzistas oficialaj serĉistoj, inkvizitoroj. Mi vidis ilin labori: ili alvenas ĉiam senesperigitaj, parolas pri ŝtuparoj sen iu certa ŝtupo, kie ili riskis morti; parolas pri ŝtuparoj kaj galerioj kun bibliotekisto; foje, ili prenas la plej proksiman libron kaj ĝin foliumas, serĉante maldecajn vortojn. Videble, neniu vere atendas trovi ion.

Post la senlima espero, kiel kutime, sentiĝis troa deprimiĝo. Ŝajnis kvazaŭ elteneble scii ke ja en iu breto de iu heksagono ekzistis valoregaj libroj, kaj ke tiuj libroj estis praktike neatingeblaj. Iu blasfema sekto proponis ke oni interrompu la serĉadojn kaj ke ĉiu homo ekmiksu literojn kaj simbolojn por konstrui, pro preskaŭ neebla donaco hazarda, ĉi tiujn librojn. La istancoj sentis sin devigitaj aperigi striktajn leĝojn. La sekto malaperis, sed kiam mi estis juna mi vidis maljunulojn kiuj longe kaŝiĝis en la necesejoj, kaj malforte strebis rimedi la dian malordon per metalaj disketoj.

Aliaj, male, kredis ke kio estas grave, tio estas detrui la senutilajn verkojn. Ili invadis la heksagonojn, montris dokumentojn ne ĉiam falsajn, kolere foliumis iun libron kaj kondamnis la tutan breton: ilia higienema, asketa, senracia furiozo detruis milionojn da libroj. Oni mallaŭdas iliajn nomojn, sed tiuj kiuj tristas pro la <<trezoroj>> kiujn ilia frenezeco detruis, forgesas du gravajn aferojn. Unue: la Biblioteko tiom vastas, ke ĉiu malgrandigo homa estas infinitezima. Due: ĉiu specimeno estas unika, neanstataŭigebla, sed (ĉar la Biblioteko estas Totala) restas tamen centmiloj da neperfektaj similaĵoj, tio estas, libroj kiuj diferencas nur je unu litero aŭ komo. Malsame al la ĝenerala juĝo, mi kredas tial ke la konsekvencoj de la agoj de tiuj Purigistoj estis troigitaj pro la hororo, kiun tiuj fanatikuloj instigis. Ilin antaŭenpuŝis la freneza ideo konkeri la librojn de la Karmezina Heksagono: libroj pli malgrandaj ol kutime; ĉionpovaj, ilustritaj kaj magiaj.

Ni ankaŭ scias pri alia tiama superstiĉo: pri la Libra Homo. En iu breto de iu heksagono (la homoj pensis), devas ekzisti iu libro kiu estas la ŝlosilo kaj la kompendio de ĉiuj aliaj: iu bibliotekisto ĝin legis, kaj nun li similas al Dio. En la lingvo de ĉi tiu zono estas konservitaj kelkaj signoj de la kulto de tiu malproksima oficisto. Multaj migras serĉante Lin, vane puŝiĝis en la plej malproksimajn galeriojn. Kiel loki la eminentan sekretan heksagonon kiu Lin gastigas? Kelkaj proponis regresan manieron: por trovi la libron A, unue konsultu la libron B; por trovi la libron B, unue konsultu la libron C kaj tiel plu senfine... je tiaj adventuroj mi elspezis miajn jarojn.

Ne ŝajnas al mi neebla, ke en iu certa breto de la Universo ekzistas iu Totala Libro; (3) mi preĝas la nekonatajn Diojn, por ke iu homo - eĉ se nur unu, eĉ se antaŭ mil jaroj - ĝin trovis kaj legis. Se la honoro, la saĝeco kaj la feliĉo ne estas por mi, estu por aliaj. Ekzistu la Paradizo, eĉ se mia loko estas en la Infero. Oni libere ofendu kaj detruu min, sed estu ke, eĉ en unu momento, en ununura homo, Via Granda Biblioteko praviĝu!

Asertas la malpiuloj ke la nesenceco estas tute normala en la Biblioteko kaj ke la racio (samkiel la simpla kohereco) estas kvazaŭ-mirakla escepto. Ili parolas (mi scias) pri la << Fevra Biblioteko, kies hazardoplenaj libroj ĉiam senĉese riskas ŝanĝiĝi al aliaj, kaj ĉion asertas, neas kaj konfuzigas kiel frenezaj dioj >>. Ĉi tiuj vortoj, kiuj ne nur denoncas la malordon, sed ankaŭ ilustras ĝin, ĝenerale pruvas la teruran pensokapablon kaj la senesperan malscion de tiuj, kiuj ilin elparolas. Verdire, la Biblioteko enhavas ĉiujn verbajn strukturojn, ĉiujn variaĵojn permesitaj de la dudek kvin ortografiaj simboloj, sed ne eĉ unu absolutan sensencaĵon. Estas tute senutile montri al mi ke la plej bona libro de la heksagonoj, kiujn mi administras, titolas << Kombita Tondro >>, alia << La Gipsa Kramfo >> kaj alia << Axaxaxas ml�t;>. Ĉi tiuj prepozicioj, unuavide nekoheraj, estas certe klarigeblaj alegorie aŭ kriptografie; tiu klarigo estas pervorta, kaj tial, ex hypothesi, jam ekzistas en la Biblioteko. Mi ne povas imagi iun ajn kombinaĵon de literoj

dhcmrlchtdj

kiun la Dia Biblioteko ne jam antaŭvidis, kaj kiu ne signifas ion en iu ajn el ĝiaj sekretaj lingvoj. Neniu povas elparoli silabon, kiu ne plenas je dolĉeco kaj hororo; kiu ne estas, en iu ajn el tiuj lingvoj, la pova nomo de iu Dio. Paroli estas produkti taŭtologiojn. Ĉi tiu senutila kaj parolema vortamaso jam ekzistas en iu el la tridek du libroj de la kvin bretoj de iu certa heksagono - samkiel ĝia neado. (Iu certa nombro N da eblaj lingvoj uzas la saman vortaron; en iuj, la simbolo 'Biblioteko' konsentas la korektan difinon de 'Longdaŭra kaj senlima sistemo de heksagonaj galerioj', sed en aliaj Biblioteko signifas 'pano'n, aŭ 'piramido'n, aŭ iun ajn alian aferon, kaj por aliaj aferoj ekzistas sep vortoj kiuj ilin difinas. Ĉu vi, mia leganto, certas, ke vi komprenas mian lingvon?)

La metodika skribado distras min de la nuna kondiĉo de la homoj, kiujn stultigas la certeco ke ĉio estas jam skribita. Mi scias pri kvartaloj en kiuj la junuloj surgenuiĝas antaŭ la libroj, barbare kisante iliajn paĝojn, sen scipovi deĉifri eĉ unu literon. La epidemioj, la herezaj malkonsentoj, la migradoj kiuj neeviteble kunportas banditecon, dek-on-igis la popolon de la heksagonoj. Eble mi jam paroletis pri la memmortiĝoj, ĉiun jaron pli oftaj. Eble miaj maljuneco kaj timo trompas min, sed mi opinias ke la homa speco - la nura - estas malaperonta, kaj ke nur la Biblioteko restos: iluminita, soleca, senfina, perfekte senmova, plenplena je valoregaj libroj, senutila, neruinebla kaj sekreta.

Mi aldonas: senfina. Mi ne prezentas tiun adjektivon pro retorika kutimo; mi simple diras ke ne mallogikas pensi ke ĉi tiu mondo estas senfina. Tiuj, kiuj opinias ĝin limigita, supozas tial ke en iu malproksima loko la koridoroj kaj la ŝtuparoj povus ĉesi. Tio estas absurdaĵo! Tiuj kiuj imagas ĝin senlima, forgesas ke estas ja limigita la nombro da libroj. Mi aŭdacas enŝovi ĉi tiun solvon: la Biblioteko estas SENLIMA kaj PERIODA. Se iu ĉiama vojaĝanto trairus ĝin laŭ iu ajn direkto, ĝi konstatus je la fino de la jarcentoj, ke la samaj libroj ripetiĝas laŭ la sama malordo (kiu fariĝus ordo: La Ordo). Tiu eleganta espero feliĉigas mian solecon. (4)

1941, Mar della Plata

Notoj

1 La origina manuskripto ne enhavas ciferojn nek majusklojn. La punktumado limiĝis al komo kaj punkto. Tiuj du signoj, la spaco, kaj la dudek du literoj de la alfabeto konsistigas la dudek kvin simbolojn, kiujn ĉi tiu nekonata aŭtoro konsideras sufiĉaj. (Editora noto)

2 Komence, estis homo por ĉiu tria heksagono. Memmortigo kaj pulmaj malsanoj detruis tiun proporcion. Memoraĵo de neparolebla melankolio: foje mi vojaĝis multajn noktojn tra koridoroj kaj laŭ poluritaj ŝtuparoj sen eĉ trovi unu bibliotekisto.

3 Mi ripetu: nur sufiĉas, ke libro eblu, por ke ĝi ekzistu. Nur la neeblo ekskludiĝas. Ekzemple: neniu libro povas esti eskalo, kvankam sendume estas libroj kiuj debatas, neas kaj pruvas tiun eblon, kaj aliaj kies strukturo respondas al tiu de eskalo.

4 Letizia Álvarez de Toledo rimarkis ke ĉi tiu vasta Biblioteko estas senutila: laŭ rigoraj terminoj, unu nura volumo estus sufiĉa, kutimformata volumo, presita en tipo naŭ- aŭ dekpunkta, kaj enhavanta senfinan nombron da senfine maldikaj folioj. (En la frua deksepa jarcento, Cavalieri diris ke ĉiu solidaĵo estas supermeto de senfina kvanto da ebenoj.) Ĉi tiun vademekumon oni malfacile manuzus: ĉiu ŝajna paĝo malfaldiĝus en aliaj egalaj; la neimagebla meza paĝo ne havus dorson.