Jorge L. Borges - La senmortulo

La senmortulo
Jorge Luis Borges
Traduko de Manuel Giorgini

al Cecilia Ingenieros

Salomon saith: There is no new thing upon the earth. So that as Plato had an imagination, that all knowledge was but remembrance; so Salomon giveth his sentence, that all novelty is but oblivion.
Francis Bacon: Essays, LVIII

En Londono, je la komenciĝo de junio de 1929, la antikvaĵisto Joseph Cartaphilus, el Smirno, ofertis al princino de Lucinge la ses volumojn en minora kvarto (1715-1720) de la Iliado de Pope. La princino ilin aĉetis; kaj en tiu okazo ŝi paroletis kun li. Li estis, ŝi diras, konsumita kaj tereca viro, griza okule kaj barbe, kun strange malprecizaj trajtoj. Li svelte kaj nescie klopodis en pluraj lingvoj; dum malmultaj minutoj li iris de la franca al la angla, kaj de la angla al iu mistera miksaĵo de la hispana de Saloniko kaj portugala de Makao. En oktobro, la princino sciis el paseĝero de ŝipo Zeus ke Cartaphilus mortis en la maro, dum la reveno al Smirno, kaj ke oni lin enterigis en la insulo de Ios. En la lasta volumo de la Iliado ŝi la jenan manuskripton trovis.

La origina versio redaktiĝis en la angla, kaj abundas je latinaĵoj. Ni ofertas laŭliteran version.

I

Laŭ miaj memoroj, miaj provoj komenciĝis en ĝardeno de Tebo Hekatompylos, kiam Diocletianus estis la imperiestro. Mi soldatservis (sen gloro) en la ĵusaj Egiptaj militoj; mi estis tribunuso de legio kiun oni kvartirigis en Berenix, antaŭ la Ruĝa maro: la febro kaj la magio forkonsumis multajn virojn, kiuj grandanime sopiris la feron. La maŭritanoj venkiĝis; la jam okupita lando de la ribelaj urboj konsekriĝis por ĉiam al la plutonaj dioj; Aleksandrio, konkerita, vane preĝpetis la pardonemon de Cezaro; dum malpli ol jaro la legioj reportis la triumfon, sed mi apenaŭ ekvidis la vizaĝon de Marso. Tia rezigno min dolorigis, kaj estis eble la kaŭzo kiu emigis min malkovri, tra timigaj kaj vastaj dezertoj, la sekretan Urbon de la Senmortuloj.

Miaj provoj komenciĝis, kiel mi diris, en ĝardeno de Tebo. La tutan nokton mi ne dormis, ĉar io batalis en mia koro. Ĵus antaŭ la mateniĝo mi leviĝis; miaj sklavoj dormis, la luno estis samkolora kiel la senfina sablo. Sangoplena, senfortigita kavaliro venis el la oriento. Proksime al mi, li forfalis de la ĉevalo. Per elĉerpita, malforta voĉo, li petis al mi latine la nomon de la rivero kiu banas la urbajn muregojn. Mi respondis ke estis la Egipto, kiun la pluvoj nutras. Alia estas la rivero kiun mi serĉas, li triste respondis, la sekreta rivero kiu purigas homojn el morto. Malhela sango elŝprucis el lia brusto. Li diris al mi ke lia patrujo estis monto kiu staras je la alia flanko de la Ganĝo kaj ke sur tiu monto estis fame, ke se iu promenus ĝis la okcidento, kie la mondo finiĝas, tiu atingus la riveron kies akvoj donas senmortecon. Li aldonis ke ĉe ĝia bordo ekstaras la Urbo de la Senmortuloj, riĉa je remparoj, amfiteatroj kaj temploj. Antaŭ la aŭroro li mortis, sed mi decidis malkovri la urbon kaj ties riveron. Torturitaj, kelkaj maŭritanaj kaptitoj konfirmis la rakonton de la vojaĝanto; kelkaj memoris la helizan ebenaĵon, ĉe la limbordo de la tero, kie la homa vivo estas longdaŭra; aliaj, la pintojn kie la rivero Paktolo naskiĝas, kies loĝantoj vivas jarcenton. En Romo, mi babilis kun filozofoj kiuj verdiktis, ke plilongigi la vivon de homoj estas kiel plilongigi ilian agonion kaj kiel multobligi la nombron de iliaj mortoj. Mi ne scias ĉu mi iam ajn kredis al la Urbo de la Senmortuloj; mi pensas, ke tiam sufiĉis por mi, la tasko ĝin serĉi. Flavius, prokonsulo de Getulio, donis al mi ducent soldatojn por la entrepreno. Mi ankaŭ varbis soldulojn, kiuj priskribis sin spertuloj pri la stratoj, kaj kiuj dizertis plej unue.

La sekvontaj okazaĵoj deformis ĝis la malimplikeblo la memoron de niaj unuaj tagoj. Ni forveturis el Arsinoo kaj eniris la fajran dezerton. Ni transiris la landon de la trogloditoj, kiuj vormanĝas serpentojn kaj ne kapablas paroli; tiun de la garamantoj, kiuj komunigas siajn virinojn kaj nutras sin per leonoj; tiun de la aŭgiloj, kiuj nur veneras la Tartaron. Ni aliajn dezertojn transiris, kie nigra estas la sablo, kie la vojaĝanto devas uzurpi la noktajn horojn, ĉar la taga varmo estas netolerebla. De for, mi ekvidis la monton kiu donas nomon al la oceano: sur ĝiaj flankoj kreskas eŭforbion, kiu nuligas venenojn; sur ĝia pinto loĝas satirusoj, gento de kruelaj kaj krudaj homoj, fivoluptemaj. Ke tiuj barbaraj landoj, kie la tero naskas monstrojn, povis en siaj sinoj gastigi eminentan urbon, ŝajnis al ĉiuj absurde. Ni plupromenis, ĉar estus honte retroiri. Kelkaj temeraruloj dormis kun vizaĝo rigardanta la lunon; la febro ilin bruligis; per la infektita cisterna akvo aliaj trinkis frenezecon kaj morton. Tiam komenciĝis dizertoj; malmulte poste, ribeloj. Por ilin subpremi, mi ne hezitis apliki severecon. Mi kondutis juste, sed centuriestro atentigis min ke la ribelemuloj (por venĝi krucumadon de unu el ili) komplotis mian morton. Mi forfuĝis la kampon, kun la malmultaj soldatoj kiuj fidelis min. En la dezerto mi ilin perdis, inter la sablokirloj kaj la longa nokto. Kreta sago min vundis. Plurajn tagojn mi vagis sen trovi akvon; aŭ unu nuran tagon multobligitan de la suno, de la soifo, kaj de la timo de soifo. Mi lasis la direkton al la emo de mia ĉevalo. Je sunleviĝo, la distanco starigis piramidojn kaj turojn. Netolereble mi sonĝis malgrandan kaj klaran labirinton: je la centro estis amforo; miaj manoj preskaŭ ĝin tuŝis, miaj okuloj ĝin vidis, sed la turniĝoj estis tiom komplikaj kaj malcertaj ke mi sciis ke mi mortus antaŭ ĝin atingi.

II

Finfine malligiĝinta el tiu koŝmaro, mi min trovis kuŝa kaj ligita en oblonga ŝtona niĉo, ne pli granda ol kutima sepultejo, fosita en la surfaco de aspra flanko monta. La vandoj estis malsekaj, glatigitaj pli de la tempo ol de homa laboro. Mi sentis en la brusto doloran pulson, mi sentis la bruligon de soifo. Mi eletendiĝis kaj malforte kriis. Je montopiedo senbrue fluis malpura rivereto, de ŝtonoj kaj sablo malhelpita; je mala bordo brilis (je la unuaj, aŭ lastaj, sunradiusoj), riveliĝanta, la Urbo de la Senmortuloj. Mi vidis murojn, arkojn, gablojn kaj forumojn: la bazo estis ŝtona altebenaĵo. Cento da senregulaj niĉoj, samaj kiel la mia, truis la monton kaj la valon. En la sablo estis malprofundaj putoj; el tiuj mizeraj fosoj, kaj el la niĉoj, emerĝis grizhaŭtaj homoj, kun neglektita barbo, nudaj. Mi kredis rekoni ilin; ili apartenis al la besta gento de trogloditoj, kiuj infestas la bordojn de la araba golfo kaj la etiopiaj grotoj; mi ne miris, ke ili ne parolis, kaj ke ili manĝis serpentojn.

Soiftormento temerarigis min. Mi kalkulis, ke mi estis je ĉirkaŭ tridek futoj de la sablo; mi min subenĵetis, kun malfermitaj okuloj, kaj manoj ligitaj malantaŭ la dorso, laŭ la montoflanko. Mi dronigis mian sangoplenan vizaĝon en la malhelan akvon. Mi trinkis samkiel bestoj trinkas. Antaŭ perdiĝi denove en dormo kaj deliroj, neklarigeble mi ripetis kelkajn grekajn vortojn: la riĉaj teŭkroj de zeleo kiuj trinkas la nigran akvon de Ezepo...

Mi ne scias kiom multaj tagoj kaj noktoj pasis super mi. Dolora, nekapabla reŝirmiĝi de kavernoj, nuda sur la nekonata sablo, mi lasis ke luno kaj suno ludu kun mia nefeliĉa destino. La trogloditoj, infanece barbaraj, ne helpis min travivi nek morti. Vane mi preĝpetis ke ili mortigu min. Iun tagon, per akra ŝtono, mi rompis miajn ligojn. Alian, mi leviĝis kaj mi povis almozi aŭ ŝteli - mi, Marcus Flaminius Rufus, milita tribunuso de unu de la Romiaj legioj - mian unuan malŝatategan porcion de serpenta viando.

La volo vidi la Senmortulojn, tuŝi la superhoman Urbon, preskaŭ malpermesis min dormi. Kvazaŭ divenintaj mian intencon, ankaŭ la trogloditoj ne dormis: unue mi kredis ke ili estis gardantaj min; poste, ke ili kontaĝiĝis de mia malkvieto, samkiel okazas al hundoj. Por lasi la barbaran vilaĝon mi elektis la plej evidentan horon, la subiĝo de la tago, kiam ĉiuj homoj emerĝas de la ŝtonaj fendoj, kaj de la putoj, kaj rigardas la sunsubiron, sen ĝin vidi. Mi laŭtvoĉe preĝis, ne por elpeti la dian favoron sed por timigi la tribon per artikulaciitaj vortoj. Mi transiris la sablan rivereton kaj direktiĝis al la urbo. Konfuze, sekvis min du aŭ tri viroj. Ili estis (samkiel la aliaj de tiu gento) malaltaj; ili ne sentigis timon sed repuŝon. Mi devis ĉirkaŭiri kelkajn neregulajn kaviĝojn kiuj ŝajnis al mi fosaĵoj; vualita de la grandeco de la Urbo, mi ĝin kredis proksima. Ĉirkaŭ noktomezo mi tretis, plenan je idolaj formoj sur la flava sablo, la nigran ombron de ĝiaj muregoj. Min haltigis iuspeca sankta hororo. Tiom abomenitaj de homo estas nekonateco kaj dezerto, ke mi ĝojiĝis ke unu el la trogloditoj min akompanis ĝis tie. Mi fermis la okulojn kaj atendis, sen dormi, ke la tago ekbrilu.

Mi diris ke la urbo staris sur ŝtona altebenaĵo. Tiu altebenaĵo, komparebla al rifaro, ne estis malpli apika ol la muregoj. Mi vane lacigis miajn piedojn: la nigra bazamento ne enhavis eĉ unu malgrandan neregulaĵon, la senŝanĝaj muregoj ne ŝajnis permesi eĉ unu nuran pordon. La suna varmego igis min rifuĝi en kaverno; je la fundo estis puto, en la puto ŝtuparo kiu enabismiĝis en la suban tenebron. Mi subeniris; tra ĥaosaj malpuraj galerioj mi atingis vastan rondan ĉambron, apenaŭ videblan. Estis naŭ pordoj en tiu kelĉambro; ok malfermiĝis al labirinto kiu trompe alvenis al la sama ĉambro; la naŭa (tra alia labirinto) al dua ronda ĉambro, sama kiel la unua. Mi ne konas la tutan nombron de la ĉambroj; miaj malbonŝanco kaj angoro ilin multobligis. La silento estis malamika kaj preskaŭ perfekta; estis neniu alia bruo en tiuj profundaj ŝtonaj retoj, krom subtera vento, kies devenon mi ne malkovris; sensone tra la fendoj perdiĝis rustakvaj akvogutetoj. Hororige, mi kutimiĝis al tiu necerta mondo; mi opiniis nekredeble ke povis ekzisti io alia krom kelĉambroj kun naŭ pordoj kaj longaj koridoroj kiuj disduiĝas. Mi ne scias dum kiom da tempo mi devis promeni subtere; mi scias ke kelkfoje mi konfuzis en la saman hejmveon la teruran barbaran vilaĝon kaj mian naskiĝurbon, inter la vitĝardenoj.

Je la fino de koridoro, neatendita muro haltigis mian iron, fora lumo falis sur min. Mi levis la vualitajn okulojn: alte, vertiĝe, mi vidis tiom lazuran ĉielrondon, ke ĝi ŝajnis al mi purpura. Metalaj ŝtupoj grimpis la muron. Laceco min falemigis, sed mi supreniris, kelkfoje haltante por singulti je feliĉo. Mi ekvidis kapitelojn kaj astragalojn, triangulajn gablojn kaj arkojn, konfuzajn paradojn de granito kaj marmoro. Tiel oni permesis al mi supreniri de la blinda regiono de nigraj interplektaj labirintoj al la brila Urbo.

Mi atingis iuspecan mallongan placon; fakte, korton. Ĝin ĉirkaŭigis nura konstruaĵo, je senregula formo kaj varia alteco; al tiu heterogena konstruaĵo apartenis la multaj kupoloj kaj kolumnoj. Antaŭ ĉiu detalo de tiu nekredebla monumento, min mirigis la antikveco de ĝia konstruado. Mi sentis ke ĝi antaŭis la homojn, kaj la teron. La evidenta antikveco (kvankam iel terura por la okuloj) ŝajnis al mi kongrua al laboro de senmortulaj kreintoj. Atente je komenco, poste indiferente, finfine senespere, mi vagis tra ŝtuparoj kaj pavimoj de la nesolvebla konstruaĵo. (Poste mi komprenis ke la larĝeco kaj alteco de la ŝtupoj estis nekonstantaj, fakto kiu klarigis la strangan lacecon kiun ili donis al mi.) Ĉi tiu konstruaĵo estas farita de dioj, mi komence opiniis. Mi esploris la neloĝatajn ĉirkaŭbaritejojn kaj mi korektiĝis: La dioj kiuj ĝin starigis mortis. Mi rimarkis ĝiajn strangaĵojn kaj mi diris: La dioj kiuj ĝin starigis estis frenezaj. Mi tion diris, mi memoras, pro nekomprenebla mallaŭdo kiu estis preskaŭ rimorso, pli pro mensa hororo ol pro senta timo. Aliaj impresoj aldoniĝis al tiu de senfina antikveco: tiu pri senfineco, tiu pri terureco, tiu de sensenca komplikeco. Mi estis trairinta labirinton, sed la brila Urbo de la Senmortuloj min timigis kaj naŭzis. Labirinto estas aĵo kreita por konfuzi homojn; ĝia arkitekturo, riĉa je simetrioj, submetiĝas al tiu celo. En la konstruaĵo kiun mi neperfekte esploris, la arkitekturo mankis je ajna celo. Abundis koridoroj sen eliro, neatingeble altaj fenestroj, grandegaj pordoj kiuj malfermiĝis al kelo aŭ puto, nekredeblaj renversitaj ŝtuparoj, kun ŝtupoj kaj balustrado suben. Aliaj adherantaj al la flanko de monumenta muro, mortis sen atingi iun ajn lokon, post du aŭ tri rondiroj, en la superaj tenebroj de la kupoloj. Mi ne scias ĉu ĉiuj ekzemploj kiujn mi listigis estas laŭliteraj; mi scias ke dum multaj jaroj ili infestis miajn koŝmarojn; mi ne povas scii nun ĉu iu detalo transskribiĝis de realeco aŭ de la formoj kiuj ĝenis miajn noktojn. Ĉi tiu urbo (mi pensis) estas tiom horora ke ĝiaj nuraj ekzisto kaj daŭro, eĉ se en la centro de sekreta dezerto, infektas la pasintecon kaj la estontecon kaj iel kuntrenas la astrojn. Dum ĝi daŭros, neniu en la mondo povos esti brava aŭ feliĉa. Mi ne volas ĝin priskribi. Ĥaoso de heterogenaj vortoj, taŭra aŭ tigra korpo en kiu svarmas monstre, kunigitaj kaj sin reciproke malamantaj, dentoj, organoj kaj kapoj, povas esti, eble, bildoj kiuj ĝin proksimigas.

Mi ne memoras la etapojn de mia reveno, inter la polvaj kaj malsekaj subteraĵoj. Mi nur scias ke ne lasis min la timo ke, je la foriro de la lasta labirinto, denove ĉirkaŭigos min la abomena Urbo de la Senmortuloj. Nenion alian mi povas memori. Ĉi tiu forgeso, nun nevenkebla, estis eble volita; eble la cirkonstancoj de mia eskapo estis tiom senplezuraj ke, iun tagon same forgesitan, mi ĵuris ilin forgesi.

III

Tiu kiu atente legis la rakonton de miaj provoj, memoris ke tribulo min sekvis samkiel hundo ĝis la senregula ombro de la muregoj. Kiam mi lasis la lastan subteran koridoron, mi lin trovis je la eniro de la kaverno. Li kuŝis sur la sablo, kie li plumpe skribis kaj forigis aron da signoj, kiuj estis kiel la sonĝaj literoj, kiuj konfuziĝas ĝuste kiam ni ekkomprenas ilin. Unue mi kredis ke temis pri barbara skribado; poste mi komprenis ke estas absurde opinii ke homoj kiuj ne atingis la kapablon paroli, konu skribon. Krome, neniu el la formoj samis al alia, kaj tio ekskludis aŭ malproksimigis la eblon, ke ili estas simbolaj. La viro ilin skribis, rigardis kaj korektis. Abrupte, kvazaŭ tiu ludo enuigus lin, li ilin forviŝis per manplato kaj antaŭbrako. Li min rigardis, li ne ŝajnis min rekoni. Tamen, tiom grandis la senpezigo kiu min superŝutis (aŭ tiom granda kaj timoplena estis mia soleco), ke mi pensis, ke tiu rudimenta troglodito, kiu min rigardis de la kaverna grundo, restis tie por atendi min. La suno bruligis la ebenaĵon; kiam ni komencis la revenvojaĝon vilaĝen, sub la unuaj steloj, la sablo brulis sub la piedoj. La troglodito antaŭis min; tiun nokton mi konceptis la intencon instrui al li kiel rekoni, kaj eble ripeti, kelkajn vortojn. Hundoj kaj ĉevaloj - mi konsideris - kapablas la unuan aferon; multaj birdoj, kiel la Cezara najtingalo, la duan. Ne gravas kiom kruda, homa inteligento ĉiam estas pli granda ol tiu de neraciaj estaĵoj.

La humileco kaj mizero de la troglodito prenis el mia memoro la bildon de Argo, la maljuna mortiĝanta hundo de Odiseado, kaj tial mi nomis lin Argo kaj mi provis tion instrui al li. Sed ĉiu mia strebo fiaskis. Volo, rigoro kaj obstino tute senrezultis. Senmova, inertmiena, li ŝajnis ne ekaŭdi la sonojn kiujn mi provis enbati en lian kapon. Kelkajn paŝojn for de mi, li estis kvazaŭ forega. Ĵetiĝinta sur la sablon, simila al iu eta kaj falema lafa sfinkso, li lasis ke super li la ĉieloj turniĝu, de la taga ĝis la nokta krepusko. Ŝajnis neeble al mi ke li ne rimarkis mian intencon. Mi memoris ke famas inter la Etiopuloj tio, ke la simioj ne parolas decide, por ne esti devigitaj al laboro, kaj mi alskribis la silenton de Argo kiel timo aŭ diferenco. El tiu imago mi iris al aliaj, eĉ pli strangaj. Mi pensis ke Argo kaj mi apartenis al malsamaj universoj; mi pensis ke niaj perceptoj estas samaj, sed ke Argo ilin kombinadis malsame kaj konstruis per ili aliajn objektojn; mi pensis ke eble por li objektoj ne ekzistas, sed vertiĝa kaj kontinua ludo da mallongegaj impresoj. Mi pensis al mondo sen memoro, sen tempo; mi konsideris eblan lingvon farita je senpersonaj verboj aŭ nedeklinacieblaj nomoj. Tiel mortadis miaj tagoj kaj kun ili, la jaroj, sed io simila al feliĉo okazis iun matenon. Pluvis, per pova malrapido.

Dezertaj noktoj povas esti malvarmaj, sed tiu estis fajra. Mi sonĝis ke Tesajla rivero (al kies akvoj mi redonis oran fiŝon) venis por min liberigi; sur la ruĝa sablo kaj sur la nigra ŝtono mi aŭdis ĝian alproksimiĝon; la aera freŝeco kaj la obstina pluva bruo min vekis. Mi nude kuris por ĝin ricevi. La nokto deklinaciiĝis; sub la flavaj nuboj la tribo, ne malpli feliĉa ol mi, ofertis sin per ia ekstazo al la perfortaj skualoj. Ili ŝajnis koribantoj regitaj el dieco. Argo, kun okuloj rigardantaj la ĉielon, ĝemis; riveretoj kuris tra lia vizaĝo, ne nur akvaj, sed (kiel mi poste komprenis) larmaj. Argo! - mi krivokis - Argo!

Tiam, per malforta miro, kvazaŭ li malkovris aferon perditan kaj de multa tempo forgesitan, Argo balbutis la jenajn vortojn: Argo, hundo de Odiseo. Kaj poste, denove sen min rigardi: Ĉi tiu hundo ĵetita en la sterkon.

Ni facile akceptas realecon, eble ĉar ni intuicias ke nenio estas reala. Mi demandis al li, kion li sciis pri Odiseado. La uzo de la greka lingvo malfacile sukcesis por li: mi devis ripeti la demandon.

Malmultegon, li diris. Malpli ol la plej malbona rapsodo. Eble pasis mil kaj cent jaroj ekde kiam mi ĝin inventis.

IV

Ĉio klariĝis al mi tiun tagon. La trogloditoj estis la Senmortuloj; la sablakva rivereto, la Rivero kiun la kavaliro serĉis. Pri la urbo kies famo atingis eĉ ĝis la Ganĝo, antaŭ naŭ jarcentoj la Senmortuloj ĝin eldetruis. Per ĝiaj restaĵoj ili starigis, en la sama loko, la sensencan urbon kiun mi trairis; kvazaŭ parodio aŭ renverso kaj ankaŭ templo de la neraciaj dioj kiuj regas la mondon kaj pri kiuj ni nenion scias, krom tio ke ili similas al homo. Tiu konstruo estis la lasta simbolo al kiu la Senmortuloj konsentis; ĝi markas etapon je kiu, ĉiun entreprenon konsiderintaj kiel vanan, ili decidis vivi en la penso, en pura spekulativo. Ili starigis la urbon, forgesis ĝin kaj iris loĝi en la grotoj. Absorbitaj, ili preskaŭ ne rimarkis la fizikan mondon.

Ĉi tiujn aferojn Homero rakontis, same kiel iu parolas kun infano. Li ankaŭ rakontis pri sia maljunaĝo kaj pri la lasta vojaĝo kiun li komencis, movita, samkiel Odiseo, de la intenco atingi tiujn homojn kiuj ne konas la maron, kaj ne manĝas salan viandon, kaj ne scias pri la remo. Li loĝis unu jarcenton en la Urbo de la Senmortuloj. Kiam ili ĝin detruis, li sugestis la starigon de la alia. Ĉi tio ne devas surprizigi nin; estas fame, ke post la kantado de la milito de Trojo, Homero kantis la militon de ranoj kaj musoj. Estis kvazaŭ dio kiu unue kreis la kosmon, kaj poste la kaoson.

Senmorteco estas bagatelaĵo: escepte de homo, ĉiuj estaĵoj estas senmortaj, ĉar ili ne scias pri la morto; la terura, dieca, nekomprenebla afero estas konscii je propra senmorteco. Mi rimarkis ke, malgraŭ la religioj, tiu konvinko estas tre malofta. Izraelidoj, kristanoj kaj islamanoj konfesas senmortecon, sed la venerado kiun ili omaĝas al la unua de la du jarcentoj pruvas, ke ili nur kredas al ĝi, kaj fakte destinas ĉiun alian, je senfina kvanto, por ĝin premii aŭ puni. Pli racia ŝajnas al mi la rado de kelkaj Hindustanaj religioj; en tiu rado, kiu ne havas komenciĝon nek finon, ĉiu vivo estas efiko de la antaŭa kaj generas la postan, sed neniu difinas la tuton... Edukita de plurjarcenta ekzercado, la respubliko de la Senmortuloj atingis perfektecon je tolero kaj eble je malŝato. Ili sciis ke dum senfina tempo al ĉiu homo okazas ĉiu afero. Pro ties pasintaj aŭ estontaj virtoj, ĉiu homo meritas ĉian bonon, sed ankaŭ ĉian perfidon, pro ties pasintaj aŭ estontaj fiaĵoj. Same kiel en vetludoj la paraj kaj malparaj ciferoj tendencas al ekvilibro, tiel genio kaj stulteco nuligas kaj korektas sin reciproke kaj eble la kruda poemaĵo de la Cido estas la kontraŭpezo postulita de unu nura epiteto en la Eglogoj aŭ de diraĵo de Heraklito. La plej efemera penso obeas al nevidebla plano kaj povas kroni aŭ inaŭguri sekretan formon. Mi scias ke iuj realigis malbonon tiel ke en estontaj jarcentoj tio portu la bonon, aŭ pro tio ke ĝi venis en pasintaj jarcentoj... Tiel viditaj, ĉiuj niaj agoj estas justaj, sed ankaŭ indiferentaj. Ne ekzistas moralaj aŭ intelektaj meritoj. Homero verkis la Odiseadon; en senfina tempo, kun senfinaj cirkonstancoj kaj ŝanĝiĝoj, tio kio neeblas estas ne verki, almenaŭ unu fojon, la Odiseadon. Neniu estas iu, unu nura senmortulo estas ĉiuj homoj. Kiel Cornelius Agrippa, mi estas dio, mi estas heroo, mi estas filozofo, mi estas demono kaj mi estas mondo, kiu estas komplika maniero por diri ke mi ne estas.

La koncepto de mondo kiel sistemo de precizaj kompensoj vaste influis la Senmortulojn. Unue, ĝi imunis ilin al kompato. Mi parolis pri la antikvaj kavernoj kiuj rompis la ebenaĵon en la alia rivera bordo; iu viro subenfalis en la plej profundan; li ne povis vundiĝi nek morti, sed soifo lin bruligis; pasis sepdek jaroj ĝis finfine iu ĵetis ŝnuron al li. Eĉ ne la persona destino interesis. La korpo estis obeema dombesto kaj sufiĉis por ĝi, ĉiun monaton, almozo je kelkaj horoj da dormo, iom da akvo kaj peceto da viando. Sed oni ne kredu nin asketaj. Ne ekzistas pli komplika plezuro ol pensumado kaj ni abandoniĝis en ĝin. Estu ekzemplo, tiun matenon, la malnova, baza ĝuo de pluvo. Sed estis maloftegaj momentoj; ĉiuj Senmortuloj kapablis je perfekta kvieto; mi memoras iun kiun mi neniam vidis stare; birdo nestis sur lia brusto.

Inter la korolarioj de doktrino laŭ kiu ne ekzistas io ajn kio ne kompensiĝas de io alia, estas iu malgrava teorie, sed kiu igis nin, je la komenciĝo aŭ fino de la deka jarcento, disvastiĝi tra la tero. Ĝi enhaviĝas en la jenaj vortoj: Ekzistas rivero kies akvo donas senmortecon; en iu regiono estas alia rivero, kies akvoj forprenas ĝin. La kvanto da riveroj ne estas senfina; senmortula vojaĝanto kiu trairas la mondon iun tagon sukcesos trinki el ĉiuj. Ni proponis trovi tiun riveron.

Morto (aŭ ties aludo) valorigas kaj patosigas homojn. Ili kortuŝas pro ilia fantomeca kondiĉo; ĉiu ago kiun ili ne realigas povas esti la lasta; ne ekzistas vizaĝo kiu ne estas same forviŝiĝonta samkiel sonĝa vizaĝo. Ĉio, inter la mortuloj, havas nerekapteblan kaj kaŭzan valoron. Inter la Senmortuloj, male, ĉiu ago (kaj ĉiu penso) eĥas aliajn kiuj antaŭis ĝin en la pasinteco, sen videbla komenciĝo, aŭ fidele aŭguras aliajn kiuj en la estonteco ĝisvertiĝe ĝin ripetos. Ne ekzistas io kio ne estas same perdita kiel inter nelacigeblaj speguloj. Nenio povas okazi unu nuran fojon, nenio estas valore provizora. Tio kio estas rita, grava, elegia, ne valoras por la Senmortuloj. Homero kaj mi disiĝis je la eniro de Tangero; mi kredas, ke eĉ sen adiaŭoj.

V

Mi trairis novajn regnojn, novajn imperojn. En la aŭtuno de 1066 mi militservis sur la ponto de Stamford, mi ne plu memoras ĉu inter la armeo de Harold, kiu frue trovis sian destinon, aŭ ĉu en tiu de Harald Hardrada kiu konkeris ses futojn da angla tero, aŭ malmulton pli. En la sepa jarcento de Heĝiro, en la ĉirkaŭurbo de Bulaq, mi transskribis per malrapida kaligrafio, en forgesita lingvo, per nekonata alfabeto, la sep vojaĝojn de Sinbado kaj la historion de la Bronza Urbo. En karcera korto de Samarkando mi longe ŝakludis. En Bikanir mi profesiis astrologion, kaj same en Bohemio. En 1638 mi troviĝis en Kolzsvár kaj poste en Leipzig. En Aberdeen, en 1714, mi subskribiĝis al la ses volumoj de la Iliado de Pope; mi scias ke mi ilin legis plezure. Ĉirkaŭ 1729 mi diskutis la originon de tiu poemo kun profesoro de retoriko, nomita, mi kredas, Giambattista; liaj argumentoj ŝajnis al mi nerefuteblaj. La kvaran de oktobro de 1921, la Patna, kiu estis min portanta al Bombay, devis ĵeti la ankron en haveno de la eritrea marbordo.¹ Mi alteriĝis; mi memoris aliajn matenojn, foregajn, pasintajn antaŭ la Ruĝa Maro kiam mi estis tribunuso de Romo kaj la febro, la magio kaj neagado konsumis la soldatojn. Je la urba periferio mi vidis helakvan riveron; mi trinkis el ĝi, pro kutimo. Dum mi grimpis la ripon, dornoplena arbo ŝiris mian mandorson. La nekutima doloro ŝajnis al mi akrega. Nekredema, silenta kaj feliĉa, mi kontemplis la valoran formiĝon de malrapida sangoguto. Mi denove estas mortula, mi ripetis al mi mem, mi denove estas simila al ĉiu alia homo. Tiun nokton mi dormis ĝis la sunleviĝo.

...Mi relegis, post jaro, ĉi tiujn paĝojn. Mi scias ke ili ne foras de vereco, sed en la unuaj ĉapitroj, kaj en kelkaj alineoj de la aliaj, mi eble perceptas ion malveran. Tio dependas, eble, de la trouzo de detaloj, procedo kiun mi lernis de poetistoj kaj kiu infektas ĉion per malvero, ĉar detaloj povas abundi en faktoj sed ne en ties memoroj... Sed mi kredas ke mi trovis pli intiman kialon. Mi ĝin skribos: ne gravas ĉu oni min juĝos fantazioplena.

La rakonto de mi priskribita ŝajnas nereala ĉar en ĝi miksiĝas la eventoj de du apartaj personoj. En la unua ĉapitro, la kavaliro petas la nomon de la rivero kiu banas la muregojn de Tebo; Flaminius Rufus, kiu unue donis al la urbo la epiteton Hekatompylos, diras ke la rivero estas Egipto; neniu el ĉi tiuj nomoj taŭgas por li sed por Homero, kiu eksplicite mencias, en la Iliado, la urbon Tebo Hekatompylos, kaj en la Odiseado, per la buŝo de Proteus kaj de Odiseo, senŝanĝe diras Egipton por celi Nilon. En la dua ĉapitro, la romiano, trinkante la senmortuligan akvon, elparolas kelkajn vortojn en la greka; tiuj vortoj estas de Homero kaj oni ilin povas trovi je la fino de la fama ŝipolisto. Plue, en la vertiĝa palaco, li parolas pri "nekomprenebla mallaŭdo kiu estis preskaŭ rimorso"; ĉi tiu vortoj bone taŭgas al Homero, kiu imagis tian hororon. Tiaj anomalioj malkvietigis min; aliaj, estetikaj, permesis al mi malkovri la veron. Ili troviĝas en la lasta ĉapitro; en ĝi estas skribite ke mi servis sur la ponto de Stamford, ke mi transskribis, en Bulaq, la vojaĝojn de Sinbad la Maristo kaj ke mi subskribiĝis, en Aberdeen, al la angla Iliado de Pope. Oni povas legi, interalie: "En Bikanir mi profesiis astrologion, kaj same en Bohemio". Neniu el ĉi tiuj atestoj estas falsa; sed estas signifoplene, ke oni evidentigis ilin. La unua ŝajnas konveni al militemulo, sed poste oni rimarkas ke la rakontanto ne interesiĝas pri la detaloj de la batalo, sed pri la destino de la homoj. La sekvaj estas pli kuriozaj. Obskura baza kialo devigis min rimarki ilin; mi tion faris ĉar mi sciis ke ili estis patosaj. Ili ne estas tiaj, se diritaj de la romia Flaminius Rufus. Ili ja estas tiaj, se diritaj de Homero; estas strange ke ĉi-lasta kopiis, en la dektria jarcento, la adventurojn de Sinbad, de iu alia Odiseo, kaj ke li malkovru, post multaj jarcentoj, en norda regno kaj per barbara lingvo, la formojn de lia Iliado. Pri la frazo kie aperas la nomo Bikanir, videblas ke ĝin klerulo forĝis, deziranta (samkiel la aŭtoro de la ŝipolisto) paradmontri grandiozajn vortojn.²

Kiam la fino alproksimiĝas, ne plu restas bildoj de la memoro; nur restas vortoj. Oni ne surpriziĝu, ke la tempo konfuzigis tiujn kiuj iam min reprezentis, kun tiuj kiuj simbolis la destinon de tiuj kiuj akompanis min dum tiom da jarcentoj. Mi estis Homero; baldaŭ, mi estos Neniu, samkiel Odiseo; baldaŭ, mi estos ĉiuj: mi estos morta.

Apendica noto de 1950. Inter la komentoj kiujn publikigo de ĉi tiu testo kaŭzis, la plej kurioza, se ne la plej afabla, titoliĝas A coat of many colours (Manchester, 1948) kaj tenacplume ĝin verkis d-ro Nahum Cordovero. Ĝi konsistas je cento da paĝoj. En ĝi oni parolas pri la grekaj flikverkoj, pri tiuj de malalta latineco, pri Ben Jonson, kiu difinis siajn samepokulojn per verkopecoj de Seneca, pri la Virgilius evangelizans de Alexander Ross, pri la majstraĵoj de George Moore kaj Eliot, kaj, fine, pri la "rakonto atribuita al la antikvaĵisto Joseph Cartaphilus." La aŭtoro denuncas, en la unua ĉapitro, mallongajn interpoladojn de Plinio (Historia Naturalis, V, 8); en la dua, de Thomas de Quincey (Writings, III, 439); en la tria, de letero de Descartes al ambasadoro Pierre Chanut; en la kvara, de Bernard Shaw (Back to Methuselah, V). El ĉi tiuj entrudiĝoj, aŭ ŝteloj, li deduktas ke la tuta verko estas apokrifa.

Laŭ mia opinio, tiu konkludo estas neakceptebla. Kiam la fino alproksimiĝas, Cartaphilus skribis, ne plu restas bildoj de la memoro; nur restas vortoj. Vortoj, elradikigitaj kaj mutilitaj, aliulaj vortoj, estis la mizera almozo kiun horoj kaj jarcentoj lasis al li.


(1) Estas skrapsigno en la manuskripto; eble la nomo de la haveno forviŝiĝis.

(2) Ernesto Sabato sugestas ke tiu Giambattista kiu debatis la formiĝon de la Iliado kun la antikvaĵisto Cartaphilus estas Giambattista Vico; ĉi tiu opiniis ke Homero estas simbola persono, samkiel Plutono aŭ Akilo.