Jorge L. Borges - La cirklaj ruinaĵoj

La cirklaj ruinaĵoj
de J.L. Borges
Traduko de Manuel Giorgini
"And if he let off dreaming about you..."
Through the Looking-Glass, IV

Neniu lin vidis elboatiĝi dum la unuanima nokto, neniu vidis la bambuan kanuon grundi en la sanktan ŝlimon; sed malmultajn tagojn poste, neniu ne sciis ke la silentema viro venis el la Sudo kaj ke lia patrujo estis unu el la senfinaj vilaĝoj kiuj kuŝas sur la almonta parto de la rivero, en la perforta flanko de la monto, kie la Zenda idiomo ne infektiĝis de la ĝerka, kaj kie lepro maloftas. La griza viro kisis la ŝlimon, grimpis la bordon sen formovi (eble sen senti) la rubusojn kiuj ŝiris lian karnon, kaj sin tiris ŝlima kaj sangoplena ĝis la cirkla ĉirkaŭbarilo kiu kronas ŝtonan tigron aŭ ĉevalon, kiu iam koloris kiel fajro kaj nun koloras kiel cindro. Ĉi tiu rotondo estas ĉio kio restas de templo kiun antikvaj bruloj voris, de la marĉa vegetalaro profanita, kaj kies dio ne plu honoriĝas de homoj. La fremdulo kuŝis ĉe la piedo de la statuo. Li vekiĝis de la plena suno. Li senmire konstatis ke la vundoj cikatriĝis; li fermis siajn palajn okulojn kaj dormis, ne pro karna laco, sed pro determino de volo. Li sciis ke ĉi tiu templo estis la loko kiu konvenis al lia nevenkebla intenco; li sciis ke la senĉesaj arboj ne sukcesis sufoki, en la valo, la ruinaĵojn de alia favora templo, ankaŭ ĝi por bruliĝintaj kaj mortaj dioj; li sciis ke lia tuja devo estis dormo. Nekonsolebla birdokrio lin vekis je noktomezo. Nudpiedaj spuroj, iuj fruktoj kaj pelvo informis lin ke la lokuloj respekte spionis lian dormon kaj petis lian protekton, aŭ timis lian magion. Li sentis la malvarmon de timo kaj serĉis en la kaduka muraro sepultejan niĉon kie li sin kovris per nekonataj folioj.

La intenco kiu lin kondukis ne estis neebla, kvankam supernatura. Li volis sonĝi homon: li volis ĝin sonĝi detale tuta, kaj ĝin trudi al realeco. Ĉi tiu magia projekto konsumis la tutan spacon de lia animo; se iu petintus lian propran nomon al li, aŭ ajnan parton de lia antaŭa historio, li ne sciintus respondi. La neloĝata kaj rompita templo konvenis al li, ĉar ĝi estis minimuma videbla mondo; ankaŭ konvenis la proksimeco de la kamparanoj, ĉar ili sin taskis per la helpo de liaj senpretendaj bezonoj. La rizo kaj la fruktoj el ilia tributo estis sufiĉa nutraĵo por lia korpo, konsekrita al la nura tasko dormi kaj sonĝi.

Komence la sonĝoj estis ĥaosaj; poste, dialektikaj. La fremdulo sin sonĝis en la centro de cirkla amfiteatro kiu iel ankaŭ estis la bruliĝinta templo; nuboj da silentemaj lernantoj pezigis ties ŝtupojn; la vizaĝoj de la lastaj perdiĝis kelkajn jarcentojn for kaj je stela alteco, sed ili estis tute precizaj. La viro diktis lecionojn de anatomio, kosmografio, magio: tiuj vizaĝoj aŭskultis anksiece kaj klopodis respondi saĝe, kvazaŭ ili divenis la gravecon de tiu ekzameno, kiu traigus unu el ili el la kondiĉo de vana revo, kaj lin interpolus en la realan mondon. Dum la sonĝo, aŭ poste, vekiĝinta, la viro konsideris la respondojn de siaj fantomoj, ne lasis ke la trompuloj lin prifriponu, divenis el iuj perpleksoj kreskan inteligenton. Li serĉis animon kiu meritus partopreni en la universo.

Post naŭ aŭ dek noktoj li komprenis ke li ne povis esperi je tiuj lernantoj kiuj pasive akceptis lian doktrinon, sed ja je tiuj kiuj riskis, foje, prudentan kontraŭdiron. La unuaj, kvankam dignaj je amo kaj korinklino, ne povis aspiri al individueco; la aliaj iom pli antaŭekzistis. Iun posttagmezon (nun ankaŭ posttagmezoj tributis dormon, nun li vekis nur paron da horoj matene) li por ĉiam adiaŭis la vastan iluzian kolegion kaj restis kun nur unu lernanto. Estis li silentema, melankolia knabo, foje sendisciplina, liaj akraj trajtoj ripetis tiujn de lia sonĝinto. La abrupta forigo de liaj samdisĉiploj ne konfuzis lin longe; post kelkaj lecionoj liaj progresoj jam mirigis la instruiston. Sed jen, katastrofo. Iun tagon la viro emerĝis el dormo samkiel el viskoza dezerto; li rigardis la vanan sunsubiran lumon kiun li kredis sunleviĝa; li komprenis ke li ne sonĝis. Tiun tutan nokton kaj la sekvan tagon la netolerebla sendorma lucido falis sur lin. Li volis esplori la arbaron, sin elĉerpi; sed li apenaŭ povis, pro cikuto, havi kelkajn erojn da malforta dormo, fluge transigitajn el rudimentaj, senutilaj vizioj. Li volis alvoki la kolegion, sed jam post kelkaj instigaj vortoj ĝi distordiĝis kaj forviŝiĝis. Dum la preskaŭ eterna veko, koleraj larmoj brulis liajn malnovajn okulojn.

Li komprenis ke la tasko modeli la senkoheran kaj vertiĝan sonĝomaterion estas la plej malfacila kiun homo povas alpreni, eĉ penetrante ĉiun enigmon, de la supera kaj suba rangoj; multe pli malfacila ol teksi ŝnuron de sablo, aŭ stampi la senvizaĝan venton. Li komprenis ke komenca nesukceso estis neevitebla. Li ĵuris forgesi la egan halucinon kiu komence lin forkondukis, kaj serĉis alian labormetodon. Antaŭ apliki ĝin, li dediĉis tutan monaton al repreno de la fortoj kiujn li malŝparis dum la deliro. Li ne plu antaŭplanis sonĝi, kaj preskaŭ tuj li sukcesis dormi dum akcepteble longa parto de la tago. Li ne atentis la maloftajn sonĝojn dum tiu periodo. Por ripeti la sukceson, li atendis kompletiĝon de la lundisko. Tiam, vespere, li sin purigis en la riveraj akvoj, adoris la planedajn diojn, prononcis la permesitajn silabojn de potenca nomo, kaj dormis. Preskaŭ tuj, li sonĝis pulsantan koron.

Li ĝin sonĝis aktiva, varma, sekreta, pugne granda, grenatkolora en la duonlumo de homa korpo ankoraŭ senvizaĝa, senseksa; per detala amo li ĝin sonĝis, dum dek kvar lucidaj noktoj. Ĉiun nokton li ĉiam pli evidente ĝin perceptis. Li ne tuŝis ĝin; li limis sin al atestado, observo, kelkfoje al korekto per rigardo. Li ĝin perceptis, li ĝin vivis, el multaj distoj kaj laŭ multaj anguloj. La dek kvaran nokton li flugtuŝis la pulman arterion kaj poste la tutan koron, de ekstere kaj de interne. La ekzameno lin kontentigis. Li intence ne dormis dum tuta nokto; poste li reprenis la koron, alvokis nomon de planedo kaj transiris al vido de alia ĉefa organo. Dum malpli ol jaro li atingis la skeleton, la palpebrojn. La sennombra hararo estis eble la plej malfacila tasko. Li sonĝis kompletan homon, junulon, kiu tamen ne levis sin, ne parolis, nek povis malfermi la okulojn. Nokton post nokto li plusonĝis lin dormantan.

En gnostikaj kosmogonioj, demiurgoj knedas ruĝan Adamon kiu ne povas levi sin; same nekapabla, kruda kaj baza kiel tiu polva Adamo, estis la sonĝa Adamo kiun la noktoj de la magiisto konstruis. Iun vesperon, la viro preskaŭ detruis la tutan kreitaĵon, sed li ekpentis. (Estintus pli bone por li ĝin detrui). Kompletiginte ĉiun voton al la diaĵoj de la tero kaj de la rivero, li sin ĵetis al la piedo de la bildo kiu estis eble tigro eble ĉevalo, kaj preĝpetis ĝian nekonatan helpon. Je krepusko de tiu sama tago, li sonĝis tiun statuon. Li ĝin sonĝis vivanta, ektrema; ne estis abomena miksaĵo de ĉevalo kaj tigro, sed la du impetaj bestoj samtempe, kaj ankaŭ taŭro, rozo, ŝtormo. Tiu multobleca diaĵo rivelis al li ke lia nomo estis Fajro, kaj ke en tiu cirkla templo (kaj en aliaj samaj) oni al li oferis kaj kultis, kaj ke li magie animigos la sonĝitan fantomon, tiel ke ĉiu kreitaĵo, krom la fajro mem kaj la kreinto, lin kredos propra persono. La diaĵo ordonis al li, ke li sendu la fantomon, post instruado pri la ritoj, al la alia ruiniĝanta templo, kies turoj situis vale, tiel ke voĉo denove laŭdkantu la fajron en tiu senhoma konstruaĵo. Dum la dormo de la viro kiu lin sonĝis, la sonĝito vekiĝis.

La magiisto plenumis la ordonojn. Li dediĉis kelkan tempon (kaj finiĝis la dua jaro) por malkovri al li la misterojn de la universo kaj de kulto de fajro. Intime, estis por li dolore disiĝi de li. Pretekste de pedagogia neceso, li ĉiun tagon longigis la horojn dediĉitaj al dormo. Li ankaŭ refaris la dekstran humeron, eble missukcesan. Kelkfoje lin malkvietigis impreso ke ĉio ĉi estis jam okazinta... Finfine liaj tagoj estis feliĉaj; siajn okulojn fermante, li pensis: "Nun mi estos kun mia filo". Aŭ, pli malofte: "La filo kiun mi generis min atendas, kaj ne ekzistos se mi ne iros".

Laŭgrade, li kutimigis lin al realeco. Iam li ordonis al li flagornami foran montopinton. La sekvan tagon, sur la monto, flagris la flago. Li aliajn samspecajn eksperimentojn provis, ĉiam pli aŭdacajn. Li ekkomprenis, iom bedaŭre, ke lia filo pretis por naskiĝi. Tiun saman nokton, unuafoje, li kisis lin, kaj sendis lin al la alia templo, kies restaĵoj blankumis vale, post multaj leŭgoj da nemalimplikebla arbaro kaj marĉo. Unue (tiel ke li neniam sciu ke li estas fantomo, tiel ke li kredu sin homo kiel la aliaj) li tute forgesigis al li liajn lernadajn jarojn.

Liaj venko kaj paco ne estis senmelankoliaj. Je sunleviĝo kaj sunsubiro li sin sternis antaŭ la ŝtona figuro, eble pensante ke lia nereala filo estis same ritanta, en aliaj cirklaj ruinaĵoj, en la valo; nokte li ne sonĝis, aŭ sonĝis same kiel la aliaj homoj. Li iom pale sensis la sonojn kaj formojn de la universo; la forestanta filo nutris sin per tiuj malpliiĝoj de lia animo. La celo de lia vivo estis plenumita; li pluvivis en ia ekstazo. Post ioma tempo kiun iuj rakontistoj de lia vivo preferas nombri laŭ jaroj, aliaj laŭ jarkvinoj, du remistoj lin vekis je noktomezo; li ne vidis iliajn vizaĝojn, sed ili parolis al li pri magia viro, en norda templo, kapabla promeni en fajro sen bruliĝi. La magiisto abrupte rememoris la vortojn de la diaĵo. Li memoris ke el ĉiu kreitaĵo kiu konsistigas la mondon, fajro estis la nura kiu sciis ke lia filo estis fantomo. Ĉi tiu memoro, komence kvietiga, fine turmentis lin. Li timis ke lia filo primeditu tiun strangan privilegion kaj ke li iel malkovru sian figurecon. Ne esti homo, esti projekcio de aliula sonĝo: kia nekomparebla humiliĝo, kia vertiĝo! Ĉiu patro interesiĝas pri la generitaj (permesitaj) filoj kiuj sentas konfuzon aŭ feliĉon; estas nature ke la magiisto pritimu la estonton de tiu filo, pensita visceron post viscero, trajton post trajto, dum mil kaj unu sekretaj noktoj.

La fino de lia pripensado estis abrupta, sed kelkaj signoj antaŭvenis ĝin. Unue (post longa sekeco) fora nubo sur monteto, malpeza samkiel birdo; poste, sude, ĉielo same rozkolora kiel gingivo de leopardo; poste la fumoj, kiuj rustigis la metalon de la noktoj; fine la freneza fuĝo de la bestoj. Ĉar ripetiĝas tio kio jam okazis dum la jarcentoj. La ruinaĵoj de la templo de la dio de fajro detruiĝis de la fajro. En senbirda sunleviĝo la magiisto vidis kontraŭ la murojn venanta la samcentran incendion. Li planis, momente, rifuĝon en la akvo; sed li komprenis ke morto venis por kroni lian maljunecon kaj por liberigi lin de liaj penoj. Li iris renkonte al la fajrorondoj; kiuj ne mordis lian karnon, kiuj lin karesis kaj inundis sen varmo kaj sen brulado. Konsole, humiliĝe, terure, li komprenis ke ankaŭ li estis ŝajnaĵo, ke iu alia estis lin sonĝanta.