Jorge L. Borges - La sonĝo de Coleridge

La sonĝo de Coleridge
de J.L. Borges
Traduko de Manuel Giorgini

La poemero Kubla Khan (pli ol 50 versoj senregulaj kaj rimaj, fajne prozodiaj) estis sonĝita de la angla poeto Samuel Taylor Coleridge, iun tagon dum la somero de 1797. Coleridge skribas, ke li vojaĝis al bieno en la teritorio Exmoor; malsaneto devigis lin uzi dormigilon; dormo venkis lin ne longe post legado de skribaĵo de Purchas, kiu rakontas la starigon de palaco fare de Kublaj Ĥano, la imperiestro kies okcidenta famo leviĝis de Marco Polo. En la sonĝo de Coleridge, la hazarda legitaĵo ekkreskis kaj multobliĝis; la dormanto ekvidis serion da viziaj bildoj kaj, simple, da vortoj kiuj ilin realigis; post kelkaj horoj li vekiĝis, certa ke li kreis, aŭ donace ricevis, eble tricentlinian poemon. Li memoris ilin per nekutima klaro kaj li povis transskribi la eron kiu restas inter liaj verkaĵoj. Neatendita vizitanto interrompis lin kaj estis por li neeble, poste, memori la ceteron. "Mi malkovris, per ne malgranda surprizo kaj humiliĝo," rakontas Coleridge, "ke kvankam mi iel tenis la ĝeneralan formon de la vizio, ĉio cetera, krom eble ok aŭ dek izoligitaj linioj, malaperis, same kiel bildoj sur rivera surfaco kiu ricevis ŝtonon, sed kiuj, bedaŭrinde, neniam rekonstruiĝas." Swinburne juĝis ke tio kio saviĝis estis la plej alta ekzemplo de muziko de angla lingvo kaj ke homo kapabla je analizo de tio, povus malplekti la fadenojn de ĉielarko (tiun metaforon elparolis John Keats). La tradukoj aŭ eksponoj de poemoj kies fundamenta virto estas muziko, estas vanaj kaj povus esti damaĝaj; ni nur memoru nun, ke nediskuteble brila paĝo allasiĝis, _dumsonĝe_, al Coleridge.

La evento, kvankam eksterordinara, ne unikas. En la psikologia eseo "The world of dream", Havelock Ellis komparis ĝin al tiu de violonisto kaj muzikverkisto Giuseppe Tartini, kiu sonĝis ke la Diablo (sia sklavo) ludis perviolone mirindan sonadon; la ludisto, vekiĝinta, kreis el sia malperfekta memoro la "Trilo de la Diablo". Alia klasika ekzemplo de senkonscia cerbumado estas tiu de Robert Louis Stevenson, kiu ricevis sonĝe la temon de "Olalla" (kiel li mem rakontis en sia Chapter on dreams) kaj per alia sonĝo, en 1884, tiun de Jekyll kaj Hyde. Tartini volis imiti, veka, sonĝan muzikon; Stevenson ricevis temojn, t.e. ĝeneralajn formojn, de sonĝo; pli proksima al la verba inspiro de Coleridge estas tiu kiu Beda la Respektinda atribuas al Caedmon (Historia ecclestiastica gentis Anglorum, IV, 24). La evento okazas je fino de la 7a jarcento, en la misia kaj milita Anglio de la saksaj reĝolandoj. Caedmon estis neklera ŝafpaŝtisto, ne plu juna; iun nokton, li eskapis el festo ĉar li komprenis, ke oni estis ofertonta al li harpon, kaj li sciis ke li ne kapablis kanti. Li kuŝis en la besteja ĉambro, inter la ĉevaloj, kaj dumdorme iu vokis lian nomon kaj ordonis al li, ke li kantu. Caedmon respondis ke li ne scipovis, sed la alia diris: "kantu la komencon de kreitaĵo". Caedmon tiam elparolis versojn kiujn li neniam aŭdis. Li ne forgesis vekiĝinte, kaj povis ilin ripeti antaŭ la monaĥoj de la proksima monaĥejo de Hild. Li neniam lernis legi, sed la monaĥoj klarigis al li partojn de la sankta historio kaj li "remaĉis ilin same kiel besto, kaj konvertis ilin al dolĉegaj versoj, kaj tiel li kantis la kreadon de la mondo kaj de homo kaj la tutan historion de Genezo kaj la elmigrado de la gefiloj de Izraelo kaj ilian alvenon al promesita lando, kaj multajn aliajn aferojn de la Biblio, kaj la enkarniĝon, Pasionon, resurekton kaj ĉieliron de Jesuo, kaj la venon de la Sankta Spirito, kaj la instruadon de la apostoloj, kaj ankaŭ la teruron de la Fina Juĝo, kaj la hororon de la inferaj punoj, la dolĉojn de la ĉielo kaj la pardonojn kaj juĝojn de Dio". Li estis la unua sankta poemisto de la angla nacio; "neniu egalis al li", diras Beda, "ĉar li ne lernis de homoj sed de Dio". Jarojn poste, li profetis la momenton de sia morto kaj li ĝin atendis dorme. Ni esperu ke li denove renkontis sian anĝelon.

Unuavide, la sonĝo de Coleridge riskas ŝajni malpli mirakla ol tiu de lia praulo. Kubla Khan estas mirinda verkaĵo kaj la naŭ versoj de la himno sonĝita de Caedmon prezentas neniun alian virton ol ilia sonĝa origino, sed Coleridge jam estis poeto, Caedmon ricevis talenton. Estas, tamen, sekva fakto, kiu pligrandigas senfine la miron de la sonĝo kiu generis Kubla Khan. Se ĉi tiu fakto estas vera, la historio de la sonĝo de Coleridge antaŭas lin de multaj jaroj kaj ankoraŭ ne tuŝis sian finon.

La poemisto sonĝis en 1797 (aliaj diras en 1798) kaj publikigis sian sonĝan rakonton en 1816, kiel pravigo por la nekompleteco de lia poemaĵo. Dudek jaroj poste, aperis en Parizo, ere, la unua okcidenta versio de unu el tiuj universaj historioj je kiuj tiom riĉas la persa literaturo, la Kompendio de Historioj de Rashid ud-Din, kiu datas de la 14a jarcento. En iu paĝo oni legas: "Oriente de Shang-tu, Kublaj Ĥano starigis palacon, laŭ plano kiun li vidis en sonĝo, kaj kiun li tenis en sia memoro". Tiu kiu skribis ĉi tion estis veziro de Ghazan Mahmud, kiu devenis de Kublaj.

Mongola imperiestro, en la 13a jarcento, sonĝas palacon kaj ĝin starigas laŭ la vizio; en la 18a jarcento, angla poeto kiu ne povis scii ke la faro naskiĝis de sonĝo, sonĝas poemon pri la palaco. Komparitaj al ĉi tiu simetrio, kiu laboras kun animoj de dormantaj homoj kaj ĉirkaŭprenas kontinentojn kaj jarcentojn, mi taksas malgrandecajn la aperoj, resurektoj kaj levadoj de preĝlibroj.

Kiun klarigon ni preferu? Tiuj kiuj komence rifuzas supernaturecon (mi ĉiam strebas aparteni al ĉi tiu grupo) juĝos ke la historio de la du sonĝoj estas koincido, desegno de la hazardo same kiel leonaj aŭ ĉevalaj formoj kiujn kelkfoje decidas la nuboj. Aliaj diros ke la poeto iel povis scii ke la imperiestro sonĝis la palacon kaj li anoncis ke li sonĝis la poemaĵon por krei belegan malveraĵon kiu povus pravigi aŭ maski la hakitajn kaj rapsodiajn versojn.(1) Tia konjekto estas verŝajna, sed devigas nin postuli, el nia menso, ekziston de teksto kiun sinologiistoj ne povis identifi, de kiu Coleridge povintus legi, antaŭ la jaro 1816, pri la sonĝo de Kublaj.(2) Estas certe pli ravaj la hipotezoj kiuj transcendas la rezonon. Ekzemple, oni povas supozi ke la animo de la imperiestro, post la detruo de la palaco, eniris la animon de Coleridge, por ke li povu rekonstrui ĝin per vortoj, pli daŭraj ol marmoroj kaj metaloj.

La unua sonĝo aldonis al realeco palacon; la dua, kiu okazis post kvin jarcentoj, poemon (aŭ komencon de poemo) sugestita de palaco; la simileco de la sonĝoj travidigas planon; la grandega periodo rivelas superhoman realigiston. Esploro pri la celo de ĉi tiu senmorta aŭ aĝega estaĵo estus, eble ne pli riska ol senutila, sed oni povas suspekti ke li ankoraŭ ne finkompletis ĝin. En 1691, Gerbillon, de la Kompanio de Jesuo, certigis ke el la palaco de Kublaj restis nur ruinaĵoj; pri la poemo, ni scias, restis nur kvindek versoj. Pro tiuj faktoj oni povas imagi ke la serio da sonĝoj kaj konstruoj ne jam trovis sian finon. Al la unua sonĝinto oni disponigis dum nokto vizion de palaco, kiun li poste konstruis; al la dua, kiu ne sciis pri la sonĝo de la alia, poemon pri la palaco. Se la skemo ne perfidos nin, legonto de Kubla Khan sonĝos, dum nokto jarcentojn fora, marmoron aŭ muzikon. Tiu homo ne scios ke la aliaj du sonĝis; eble la serio da sonĝoj estas senfina, eble la ŝlosilo estas en la lasta.

Supron skribinta, mi travidas, aŭ kredas travidi alian klarigon. Eble prototipo ne jam riveliĝinta al homoj, eterna objekto (por uzi la nomenklaturon de Whitehead), estas laŭgrade enirinta en la mondon; ĝia unua manifestado estis la palaco; la dua, la poemaĵo. Tiu kiu povintus kompari ilin, vidintus ke ili estis esence samaj. (1) Komence de la jarcento 19a aŭ fine de 18a, juĝita de klasikstilemaj legantoj, Kubla Khan aperis multe pli bizara ol nun. En 1884, la unua biografiisto de Coleridge, Traill, povis ankoraŭ skribi: "La ekstravaganca sonĝa poemaĵo Kubla Khan estas nur iom pli ol psikologia kuriozaĵo". (2) Vidu John Livingston Lowes, The road to Xanadu, 1927, paĝoj 358, 585.