Ray Bradbury - La nebulsireno

La nebulsireno
Ray Bradbury
Tradukis Manuel Giorgini

Tie for, en la frida akvo, for de lando, ni ĉiun nokton atendis la venon de la nebulo, kaj ĝi venis, kaj ni oleis la latunan maŝinon kaj enŝaltis la kontraŭnebulan lumon en la pinto de la ŝtona turo. Kiel du birdoj en la griza ĉielo, mi kaj McDunn forsendis la lumon por ke ĝi tuŝu la okulojn de la solecaj ŝipoj, ruĝe, kaj blanke, kaj denove ruĝe. Kaj se ili ne povis vidi nian lumon, ĉiam restis nia Voĉo, la granda profunda krio de nia nebulsireno kiu tremis tra la brumeroj kaj fortimigis la mevojn kiel disan kartaron kaj ŝaumigis kaj altigis la ondojn.

"Estas soleca ĉi tiu vivo, sed vi kutimiĝis al ĝi nun, ĉu ne?" demandis McDunn.

"Jes," mi diris. "Vi estas bona parolanto, dank' al Dio."

"Nu, morgaŭ estos via vico iri al la lando", li diris, per rideto, "por danci kun virinoj kaj trinki ĝinon."

"Pri kio vi pensas, McDunn, kiam mi vin lasas ĉi tie sola?"

"Pri la misteroj de la maro." McDunn bruligis sian pipon. Estis kvarono post la sepa en malvarma novembra vespero, hejte, lumo vostumis ducentdirekten, la nebulsireno zumegis en la alta gorĝo de la turo. Estis neniu urbo dum cent mejloj sur la bordo, nur ŝoseo, kiu venis solece tra la mortinta kamparo al la maro, kun malmultaj aŭtoj sur ĝi, dumejla terlango ĝis nia roko, kaj malofta kvanto da ŝipoj.

"La misteroj de la maro", diris dum pensoj McDunn. "Ĉu vi scias, ke la oceano estas la plej granda neĝofloko? Ĝi ruliĝas kaj ŝveliĝas milforme, ĉiam unike. Strange. Iun nokton, antaŭ jaroj, mi estis ĉi tie sola, kaj ĉiu mara fiŝo emerĝis ĉi tie. Io igis ilin naĝe veni ĝis la golfeto, por tremeti kaj ekvidi la turan lumon fariĝi ruĝa, blanka, ruĝa, blanka sur ili, tiel ke mi povis vidi iliajn amuzajn okulojn. Mi frostis. Estis kiel granda pavovosto, kiu moviĝis tie ĝis noktomezo. Poste, sen ajna sono, ili malaperis, la tuta miliono da ili foriris. Mi kredas ke eble, iumaniere, ili vojaĝis tiom da mejloj por preĝi. Strange. Pensu kiel la turo povus aperi al ili, sepdek futojn alta sur la akvo, Dia lumo brilas el ĝi, kaj la turo sin anoncas per monstra voĉo. Tiuj fiŝoj neniam revenis, sed ĉu vi ne opinias ke dum kelka tempo ili pensis ke ili estis ĉe Dio?"

Mi ektremis. Mi rigardis la longan grizan maran herbejon kiu sterniĝis al nenio, nenien.

"Ho, la maro ja ne malplenas." McDunn nervoze fumis sian pipon, kaj palpebrumis. La tutan tagon li nervozis, kaj li ne diris kial. "Malgraŭ ĉiu nia motoro kaj ĉiu nia tiel nomita submarŝipo, ni bezonos dek mil jarcentojn por viziti la veran fundon de la subakvaj landoj, la magiajn regnojn tie, kaj koni la veran teruron. Pensu, tie nur ankoraŭ estas jaro 300 000 antaŭ Kristo. Ni paradetis per trumpetoj, faligis kapojn kaj naciojn, kaj ili vivis sub la maro, dek du mejlojn funde kaj malvarme, dum tempo same aĝa kiel la vosto de kometo."

"Jes, estas ja malnova mondo."

"Venu, mi atendadis por diri al vi ion specialan."

Ni supreniris la okdek ŝtupojn, parolantaj, kaj sen hasto. Supre, McDunn elŝaltis la ĉambrajn lumojn por ke ne estu reflekto en la vitraro. La granda luma okulo zumis kaj turnis senĝene en sia oleita kavo. La nebulsireno blovis laŭte, ĉiun dek kvinan sekundon.

"Sonas kiel besto, ĉu ne?" McDunn kapjesis por si mem. "Granda, soleca besto kiu krias dum la nokto. Sidiĝinta sur la bordo de dek milionoj da jaroj, alvokas la profundecon. Mi estas ĉi tie, mi estas ĉi tie, mi estas ĉi tie. Kaj la Profundeco respondas. Jes, ĝi ja respondas. Vi estis ĉi tie jam dum tri monatoj, Johnny, do estas inde ke mi preparu vin. Ĉirkaŭ ĉi tiu jarperiodo", li diris, rigardante la mallumon kaj la nebulon, "io venas por viziti la lumturon."

"La fiŝamasoj, kiel vi diris?"

"Ne, temas pri io tute alia. Mi ne diris tuj al vi, ĉar vi povus pensi ke mi frenezas. Sed hodiaŭ mi ne plu povas prokrasti, ĉar, se mia kalendaro ĝuste markiĝis de la lasta jaro, ĉi tiu estas la nokto, kiam ĝi venos. Mi ne detalumu, vi devos vidi ĝin per viaj okuloj. Simple sidu ĉi tie. Se vi volas, morgaŭ vi povos paki vian sakon, motorboati ĝis la lando, enŝalti vian aŭton parkitan ĝuste tie apud la kanota kajo sur la kabo, kaj konduki reen al iu ajn enlanda urbeto kaj teni vian lumon enŝaltita ĉiun nokton. Mi ne malaprobos, nek riproĉos vin. Jam dum tri jaroj ĉi tio okazis, kaj estas ĉi tiu la nura fojo, kiam iu estis kun mi por kontroli tion. Vi atendu kaj rigardu."

Duona horo pasis per nur kelkaj flustroj inter ni. Kiam ni laciĝis je atendo, McDunn ekpriskribis kelkajn el siaj ideoj al mi. Li havis iun teorion pri la nebulsireno mem.

"Iun tagon antaŭ multaj jaroj viro promenis kaj staris al la oceana sono sur malvarma sensuna strando kaj diris "Ni bezonas voĉon por voki trans la akvo, por atentigi ŝipojn: mi konstruos ĝin. Mi kreos voĉon kiu estas kiel malplena lito ĉe vi la tutan nokton, kaj kiel malplena domo kiam vi malfermas la pordon, kaj kiel la aŭtunaj senfoliaj arboj. Sono kiel la birdoj kiuj flugas suden, krie, kaj sono kiel novembra vento kaj la maro sur la malmola, malvarma bordo. Mi faros voĉon kiu estas tiom sola, ke neniu povos maltrafi ĝin, tiom sola ke ĝi plorigos la animon de kiu ajn ĝin aŭdos, por ĉiu kiu aŭdos ĝin en la distaj urboj. Mi mem faros sonon kaj aparaton kaj aliaj ĝin nomos nebulsireno, kaj kiu ajn ĝin aŭdas, tiu ekkomprenos la tristecon de eterno kaj la mallongecon de vivo."

La nebulsireno blovis.

"Mi inventis tiun rakonton" diris mallaŭte McDunn, "por provi klarigi kial tiu afero daŭre revenas al la lumturo ĉiun jaron. La nebulsireno vokas, mi kredas, ĝi venas..."

"Sed--" mi diris.

"Ŝŝŝt!" diris McDunn. "Tie!" Li kapindikis al la Profundeco.

Io naĝis al la lumturo.

Estis malvarma nokto, kiel mi diris; la alta turo malvarmis, la lumo intermite turniris, kaj la nebulsireno vokadis tra la implika brumo. Oni ne povis vidi tre for kaj oni ne povis vidi tre klare, sed tie estis la profunda maro, kiu ekmoviĝis laŭ sia vojo tra la nokta tero, ebena kaj trankvila, grizkote kolora; kaj ĉi tie estis ni du, solaj en la alta turo, kaj tie, komence tre for, estis krispeto, sekvita de ondeto, altiĝo, bobelo, iom da ŝaŭmo. Kaj poste, el la surfaco de la frida maro venis kapo, granda kapo, malhele kolora, kun senlimaj okuloj, kaj poste kolo. Kaj poste, ne korpo, sed pli kaj pli da kolo! La kapo kreskis ĝis kvardek futoj de la akvo, sur svelta kaj bela kolo. Nur tiam la korpo, kiel insuleto je nigra koralo, konkoj kaj omaro, gute elakviĝis. Estis vostmoveto. Entute, de la kapo ĝis la vostopinto, mi kalkulis naŭdek aŭ cent futojn.

Mi ne scias kion mi diris. Mi diris ion.

"Kvietu, knabo, kvietu", flustris McDunn.

"Estas neeble!" Mi diris.

"Ne, Johnny, ni ne eblas. Ĝi estas la sama de antaŭ dek milionoj da jaroj. Ĝi ne ŝanĝiĝis. Ni kaj la lando estas tiuj kiuj ŝanĝiĝis, kaj fariĝis neeblaj. Ni!"

Ĝi naĝis lante, tre majeste tra la glaciaj akvoj, tre for. La nebulo daŭre irrevenis ĉirkaŭ ĝi, foje kaŝante ĝian formon. Unu el la monstraj okuloj kaptis kaj tenis kaj retrofulmumis nian grandegan lumon, ruĝan, blankan, ruĝan, blankan, kiel disko alte tenita por sendi mesaĝon praimpulse. Estis ĝi same senbrua kiel la nebulo tra kiu ĝi naĝis.

"Ĝi estas iuspeca dinosaŭro!" Mi kaŭriĝis, tenante la balustradon.

"Jes, unu el la tribo."

"Sed ili formortis!"

"Ne, ili simple kaŝiĝis en la Profundeco. Profunde, tre profunde en la plej profunda Profundeco. Ĉu ne ĝi estas granda vorto, Johnny, vera vorto, ĝi tiom forte parolas: la Profundeco. En tia vorto estas la tuta malvarmo kaj mallumo kaj vasteco de la mondo."

"Kion ni faru?"

"Kion ni faru? Ni havas nian taskon, ni ne povas foriri. Cetere, ni pli sekuras ĉi tie, ol en iu ajn boato kiu provas alteriĝi. Tiu afero estas same granda kiel destrojero kaj preskaŭ same rapida."

"Sed ĉi tien, kial ĝi venas ĉi tien?"

Je la sekva momento mi havis mian respondon.

La nebulsireno blovis.

Kaj la monstro respondis.

Krio travenis jarmilionon da akvo kaj brumo. Krio tiom senespera kaj sola ke ĝi reeĥis en mia kapo kaj koro. La monstro kriis al la turo. La nebulsireno blovis. La monstro roris denove. La nebulsireno blovis. La monstro malfermis sian grandan dentoplenan buŝon kaj la sono kiu venis el ĝi estis la sono de la nebulsireno mem. Soleca kaj vasta kaj fora. La sono de izoleco, senvida maro, frida nokto, aparteco. Tia estis la sono.

"Kaj nun," McDunn flustris, "ĉu vi komprenas kial ĝi venas ĉi tien?"

Mi kapjesis.

"La tutan jaron, Johnny, tiu povra monstro kuŝas ege for, milon da mejloj for en la maro, kaj eble dudek mejlojn profunde, atendante, eble milionon da jaroj aĝa, ĉi tiu kreitaĵo. Pensu pri tio, pri milionjara atendo; ĉu vi povus tiom longe atendi? Eble ĝi estas la lasta el sia specio. Jes, mi kredas ke estas tiel. Ĉiukaze, jen venas homoj sur la tero kaj konstruas la lumturon, antaŭ kvin jaroj. Kaj ili preparas nebulsirenon kaj ili ĝin sonorigas kaj sonorigas tien, kie vi memsepultiĝis en la dormo kaj en maraj memoroj pri mondo en kiu estis miloj kiel vi, sed nun vi solas, tute solas en mondo kiu ne plu fariĝas por vi, en mondo kiu igas vin kaŝiĝi.

"Sed la sono de la nebulsireno iras kaj venas, venas kaj iras, kaj vi vekiĝas de la kota fundo de la Profundeco, kaj viaj okuloj malfermiĝas kiel lenso de dufuta fotilo, kaj vi moviĝas, malrapide, malrapide, ĉar la tuta oceana maro kuŝas sur viaj ŝultroj, peze. Sed tiu nebulsireno venas tra mil mejloj da akvo, mallaŭta kaj konata, kaj la forno en via ventro ekfajras, kaj vi ekstaras, malrapide, malrapide. Vi nutras vin mem je moruamasoj, kaj riveroj da meduzoj, kaj vi malrapide staras dum la aŭtunaj monatoj, dum septembro kiam la nebulo ekaperas, dum oktobro kaj ĝia plua nebulo, kaj la sireno plu vokadas vin, kaj poste, dum malfrua novembro, post ĉiutaga presurizo, kelkfute pli alten ĉiun tagon, vi proksimas la surfacon, ankoraŭ viva. Vi devas iri malrapide; se vi emerĝus subite, vi eksplodus. Do vi bezonas tri plenajn monatojn por emerĝi, kaj kelkajn tagojn por tranaĝi la malvarmajn akvojn ĝis la lumturo. Kaj jen vi, tie for, en la nokto, Johnny, la plej granda terura monstro kiu ekzistas. Kaj jen la lumturo kiu vin vokas, same longkola kiel vi el la akvo, kaj samkorpa kiel vi, kaj plej grave, samvoĉa kiel vi. Ĉu vi komprenas, nun, Johnny, ĉu vi komprenas?"

La nebulsireno blovis.

La monstro respondis.

Mi vidis ĉion, mi komprenis ĉion; la jarmilionan solecan atendon de iu kiu devis reveni, kaj neniam revenis. La jarmilionan izoladon en la fundo de la maro, la frenezecan tempon tie, dum la ĉielo liberiĝis el reptiliaj birdoj, la marĉoj fritis sur la kontinentaj landoj, la bradipoj kaj sabrotigroj finis siajn lastajn tagojn en gudroputoj, kaj homoj kuris kiel blankaj formikoj sur la montetoj.

La nebulsireno blovis.

"Lastan jaron," McDunn diris, "tiu kreitaĵo naĝis kaj naĝis ronde, ronde, ronde, la tutan nokton, sen tro proksimiĝi, perpleksa, mi dirus. Timoplena, eble. Kaj iom kolera post tiom longa vojaĝo. Sed je la venonta tago, neatendite, la nebulo malaperis, la suno aperis, kaj la ĉielo bluis kiel sur pentraĵo. Kaj la monstro fornaĝis pro la varmo kaj silento, kaj ne revenis. Mi supozas ke ĝi remaĉumis dum tuta jaro, kaj pripensis la eventon de ĉiu angulo."

La monstro estis nur kelkajn jardojn for, rekriante al la nebulsireno. Kiam la lumoj ilin frapis, la okuloj de la monstro estis fajro kaj glacio, fajro kaj glacio.

"Tia estas la vivo," diris McDunn. "Iu kiu atendadas iun alian kiu neniam revenas hejmen. Iu kiu ĉiam amas ion kio malpli reamas tiun. Kaj post ioma tempo, vi emas detrui tion, kio ajn tio estas, tiel ke ĝi ne plu vundu vin."

La monstro ekkuris al la lumturo.

La nebulsireno blovis.

"Ni vidu kio okazas," diris McDunn.

Li elŝaltis la nebulsirenon.

La sekva minuto da silento estis tiom intensa ke ni povis aŭdi niajn korojn bati en la vitra turoparto, ni povis aŭdi la malrapidajn oleajn turniĝojn de la lumo.

La monstro haltis ŝtoniĝe. Ĝiaj grandaj lanternecaj okuloj batis. Ĝia buŝo malfermiĝis. Ĝi produktis ian muĝon, vulkanecan. Ĝi svingis sian kapon tien kaj reen, kvazaŭ por ĉasi la sonojn kiuj estis mortantaj en la nebulo. Ĝi fikse rigardis la lumturon. Ĝi muĝis denove. Kaj tiam ĝiaj okuloj ekfajris. Ĝi retroiretis, ĝis la akvo, kaj sin ĵetis al la turo, kun kolera turmento en la okuloj.

"McDunn!" mi kriis, "Enŝaltu la sirenon!"

McDunn palpumis la ŝaltilon. Sed jam kiam li sukcesis enŝalti, la monstro impetis antaŭen. Mi apenaŭ videtis ĝiajn gigantajn krurojn, ĝian araneaĵe brilan haŭtoskvamon inter la fingrecaj projekcioj, dum ĝiaj krifoj kaptis la turon. La grandega okulo dekstre de ĝia senespera kapo ekbrilis antaŭ mi kiel kaldrono en kiun mi povus fali, kriante. La turo skuiĝis. La nebulsireno blovis; la monstro kriis. Ĝi kunpremis la turon kaj frakasis la vitrojn, kiuj faladis sur nin.

McDunn ekkaptis mian brakon. "Suben!"

La turo ondumis, tremis, kaj ekcedis. La nebulsireno kaj la monstro roris. Ni stumblis kaj preskaŭ falis el la ŝtuparo. "Haste!"

Ni atingis la fundon, kiam la turo kurbiĝis sur ni. Ni kaŭriĝis sub la ŝtuparo, en la eta ŝtona kelo. Ĝi ektremadis milfoje dum la rokoj subenpluvis; la nebulsireno subite ĉesis. La monstro falruiniĝis sur la turon. Ni kune genuis, mi kaj McDunn, brakumantaj, dum nia mondo eksplodis.

Poste ĉio finiĝis, kaj estis nenio krom mallumo kaj la mara plaŭdado sur la krudaj ŝtonoj.

Estis tiu, kaj alia sono.

"Aŭskultu," mallaŭte diris McDunn. "Aŭskultu."

Ni atendis momenton. Kaj tiam mi ekaŭdis ĝin. Komence grandan aeran vakusuĉadon, kaj poste priĝemon, surprizon, solecon de la granda monstro, faldita sur ni, super ni, tiel ke la naŭza stinko de ĝia korpo plenigis la aeron, ŝtondike for de nia kelo. La monstro sopirĝemis kaj kriis. La turo ne plu estis tie. La lumo ne plu estis tie. La aĵo kiu vokis ĝin tra miliono da jaroj ne plu estis tie. Kaj la monstro estis malfermanta sian buŝon kaj elsendis grandajn sonojn. La sonojn de nebulsireno, daŭrajn kaj ankoraŭajn. Kaj ŝipoj, for en la maro, kiuj ne trovis la lumon, ne vidis ion ajn, sed pasis kaj aŭdis tiom malfrue je tiu nokto, certe pensis, jen ĝi, la soleca sono, la sireno de la Soleca Bajo. Ĉio bonas. Ni preteriris la kabon.

Kaj tiel aferoj daŭris dum la cetero de tiu nokto.

La suno varmis kaj flavis la sekvan posttagmezon kiam la helpa taĉmento forfosis nin el nia ŝtonoplena kelo.

"Ĝi forfalis, jen ĉio.", diris solene McDunn. "La ondoj serioze frapis nin plurfoje, kaj ĝi disfalis." Li pinĉis mian brakon.

Nenio videndis. La oceano kalmis, la ĉielo bluis. La nura afero estis granda alga stinko pro la verdaĵo kiu kovris la ŝtonojn de la falinta turo kaj de la strando. Muŝoj ĉirkaŭflugis. La oceano sin verŝis malplene sur la strandon.

La sekvan jaron oni konstruis novan lumturon, sed tiam mi havis postenon en la urbeto, kaj edzinon kaj belan varman dometon kiu briletis flave dum aŭtunaj noktoj, kun ŝlositaj pordoj, kaj fumblovetanta kameno. Koncerne McDunn, li estis la estro de la nova lumturo, konstruita laŭ liaj sugestoj, el ferbetono. "Oni neniam scias", li diris.

La nova lumturo estis preta en novembro. Mi veturis tien sola iun nokton malfrue kaj parkis mian aŭton kaj trarigardis la grizan akvon kaj aŭskultis la novan sirenon kiu sonoris unu, du, tri, kvar fojojn minute, tie for, tute sola.

La monstro?

Ĝi neniam revenis.

"Ĝi iris for", diris McDunn. "Ĝi reiris al la Profundeco. Ĝi lernis ke estas pli bone ne ami ion ajn tro multe en ĉi tiu mondo. Ĝi iris al la plej profunda Profundeco por atendi alian jarmilionon. Ah, kompatinda! Ĝi atendas, kaj atendas, dum homoj daŭre irrevenas sur ĉi tiu mizera planedeto. Ĝi atendas kaj atendas."

Mi sidis en mia aŭto, kaj aŭskultis. Mi ne povis vidi la lumturon, nek la lumon sur la Soleca Bajo. Mi nur povis aŭdi la sirenon, la sirenon, la sirenon. Ĝi sonis ĝuste kiel la monstra roro.

Mi sidis tie vane serĉante ion por diri.