Giacomo Leopardi - Dialogo inter Naturo kaj islandano

Dialogo inter Naturo kaj islandano
de Giacomo Leopardi
Traduko de Manuel Giorgini

Islandano, kiu kuris tra plejparto de la mondo, kaj loĝis en diversaj landoj, iam trairis internan Afrikon, kaj sub la ekvinoksa linio, li vizitis lokon neniam home viditan; tie okazis al li simile al Vasko de Gama, kiu ĉe paso de Bonespera Kabo vidis la Kabon mem, protektanto de la aŭstralaj maroj, kiel giganton kiu strebis malemigi lin navigi tiujn novajn akvojn. La islandano fakte vidis grandegan korpon, kiun unue li divenis ŝtona, simile al tiuj sur la Paska Insulo, kiujn li antaŭ multaj jaroj vidis. Sed ĉe proksimiĝo li rimarkis ke temas pri supermezura virina korpo kiu sidas tere, rektdorse, dorso kaj kubuto kontraŭ monto, tute viva; ŝia vizaĝo miksis belecon kaj terurecon, ŝiaj okuloj kaj haroj nigregis. Ŝi fikse rigardis lin, kaj post ioma tempo senvorta, finfine demandis:

NAT. Kiu vi estas? Kion vi serĉas en ĉi tiuj lokoj en kiuj via specio estis nekonata?

ISL. Mi nur estas povra islandano, fuĝadanta de Naturo, kiu Ĝin eskapis dum preskaŭ sia tuta vivo trans cent anguloj de la tero, kaj nun fuĝas tra ĉi tiu.

NAT. Tiel fuĝas la sciuro de la krotalo, ĝis en ties buŝon ĝi memfalas. Mi estas tiu, kiun vi fuĝas.

ISL. Ĉu la Naturo?

NAT. Neniu alia.

ISL. Ĝisanime mi bedaŭras; kaj mi certas ke neniu pli granda misaventuro povus okazi al mi.

NAT. Vi ja povintus diveni mian ĉeeston ĉefe en ĉi tiaj lokoj, kie plie evidentiĝas mia povo. Sed kio igis vin eviti min?

ISL. Vi devas scii ke jam de mia unua juneco, de miaj unuaj spertoj, mi konvikiĝis de l' malpleneco de la vivo, kaj de l' stulteco de homoj, kiuj daŭre batalas inter si por plezuroj kiuj ne amuzas, kaj por havaĵoj kiuj ne helpas; toleras kaj kaŭzas reciproke senfinajn zorgojn, kaj senfinajn malbonojn, kiuj lacigas kaj nocas, tiel ke ili finfine malproksimiĝas de feliĉeco des pli multe, ju pli aktive ĝin ili postkuras. Pro tiuj konsideroj, kaj forlasinte ĉiun deziron, mi decidis, neniun ĝenonte, neniam plinobligemonte, neniam pribatalonte iun ajn havaĵon kun iu alia, vivi kiel eble plej kaŝitan kaj trankvilan vivon; mi senesperiĝis pri la plezuroj, kvazaŭ ilin oni neis al nia speco, kaj mi nur celis foresti la suferojn kiel eble plej multe. Mi tamen ne celis eviti la korpajn okupojn kaj laborojn: ĉar vi ja scipovas la diferencon inter peno kaj malkomforto, kaj inter kvieta kaj pigra vivo. Kaj jam de la unua realiĝo de mia decido mi rimarkis kiom senutilas esperi eviti aliulajn ofendojn, kiam oni vivas inter homoj, kaj tamen ne ofendas; kaj malgraŭ ĉiama spontana cedemo, malgraŭ kontentiĝo pri nura minimumo, esperi ke iun lokon oni lasu al vi, kie tiun minimumon oni ne provos lukte preni. Sed de homa ĝeno mi facile liberiĝis per soleca vivo kaj forlaso de homaj socioj; ĉi tion oni senprobleme povas atingi en mia naskiĝa insulo. Sed tamen, eĉ plezurojn rezigninte, mi ne sukcesis eviti suferojn, ĉar la vintra longeco, la terura frido, kaj la ekstrema somera varmeco, kiuj estas tieaj ecoj, daŭre afliktis min; kaj tiu fajro, ĉe kiu konvenis al mi pasigi longan parton de mia vivo, sekigis mian karnon, kaj fumigis miajn okulojn; tiel ke, nek hejme nek subĉiele, mi sukcesis saviĝi de daŭra malkomforto. Nek mi povis konservi tian vivan trankvilecon, kian mi daŭre pripensis atingi, ĉar pro la timigaj maraj kaj teraj ŝtormoj, la blekoj kaj minacoj de la monto Ecla, la timo je bruliĝo, tre ofta inter niaj lignaj domoj, mi neniam sukcesis malĉagreniĝi. Ĉiuj tiuj malfacilaĵoj ja eĉ interrompis vivon ĉiam egala al si mem, nuda je deziroj kaj esperoj, kaj senigita je ĉiu ajn zorgo, krom kvietemo; tial ili multe pli ĝenis kaj pezigis ĝin, kompare al vivo en socio, kie la menso okupiĝas je civitanaĵoj, kaj je homdevenaj problemoj. Tial mi rimarkis ke ju pli mi stringiĝis kaj kuntiriĝis, tiel ke mia vivo kiel eble plej malmulte ĝenu iun ajn aferon en la mondo, des malpli oni ĉesis ĝeni kaj timigi min; do mi decidis ŝanĝi lokojn kaj klimatojn, por kontroli ĉu en iu parto de la tero mi povus ne esti ofendita, kiam mi ne ofendas, kaj ne suferi, kiam mi ne ĝojas. Kaj tion mi ankaŭ decidis pro iu mia diveno, laŭ kiu vi eble destinis al la homa speco ununuran klimaton (samkiel vi aranĝis por ĉiu ajn alia besta kaj planta tipo), kaj nur kelkajn lokojn, for de kiuj, homoj tute ne povus prosperi nek vivi sen malfacilo aŭ mizero, kiuj do alvenus pro ne via, sed ilia kulpo, pro la neglekto de la leĝoj kaj de la limoj, kiujn vi decidis por la homaro mem. Preskaŭ la tutan mondon mi traserĉis, kaj preskaŭ ĉiun landon mi spertis, ĉiam sekvante mian intencon suferigi la aliajn kiel eble plej malmulte kaj celi nur la trankvilecon de la vivo. Sed min bruligis la varmeco ĉe la tropikoj; stringis la malvarmeco ĉe la polusoj, ĉagrenis la aera ŝanĝiĝemo en la moderaj klimatoj, infestis la forto de la elementoj ĉie ajn. Plurajn lokojn mi vizitis, kie ne estas tago sen pluvŝtormo; kvazaŭ ĉiun tagon tiujn senkulpajn, neofendintajn loĝantojn vi batalas kaj sturmatakas. Aliloke la normalan ĉielan serenecon kompensas la tertrema ofteco, la vulkana multeco kaj furoro, la subtera landa bolado. Ventoj kaj vorticoj regas tie, kie la aliaj aeraj fortoj trankvilas. Kelkfoje mia tegmento minacis disfali pro la neĝa ŝarĝiĝo; alifoje pro la pluvabundo, la tero fendiĝis kaj foreskapis de sub miaj piedoj; kelkfoje mi devis forkuri de la riveroj kiuj postkuris min kvazaŭ mi kulpis je ili pro iu stranga insulto. Multaj sovaĝaj bestoj, kiujn mi tute ne incitis, emis forvori min; min emis veneni multaj serpentoj; preskaŭ ĝisoste fluginsektoj konsumis min, en pluraj regionoj. Mi ne menciu la ĉiutagajn danĝerojn, ĉiam ontaj por homoj, kaj senfinaj; des pli ke iama filozofo ne trovis alian rimedon kontraŭ timemo, ol konsideri ke ĉion oni devus timi. Eĉ ne malsanoj forgesis min; kvankam mi ĉiam estis, kaj daŭre estas, mi ne diru abstinema, sed ja sobra rilate al korpaj plezuroj. Mi vere multe miras kiam mi konsideras kiom nesatigeblan plezurbezonon vi donis al ni, kvazaŭ sen plezuro, nia vivo estus malperfekta, kvazaŭ senigita de tio kion ĝi nature atingemas; kaj aliflanke vi aranĝis tiel, ke uzado de plezuro estas preskaŭ la plej malutila inter la homaj aferoj, por niaj fortoj kaj sano, kaj preskaŭ la plej kontraŭa al la stabileco de la vivo mem. Sed tamen, malgraŭ mia preskaŭ ĉiama abstino rilate al plezuroj, mi ne sukcesis eviti multajn kaj gravajn malsaniĝojn, inter kiuj kelkaj endanĝerigis mian vivon; aliaj preskaŭ malebligis al mi uzadon de iu mia membro; aliaj preskaŭ kondamnis min al eĉ pli mizera vivo, ol la pasinta; kaj ĉiuj dum pluraj tagoj aŭ monatoj opresis miajn korpon kaj animon per mil problemoj kaj mil doloroj. Kaj estas certe, ke kvankam ĉiu homo spertas malsaniĝojn, novajn aŭ konatajn, kaj pli grandan malfeliĉon ol la kutima (kvazaŭ la homa vivo ne jam sufiĉus je mizereco), vi ne donis al homoj, kiel kompenson, iun ajn periodon de troa saneco, kiu ilin helpus per kvalite aŭ grande eksterordinara plezurigo. En neĝkovritaj landoj, mi preskaŭ blindiĝis, kiel okazas ĉiutage al Laplandanoj en ilia patrujo. De suno kaj aero, vivdonaj aferoj, eĉ necesaj por nia vivo, ni kontinue ofendiĝas; de la unua per humideco aŭ sekeco, aŭ aliaj dispozicioj; de la dua per varmeco kaj per la lumo mem; des pli ke homoj ne povas senriske resti tro longe eksponitaj al iu ajn de la du. Finfine, mi ne memoras iun ajn ununuran vivotagon, kiun mi pasigis sen penoj; kaj aliflanke mi ne povus nombri tiujn kiujn mi konsumis sen eĉ ombro da plezuro: mi do komprenas ke suferado estas por ni tiel necesa, kiel neĝuado; same neeblas vivi kviete, kiel vivi malkviete senmizere; kaj mi do konkludas ke vi estas kompleta malamiko de la homaro, kaj de ĉiu alia besto, kaj de ĉiu via faritaĵo; ke vi jen insidas jen minacas jen atakas jen pikas jen batas jen ŝiras, kaj ĉiam ofendas aŭ persekutas nin; kaj ke, pro kutimo aŭ emo, vi estas murdanto de via familio, de viaj idoj, kaj, por tiel diri, de via sango kaj de viaj internaĵoj. Tial mi komplete senesperiĝas: mi komprenas ke homoj ĉesas persekuti tiun, kiu ilin fuĝas aŭ de ili kaŝiĝas, per vera emo fuĝi kaj kaŝiĝi; sed vi nenial ajn ĉesas nin postkuri, ĝisoprese. Kaj mi jam vidas proksima la mornan tempon de l' maljuneco, vera kaj evidenta malbono, aŭ eĉ amaso da malbonoj kaj gravegaj mizeroj; kaj ĉi tiu ne hazarda, sed de vi destinita perleĝe al ĉiu vivanto, antaŭvidita eĉ de la juneco, kaj preparita daŭre, de la dudekvina homa jaro poste; tiel ke nur unu triono de la homa vivo okupiĝas je florado; hastaj momentoj al perfektiĝo; kaj ĉio restanta al dekadenco, kaj al ties malkomfortoj.

NAT. Ĉu vi eble imagis ke la mondon oni faris por vi? Nun sciu ke per miaj faritaĵoj, ordonoj aŭ operacioj, malmultegescepte, mi ĉiam celis kaj celas al tute aliaj aferoj, ol homa feliĉo aŭ tristo. Kiam ajn mi vin ofendas per iu ajn maniero, mi ne konscias, aŭ nur maloftege konscias; samkiel se mi vin helpas aŭ plibonigas, mi ne scias; kaj mi ne agis, kiel vi kredas, por vin helpi aŭ plezurigi. Kaj finfine, eĉ se mi estingus vian tutan specon, mi ne konscius.

ISL. Ni imagu ke oni invitas min al sia domo, multinsiste, kaj por lin komplezi mi akceptus. Tie oni donas al mi, kiel loĝejon, plenruinan ĉambron, kie mi daŭre riskus opresiĝon; malseka, putra, malrezista kontraŭ vento kaj pluvo. La invitinto tute ne zorgus mian feliĉon aŭ komforton, sed donus al mi nur la minimumon por mia vivtenado; kaj krom tio permesus ke mi ofendiĝu, minaciĝu kaj batiĝu de liaj filoj kaj de lia familio. Se, je mia plendo, li respondus: "Ĉu vi opinias ke mi aranĝis ĉi tiun domon por vi? Aŭ ke mi vivtenas mian familion por vin servi?", mi do respondus: Vidu, amiko, ke ĝuste pro tio ke vi ne faris ĉi tiun domon por mi, sammaniere estis via povo ne inviti min. Sed pro tio ke vi spontane volis ke mi loĝu ĉi tie, ĉu ne estas do via devo zorgi ke mi almenaŭ vivu sen danĝeroj kaj turmentoj? Tiel mi diras nun al vi. Mi tute bone scias ke vi ne aranĝis la mondon por servi la homojn. Eĉ, mi kredus ke vi specife ĝin faris por ilin turmenti. Nun mi demandas: Ĉu mi eble preĝpetis vin meti min en ĉi tiun universon? Aŭ ĉu mi ĝin eniris perforte, kontraŭ via volo? Sed se per via volo, kaj sen mia scio, vi min lokis ĉi tie, sen iu ajn kapablo miaflanke tion eviti nek rifuzi; ĉu do ne estas via devo, zorgi tiel ke mi almenaŭ ne estu ofendita aŭ dolorigita, kaj ke mia loĝado ne malutilu al mi? Kaj parolante pri mi, mi celas la tutan homaron, la bestojn kaj ĉiun kreitaĵon.

NAT. Vi ŝajnas ne agnoski ke la vivo de ĉi tiu universo konsistas je ĉiama rondo de produktado kaj detruado; ili estas kunligitaj tiel, ke iu ajn daŭre necesas al la alia, kaj al la konservado de la mondo, kiu same pereus, je ĉesado de iu ajn el tiuj du fortoj. Tial estus monda damaĝo se en la mondo mem ekzistus io kio ne suferus.

ISL. Tion mi aŭdas de ĉiu filozofo. Sed pro tio ke detruato suferas; kaj detruinto ne ĝojas, kaj baldaŭ estas detruita sammaniere, diru al mi tion, kion neniu filozofo scipovas diri: al kiu plaĉas, aŭ al kiu utilas ĉi tiu tristega vivo de la universo, kiu konserviĝas per damaĝo kaj morto de ĉiu sia konsistaĵo?

Dum ili tiel rezonis, oni diras ke alvenis du leonoj, kiuj estis tiom konsumitaj de malsato, ke ili apenaŭ havis forton por formanĝi tiun islandanon; kaj dank' al tiu manĝado ili sukcesis sin vivteni tiun tagon. Sed aliaj neas tion, kaj rakontas ke fortega vento leviĝis dum la paroladoj de la islandano, kaj lin alterigis kaj sur li konstruis altegan sablan maŭzoleon, sub kiu vojaĝantoj lin retrovis, perfekte mumiigita, kaj kunportis al iu muzeo de iu eŭropa urbo.