Giacomo Leopardi - Dialogo inter vendisto de jarlibroj kaj pasaĝero

Dialogo inter vendisto de jarlibroj kaj pasaĝero
Giacomo Leopardi
Tradukis Manuel Giorgini

Vendisto. Jarlibroj, novaj jarlibroj; novaj almanakoj. Ĉu bezoniĝas, sinjoro, jarlibroj?

Pasaĝero. Ĉu jarlibroj por la nova jaro?

Vendisto. Jes, sinjoro.

Pasaĝero. Ĉu vi kredas ke la nova jaro estos ĝojiga?

Vendisto. Ho, altestimata, jes, certe.

Pasaĝero. Same kiel la lasta?

Vendisto. Pli, pli eĉ.

Pasaĝero. Same kiel la antaŭlasta?

Vendisto. Pli, pli, altestimata.

Pasaĝero. Same kiel kiu, do? Ĉu vi ne ŝatus ke la nova jaro estu kiel iu el la lastaj?

Vendisto. Sinjoro, ne, mi ne ŝatus.

Pasaĝero. Kiom da novaj jaroj pasis ekde vi komencis vendi jarlibrojn?

Vendisto. Eble dudek jaroj, altestimata.

Pasaĝero. Al kiu el ĉi tiuj dudek jaroj vi ŝatus ke la nova jaro similu?

Vendisto. Mi? Mi ne scius.

Pasaĝero. Ĉu vi ne memoras ajnan specifan jaron, kiu povus ŝajni feliĉa al vi?

Vendisto. Tutvere ne, altestimata.

Pasaĝero. Kaj tamen vivo estas bela afero. Ĉu ne?

Vendisto. Tion oni scias.

Pasaĝero. Ĉu vi ne revivus tiujn dudek jarojn, kaj la tutan pasintan tempon, ekde kiam vi naskiĝis?

Vendisto. Ho, kara sinjoro, plaĉu al Dio ke tio eblu.

Pasaĝero. Sed se vi devus revivi la saman vivon kiel vi havis, sen ŝanĝoj, kun ĉiu feliĉo kaj tristo kiujn vi pasigis?

Vendisto. Tion mi ne volus.

Pasaĝero. Do kiun alian vivon vi volus havi? Ĉu tiun, kiun mi havis, aŭ tiun de princo, aŭ de kiu alia? Aŭ ĉu vi ne kredas, ke mi, kaj la princo, kaj ĉiu alia, respondus ĝuste same kiel vi; kaj ke se ili povus rehavi la saman vivon kiel ili havis, neniu volus reveni?

Vendisto. Tion mi kredas.

Pasaĝero. Eĉ vi ne rekomencus laŭ tiu kondiĉo, se ĝi estus nepra?

Vendisto. Tute ne, sinjoro, mi ne volus.

Pasaĝero. Do kiun vivon vi volus?

Vendisto. Mi ŝatus vivon tia, kian Dio donus al mi, sen aliaj kondiĉoj.

Pasaĝero. Hazardan vivon, sen scii ion pri la estonteco, same kiel oni ne scias pri la nova jaro?

Vendisto. Ĝuste.

Pasaĝero. Tiel volus ankaŭ mi se mi povus vivi denove, kaj tiel ĉiuj. Sed tio signifas ke la hazardo, dum ĉi tiu tuta jaro, traktis ĉiujn malbone. Kaj klare videblas ke ĉiuj opinias ke pli grandis, aŭ pli pezis la malbono kiun oni suferis, ol la bono; se laŭ la kondiĉo ke oni rehavu sian antaŭan vivon, kune kun ĉiu ĝia malbono kaj bono, neniu volus renaskiĝi. Tiu vivo, kiu estas bela afero, ne estas la vivo jam konata, sed tiu nekonata; ne la pasinta, sed la estonta. Je la nova jaro, la hazardo komencos trakti bone vin, min, kaj ĉiun alian, kaj komenciĝos la feliĉa vivo. Ĉu ne?

Vendisto. Ni esperu.

Pasaĝero. Montru do al mi la plej belan jarlibron kiun vi havas.

Vendisto. Jen ĝi, altestimata. Ĉi tiu valoras tridek monerojn.

Pasaĝero. Jen tridek moneroj.

Vendisto. Dankon, altestimata: ĝis la revido. Jarlibroj, novaj jarlibroj; novaj almanakoj.