Gianni Rodari - Kristala Ĝakomo

Kristala Ĝakomo
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Iun fojon, en fora urbo, naskiĝis travidebla infano. Tra liaj membroj oni povis vidi kiel tra aero kaj akvo. Li estis farita je karno kaj ostoj, kaj li ŝajnis vitra, kaj se li falis, li ne rompiĝis en mil pecoj, sed maksimume li ekhavis travideblan ŝvelaĵon.

Oni povis vidi lian koron bati; oni povis vidi liajn pensojn svingiĝi kiel kolorplenajn fiŝojn en baseno.

Iun tagon, erare, la knabo mensogis, kaj tuj la homoj povis vidi ian fajran pilkon malantaŭ lia frunto. Li diris la veron, kaj la pilko dissolviĝis. Dum la cetero de lia vivo, li ne plu diris mensogojn. Alian fojon, amiko konfidis al li sekreton, kaj tuj ĉiuj vidis nigran pilkon kiu senpace ruliĝis en lia brusto, kaj la sekreto ne plu estis sekreta.

La infano kreskis, kaj fariĝis junulo, kaj poste plena viro, kaj ĉiuj povis legi en liaj pensoj, kaj diveni liajn respondojn, kiam oni aldemandis lin, antaŭ ke li malfermis la buŝon. Li nomiĝis Ĝakomo, sed la homoj nomis lin "Kristala Ĝakomo", kaj amis lin pro lia lojaleco, kaj ĉiam kiam estis iuj ĉe li, tiuj fariĝis ĝentilaj.

Bedaŭrinde en tiu nacio kruela diktatoro ekregis, kaj li ekstaris periodon plena je perforto, maljusto kaj mizero por la popolo. Tiuj kiuj kuraĝis protesti, malaperis sen lasi spuron. Tiuj kiuj ribelis, mortpafiĝis. La malriĉuloj persekutiĝis, humiliiĝis kaj ofendiĝis en cent manieroj.

La homoj silentis, kaj suferis, pro timo de konsekvencoj. Sed Ĝakomo ne povis silenti. Eĉ se li ne malfermis sian buŝon, liaj pensoj parolis por li: li estis travidebla, kaj ĉiuj legis malantaŭ lia frunto pensojn de indigno kaj kondamno por la maljustaĵoj kaj perfortoj de la tirano. Kaŝe, la homoj ripetis unu al la alia la pensojn de Ĝakomo, kaj ekhavis esperon.

La tirano arestigis Kristalan Ĝakomon, kaj ordonis ke oni ĵetu lin en la plej malluman karceron. Sed tiam okazis eksterordinara afero. La muroj de la ĉelo, en kiun Ĝakomon oni enŝlosis, fariĝis travideblaj, kaj post ili ankaŭ la karceraj muroj, kaj finfine la eksteraj muroj. La homoj kiuj pasis proksime al la karcero vidis Ĝakomon, sidinta sur lia seĝeto, kvazaŭ la tuta karcero estus kristala, kaj ili plulegis liajn pensojn.

Dum nokto, la karcero ĉirkaŭdifuzis grandan lumon, kaj la tirano, en sia palaco, fermigis ĉiun kurtenon por ne vidi ĝin, sed tamen ne sukcesis dormi. Kristala Ĝakomo, eĉ ĉenita, estis pli forta ol li, ĉar la vero estas pli forta ol io ajn, pli luma ol la tago, pli terura ol uragano.