Gianni Rodari - La juna kankro

La juna kankro
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Juna kankro pensis: - Kial en mia familio ĉiu retroiras? Mi volas lerni promeni antaŭen, kiel ranoj, kaj mia vosto falu, se mi ne sukcesas.

Li komencis ekzerci sin kaŝe, inter la ŝtonoj de sia denaska rivereto, kaj la unuajn tagojn la streboj estis vere penigaj: li puŝis ĉie, li kontuzis sian karapacon, kaj li premis kruron per kruro. Sed iom post iom aferoj pliboniĝis, ĉar oni ĉion povas lerni, se oni volas.

Kiam li ekcertis pri siaj kapabloj, li prezentis sin al sia familio kaj diris: - Vi rigardu. - Kaj li ekkuretis antaŭen.

- Ho filo mia, - ekploris lia panjo - ĉu via cerbo senklapiĝis? Vi reserioziĝu, vi promenu kiel viaj fratoj, kiuj tiom amas vin.

Sed liaj fratoj fakte ne faris ion ajn krom mokridaĉi.

Lia patro ekrigardis lin, severe, iom longe, kaj li diris: - Tio sufiĉas. Se vi volas resti kun ni, vi promenu kiel la aliaj kankroj. Se vi volas fari memvole, la rivereto estas granda: vi iru for kaj neniam revenu.

La bona kankreto amis sian familion, sed li estis tro certa ke li pravis, kaj li ne havis dubojn: li brakumis sian patrinon, adiaŭis sian patron kaj la fratojn, kaj ekvojaĝis tra la mondo.

Lia paso tuj surprizis grupeton da klaĉemaj ranoj kiuj kuniĝis por paroli ĉirkaŭ nimfea folio.

- La mondo inversiĝis, - diris rano, - rigardu tiun kankron kaj malpravigu min, se vi povas.

- Ne plu ekzistas respekto, - diris alia rano.

- Ho ve, ho ve, - diris tria.

Sed la kankreto plu antaŭeniris (ni ja povas diri tion), laŭ la strato. Post kelka tempo li vokiĝis de maljuna, malgajaspekta kankrego, kiuj estis tute sola apud ŝtono.

- Bonan tagon, - diris la juna kankro.

La maljunulo lin rigardis longe, kaj diris:

- Kion vi kredas ke vi faras? Ankaŭ mi, kiam mi estis juna, pensis, ke mi povis instrui al kankroj kiel promeni antaŭen. Kaj jen kion mi gajnis per tio: mi vivas tute sola, kaj la aliaj pli preferus fortranĉi sian langon, ol paroli kun mi. Dum vi havas tempon, vi aŭskultu min: vi rezignaciu, kaj vi faru kiel la aliaj, kaj iun tagon vi dankos min pro mia sugesto.

La juna kankro ne sciis kion respondi, do li silentis. Sed ene de si, li pensis:

- Mi ja pravas.

Kaj post ĝentila adiaŭo al la maljunulo, li fiere rekomencis sian vojaĝon.

Ĉu li iros for? Ĉu li sukcesos? Ĉu li rektigos ĉiun tordan aferon de la mondo? Ni ne scias, ĉar li plu estas marŝanta, kun la sama kuraĝo kaj sindediĉo de la unua tago. Ni nur povas deziri al li, per nia tuta koro: bonan vojaĝon!