Gianni Rodari - La movebla trotuaro

La movebla trotuaro
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Sur planedo Beh oni inventis moveblan trotuaron kiu turniras ĉirkaŭ la tuta urbo. Kiel eskalatoro, do: tamen ĝi ne estas ŝtuparo, sed trotuaro, kaj ĝi moviĝas malrapide, por ke homoj povu rigardi la butikojn, kaj por helpi tiujn kiuj volas suriri kaj eliri ĝin. Sur la trotuaro ankaŭ estas benkoj, por tiuj kiuj volas vojaĝi side, ĉefe maljunuloj kaj virinoj kun aĉetsakoj. Maljunuloj kiuj ne plu emas resti en la parko kaj rigardi ĉiam la saman arbon, ekkrozas sur la trotuaroj. Ili estas komfortaj kaj feliĉaj. Iu legas gazeton, iu fumas cigaron, ili ripozas.

Dank' al la invento de ĉi tiu trotuaro, oni abolis tramojn, busojn kaj aŭtojn. La strato ankoraŭ restas, sed ĝi estas malplena, kaj infanoj uzas ĝin por ludi futbalon, kaj se policano provas forpreni la pilkon al ili, li monpuniĝas.