Gianni Rodari - La glaciaĵa konstruaĵo

La glaciaĵa konstruaĵo
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Iun fojon, en Bolonjo, oni kreis glaciaĵan konstruaĵon, ĝuste en la Ĉefa Placo, kaj la infanoj venis de for, por leketi ĝin.

La tegmento fariĝis je pufigita kremo. La fumo de la kamenoj, je sukervato, la kamenoj je kandizita frukto. Ĉio cetera estis farita je glaciaĵo: la pordoj, la muroj, la mebloj estis je glaciaĵo.

Junega infano alkrociĝis al tablo, kaj forlekis ĝiajn piedojn, unu post la alia, ĝis la tablo falis sur li kun ĉiuj pladoj, kaj la pladoj fariĝis je ĉokolada glaciaĵo, la plej bona.

Komunuma gardisto, iam rimarkis, ke fenestro estis likviĝanta. La vitroj fariĝis je fraga glaciaĵo, kaj ili estis likviĝantaj en rozkolorajn riveretojn. "Rapide!" kriis la gardisto. "Pli rapide!". Kaj ĉiuj eklekis pli kaj pli rapide, por ne malŝpari eĉ guton el tiu majstraĵo.

"Fotelon!" plorpetis maljunulino kiu ne sukcesis trapasi la homamason. "Fotelon por maljunulino! Kiu portos ĝin al mi? Kun la brakapogiloj, laŭeble". Sindonema fajrgardisto kuris kaj prenis por ŝi fotelon farita je pistaka kaj krema glaciaĵo , kaj la kompatinda maljunulino, feliĉega, eklekis ĝin ĝuste de la apogiloj.

Tiu estis grandioza tago, kaj pro ordono de la kuracistoj, neniu rajtis havi stomakdoloron. Eĉ nun, kiam infanoj petas kroman glaciaĵon, la gepatroj sopirdiras: "Jes ja, vi bezonus tutan konstruaĵon da glaciaĵo, ĝuste kiel tiu de Bolonjo".