Gianni Rodari - La buteraj viroj

La buteraj viroj
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Johaneto Tempoperdema, granda vojaĝisto kaj fama esploristo, iun tagon atingis la landon de la buteraj viroj. Sub la suno ili likviĝis, ili devis ĉiam vivi en malvarmo, kaj ili loĝis en urbo kie anstataŭ domoj estis multaj fridujoj. Johaneto pasis tra la stratoj kaj vidis ilin montri sin de la fenestretoj de iliaj fridujoj, kun glaciosako sur la kapo. Sur la ŝildo de ĉiu fridujo estis telefono por paroli kun la loĝanto.

- Saluton.

- Saluton.

- Kiu parolas?

- Mi estas la reĝo de la buteraj viroj. Plej altkvalita kremo. Svisbova lakto. Ĉu vi bone vidis mian fridujon?

- Ho ve, ĝi estas tute ora. Ĉu vi vere neniam lasas ĝin?

- Vintre, se estas sufiĉe malvarme, en glacia aŭto.

- Kaj se la suno hazarde aperas inter la nuboj dum Via Reĝa Moŝto promenumas?

- Ne eblas, tio ne estas permesite. Mi tuj karcerigus ĝin de miaj soldatoj.

- Ba! - diris Johaneto. Kaj li iris al alia lando.