Gianni Rodari - Violo en la Noda Poluso

Violo en la Norda Poluso
Gianni Rodari
Tradukis Manuel Giorgini

Iun matenon, en la norda poluso, la blanka urso flaris en la aero nekutiman odoron kaj tuj vokis la grandan ursinon (la malgranda estis lia filino):

- Ĉu ekspedicio alvenis?

Sed estis la ursidoj tiuj, kiuj trovis la violon. Estis malgranda violeto, kaj ĝi tremis pro la malvarmo, sed ĝi kuraĝe pluparfumis la aeron, ĉar tiu estis ĝia devo.

- Panjo, paĉjo, - kriis la ursidoj.

- Mi tuj diris ke estis io stranga - diris, kiel unuan aferon, la blanka urso al la familio. - Kaj laŭ mi, ĝi ne estas fiŝo.

- Certe ne, - diris la granda ursino, - sed ĝi ankaŭ ne estas birdo.

- Ankaŭ vi pravas, - diris la urso, post longega pripensado.

Antaŭ la vespero tra la tuta Poluso disvastiĝis la novaĵo: malgranda, stranga estaĵo aromplena, aperis en la glacia dezerto; ĝi tenas sin sur nur unu piedo kaj ne moviĝas. Por vidi la violon alvenis fokoj kaj rosmaroj, venis el Siberio la boacoj, de Ameriko la moskbovoj, kaj eĉ de pli for la blankaj vulpoj, lupoj kaj marpigoj. Ĉiuj admiris la nekonatan floron, ĝian tremantan tigon, ĉiuj flaris ĝian parfumon, sed ĉiam restis sufiĉe da ĝi por tiuj kiuj laste venis por flari, ĉiam restis same kiel antaŭe.

- Por eligi tiom da parfumo, - diris foko, - ĝi devas havi stokon sub la glacio.

- Mi tuj diris, - la blanka urso ekkriis, - ke estis io sub ĝi.

Li ne vere diris ĝuste tiel, sed neniu memoris.

Mevo, sendita al la sudo por havi informojn, revenis kun la novaĵo, ke la malgranda aromplena estaĵo nomiĝis violo, kaj ke en kelkaj landoj, tie, estis milionoj da ili.

- Ni scias nenion pli, - la foko konstatis. - Kial ĝuste ĉi tiu violo atingis nin? Mi diru la tuton de miaj pensoj al vi: mi estas tre perpleksa.

- Kiel ĝi diris ke ĝi estas? - demandis la blanka urso al sia edzino.

- Perpleksa. Tio estas, ŝi ne scias kion diri.

- Jen, - ekkriis la blanka urso, - ĝuste tio kion mi pensas.

Tiun nokton knarado kuris tra la tuta Poluso. La eternaj glacioj tremis kiel vitroj kaj detruiĝis en multaj lokoj. La violeto eligis pli intensan parfumon, kvazaŭ ĝi decidis likvigi per unu provo nur la senfinan glacian dezerton, por transformi ĝin al varma kaj blua maro, aŭ al verda velureca herbejo. La strebo elĉerpis ĝin. La tagiĝo vidis ĝin velki, faldiĝi ĉirkaŭ la tigo, perdi koloron kaj vivon. Tradukita al niaj vortoj, kaj al nia lingvo, ĝia lasta penso verŝajne estis io tia: - Jen, mi mortas... sed iu devis komenci... Iun tagon ĉi tie violoj alvenos pomilione. La glacioj likviĝos, kaj ĉi tie estos insuloj, domoj, kaj infanoj.